Rekte al la artikolo

Kiu kiuis? (Ludoviko Zamenhof)

<<  [982]  >>

Tim Owen

Sen unu aparta homo ne ekzistus Esperanto. Nek la lingvo, nek la movado. Tial en ĉi tiu eldono de La Brita Esperantisto, ni prezentas ĉi-rubrike, okaze de la centjariĝo de lia morto, la iniciatinton de Esperanto, Ludovikon Zamenhof, kaj liajn ligojn kun la brita movado.

Bildo

Jam en 1875 Zamenhof estis komencinta prilabori sian lingvon.

(Pli granda bildo)

En ligna domo en la urbo Bjalistoko, gubernio de Grodno, la 15-an de decembro 1859 naskiĝis filo al Mordeĥaj kaj Rozalia, ilia unua infano. Dum du jardekoj sekvis 8 pliaj. Tiun unuan bebon la junaj gepatroj nomis Lejzer; la historio konas lin kiel Ludoviko Lazaro Zamenhof.

Dum sia junaĝo li komencis revi pri mondo, kiun li poste priskribis poemforme en 1890 – mondo, en kiu, “sur neŭtrala lingva funda­mento”, la “popoloj dividitaj” de la Tero formos “unu grandan rondon familian”. Translokiĝinte al Varsovio kaj komencinte studi ĉe la gimnazio, la diligenta junulo profunde pensadis pri tiu frujara revo. Tralegado de gramatikoj franca kaj germana ne helpis lin, sed unu tagon en la kvina lerneja klaso li renkontis la anglan lingvon, kaj trafis lin la penso, ke lingvoj ne nepre devas suferi sub la peza ŝarĝo de komplikaj gramatikaj formoj.

La unua versio de lia lingvo pretiĝis, dum li estis ankoraŭ lernejano. Zamenhof kaj kelkaj liaj kamaradoj kantis en tiu lingwe uniwersala la 17-an de decembro 1878. En 1879 li eniris la medicinan fakultaton de la moskva univers­itato kaj tie pasigis du jarojn, en kiuj li ja prilaboris lingvan projekton, sed ne la ĝistiaman; li aŭdis pri la publikigo de aliula planlingvo, Volapük, kaj rezignis pri sia propra, turninte sin al projekto ellabori gramatikon de la jida, la lingvo komuna inter judoj, kie li edukiĝis.

Bildo

Zamenhof dekokjara. Fine de tiu jaro kantiĝis himno en lia lingwe uniwersala, la unua versio de Esperanto.

(Pli granda bildo)

Reveninte al Varsovio en 1881 li registriĝis ĉe la medicina fakultato de la tiea universitato kaj denove prilaboris sian lingvon, version kiu fakte pli malproksimas al la nuna Esperanto ol tiu unua. Li tamen rapide moviĝis al nova intereso, kiam eksteraj okazaĵoj pensigis lin pri malamikeco inter la homaro.

Kristnaske en Varsovio erupciis pogromo. Judoj fuĝis vastskale al Usono. Tiam kaj tiel Zamenhof ekhavis la ideon amasigi la judojn en senhoma parto de tiu fora lando, tie konstruante judan ŝtaton. Aliaj proponis la malnovan patrujon Palestinon, kaj Zamenhof ŝanĝis sian opinion por kongrui kun tiu frua cionista movado. Li preskaŭ ne finis siajn studojn pro tiu agado; en ruslingva letero de 1883 al anoj de la cionista movado Ĥibat-Cion li indikis, ke li tuj post la pogromoj intencis instali sin en Palestinon kaj okupiĝi pri agrikulturo. Sed intertempe li seniluziiĝis pro la manko de progreso fare de siaj cionistaj kamaradoj kaj forlasis la movadon.

Post la studaj jaroj Zamenhof fariĝis kuracisto kaj translokiĝis al Vejseje, Litovio en frua 1885. Tie li renkontis virinon, la fratinon de la edzino de unu siaj cionistaj amikoj. Klara Silbernik fariĝis sinjorino Zamenhof, sed ne tuj; restis la respondeco povi vivteni familion, kaj Zamenhof rapide konstatis, ke li ne povas resti kuracisto, precipe post la morto de infano, kies vivon li ne povis savi. Li tiel decidis fariĝi okulisto kaj rekomencis la studojn, unue en Varsovio, poste en Vieno.

Unua Libro por Angloj

Lia lingvo jam pretis en 1885 sed presiston por libro pri ĝi li ne povis trovi. Unu firmao inter la petitaj promesis presi la libron, sed dum ses monatoj faris nenion, kaj pri tio Zamenhof devis finfine rezigni. En marto 1887 li, nun okulisto kaj laborante en la domo de sia patro ekde 1886, fianĉiĝis kun Klara, kies patro permesis al Zamenhof uzi parton de la doto eĉ antaŭ la geedziĝo. Tiel Zamenhof mem povis financi la presadon de la libro, kaj la 26-an de julio 1887, ĉe la presisto Ĥaim Kelter, aperis tio, kion oni nomas ekde tiam la Unua Libro.

Aperis en tiu sama jaro la unuaj mencioj de tiu nova lingvo en Britio, kvankam ĝi mem ne enradikiĝis dum pluaj 15 jaroj. Studento Walter J. Crawhill legis pri ĝi kaj korespondis latine kun Zamenhof, kiu sendis al li la germanan version de la Unua Libro. Crawhill ŝajne ne interesiĝis pri la Lingvo Internacia de d-ro Esperanto pli ol tiom, sed li almenaŭ kunhav­igis la artikolon kaj libron kun sia amiko, Richard Geogh­egan. Estis tiu, kiu poste sciigis al Zamenhof pri la mizera stato de la lingvaĵo en la angla versio de la Unua Libro, eldonita en 1888, kaj atentigis, ke per ĝi oni riskus ridindigi la projekton. Zamenhof do petis al Geoghegan, ke li verku pli ĝustan version, kaj la Unua Libro por Angloj aperis en 1889.

Bildo

En 1887 – la jaro en kiu li edziĝis kaj, iurilate, patriĝis.

(Pli granda bildo)

Kvankam nun jam aperis Esperanto en Britio, ankoraŭ ne aperis la esperantistoj. Nur 9 homoj el ĉi tiu insularo troviĝas en la listo de la unuaj mil lernintoj, kiuj sendis al Zamenhof la promes-slipojn, kiuj venis kun la Unua Libro.

Zamenhof daŭrigis sian laboregon kune kun la pioniroj en Rusio kaj Svedio. Estiĝis la gazetoj La Esperantisto kaj Lingvo Internacia. Aperis la unua libro en la Biblioteko: traduko de Hamleto fare de Zamenhof. Paŝon post paŝo Esperanto progresis, ĉefe pro la penado de sia iniciatinto.

Lia persona situacio estis tamen kata­strofa. Li devis plurfoje trans­lokiĝi por provi perlabori sian vivon. Eĉ la edzino kaj junaj infanoj, Adamo kaj Sofia, devis loĝi kun la bopatro, dum Zamenhof provis gajni monon en Ĥerson, apud la Nigra Maro. En tiuj tagoj li eĉ ne havis sufiĉe da rimedoj por tagmanĝi, kvankam tiun mal­kontentigan fakton li kaŝis de sia familio.

Dum tuta jardeko li vagadis: de Ĥerson al Varsovio, de Varsovio al Grodno, de Grodno reen al Varsovio; la fina vojaĝo estis en 1897 por lasta provo sukcesigi sin kaj tiel senigi sin je la bezono ricevi financan subtenon de la bopatro.

Dekjara jubileo

Bildo

Zamenhof kun Felix Moscheles ĉe la Internacia Kongreso en Ĝenevo, 1906. Unu jaron poste, Moscheles gastigis la Zamenhofojn kaj pentris portreton.

(Pli granda bildo)

La unua jubileo de Esperanto alvenis en 1897. Zamenhof jam malferme parolis pri sia mizera financa stato, nuliginte la Bibliotekon en 1896 pro la maltroa enspezado kaj sensukcese provinte pli frue starigi “akcian societon esperantistan” por doni al si sufiĉe da mono por vivteni sin, dum li laboris por Esperanto. Konstatinte la gravajn financajn problemojn, kiuj minacis forpeli Zamenhofon for de Esperanto, la kunfondinto de Lingvo Internacia, Vladimir Gernet, starigis fonduson “Kapitalo de d-ro Zamenhof” por la jubileo, celante per tiu mono preni de Zamenhof la respondecon devi eldoni proprakoste librojn. Jen ni vidas ligilon kun Britio; la kapitalo sukcesis eldoni nur du librojn, ambaŭ de Geoghegan: A few words on the international language Esperanto kaj represon de Plena lernolibro de la universala lingvo “Esperanto” por angloj. Zamenhof devis atendi ĝis ĉirkaŭ 1902, antaŭ ol finfine farti pli bone finance.

Ankoraŭ apenaŭ videblis Esperanto en Britio en tiu epoko. Ĝi – kaj la pli profunda rilato inter Zamenhof kaj Britio – vere ekflamis en la fino de 1902. En oktobro de tiu jaro Zamenhof ricevis peton de Felix Moscheles – baptofilo de Felix Mendelssohn kaj prezidanto de Internacia Asocio por Paco kaj Arbitracio – por libroj. Zamenhof devis respondi germane, ke ne plu restas libroj por angloj, kaj substreki, ke tio ne signifas, ke Esperanto viglas en Britio. Ja li skribis, ke pri aktivuloj estas “en neniu lando tiel malmulte kiel en Anglujo”. Li nomis Joseph Rhodes de Keighley, Jorkŝiro la “sola aktiva esperantisto”.

Rhodes, kune kun amiko John Ellis, starigis en la sekva monato la unuan Esperanto-klubon en Britio. La “Societo Esperanto por la ellernado kaj disseminado de la Internacia Helpanta Lingvo Esperanto inter la anglo­parolantaj popoloj” je sia unua kunveno havis 43 membrojn. Hazarde en tiu sama monato John O’Connor komencis studgrupon en sia londona hejmo. De tiu grupeto fondiĝis la Londona Esperanto-Klubo en 1903, kiu mem naskis la Britan Esperanto-Asocion en 1904, samjare kiel Klara Zamenhof naskis la trian kaj lastan infanon, Lidjan.

Leteroj kaj fonografo

Samtempe, kiam li interŝanĝis leterojn kun Moscheles, Zamenhof ankaŭ korespondadis kun Eliza Lawrence, la sekretariino de la fama ĵurnalisto kaj kampanjisto W. T. Stead, al kiu li rekomendis kontakti Moscheles kaj Rhodes. Estis Stead, kiu proponis la publikigon de la unua Esperanto-gazeto en Britio, kiun redaktis Harold Bolingbroke Mudie. Siajn leterojn al Lawrence Zamenhof verkis en Esperanto, “ĉar la lingvon anglan mi posedas tro malmulte”. Ĉiuokaze, Lawrence estis unu el la studentoj ĉe la hejmo de O’Connor, do por ŝi la lingvo ne longe restis nelegebla mistero. Fakte, Zamenhof eĉ proponis al ŝi, ke ŝi verku gramatikon por anglalingvanoj! Ne longe poste, O’Connor – daŭre komencanto mem – faris ĝuste tion.

Bildo

Zamenhof kun H. B. Mudie ĉe la Internacia Kongreso en Kembriĝo, 1907.

(Pli granda bildo)

Sekvis korespondado kun Moscheles (baldaŭ en Esperanto post iom en la germana) kaj Lawrence – pri kiu Zamenhof post kelkaj monatoj konstatis, ke ŝi ne estas “kara sinjoro”! – kaj en 1903, antaŭ la unua jarkunveno de la Londona Klubo, Zamenhof sendis fonografon de sia voĉo por saluti siajn “tre multe da varmegaj kaj sinceraj amikoj” kaj montris sian novan optimismon pri Esperanto en tiu insularo, precipe per “la noblaj kaj energiaj kondukantoj de la Londona Klubo Esperanta” kaj “tiu malgranda rondeto Esperantista en Keighley”.

1905 reprezentis la pinton de la jam plurjardeka zamenhofa laborado, per la starigo de la Internacia Kon­greso en Bulonjo, kiun organizis Alfred Michaux, kiu gastigis la geedzojn Zamenhof dum ties unua vizito al Okcidenta Eŭropo. La firmao Hachette eĉ petis, ke la iniciatinto transloĝiĝu al Parizo kaj proponis pagi la kostojn – peto, kiun Zamenhof rifuzis, ĉar post dudek jaroj da laborado li nur en la antaŭaj du-tri jaroj enspezis sufiĉe por kovri siajn elspezojn kaj ŝuldojn.

Plia spirit­altigo estis la novaĵo, ke li ricevos de la franca registaro la Ordenon de la Honora Legio. (Li ja ricevis la rubandon, kvankam oni ne trovas lian nomon en la listo de ricevintoj. Oni konjektas, ke la rusa registaro, poste petita de la franca doni permeson, ke civitano ricevu la honoron, rifuzis.)

Bildo

La portreto de Zamenhof, kiun pentris Moscheles en 1907. Ĝi nun pendas en Esperanto-Domo en Barlastono.

(Pli granda bildo)

Zamenhof eĉ renkontis finfine tiujn amikojn britajn, kun kiuj li korespond­adis dum la antaŭaj jaroj – ne nur ĉe la kongreso mem (kvankam pluraj kompren­eble ĉeestis) sed ĉar post la kong­reso la geedzoj faris sian unuan marvojaĝon, de Kalezo al Dovero, post kio li kaj aliaj vizitis Folkestone, kie lin bonvenigis la prezidanto de la loka grupo.

Kion la historio tamen ne montras, estas, ke Zamenhof povus facile esti ne spertinta ion ajn de tiuj momentoj. En januaro 1905 li ricevis ordonon de sia milita estraro forveturi al Manĉurio por deĵori kiel kuracisto tie, kie jam troviĝis liaj fratoj Felikso kaj Aleksandro. Li nur eskapis tiun devigon ĉar post kontrolo evidentiĝis al la milita estraro, ke lia “sano estas tro malforta”. Lia edzino klarigis al amikoj, ke li ne plu havas pulson en la piedoj. Eĉ junaĝe li devis prokrastigi lernejan jaron pro malbona sanstato.

Parolado en Londono

En la sekva jaro, 1906, liaj kuracistoj ordonis, ke li pasigu plurajn semajnojn en banurbo Bad Reinerz por resaniĝi. Tio fariĝis ĉiujara devigo, ĉu al Bad Nauheim, Bad Kissingen, Bad Salzbrunn, Neuenahr … Sed trois la labor­ŝarĝo. Reveninte hejmen post du monatoj ĉe Bad Reinerz li trovis, ke atendas lin 500 leteroj.

Bildo

Zamenhof en sia laborĉambro, kie li pasigis horojn per korespondado, tradukado kaj komponado.

(Pli granda bildo)

Lia plej videbla ligilo kun Britio videblis en 1907 okaze de la tria Internacia Kongreso, ĉi-foje en Kembriĝo. Li ĉeestis ne nur la kongreson mem, sed ankaŭ akceptiĝis ĉe Guildhall en Londono, kie li donis paroladon por eminentuloj, inkluzive de la urbestro, Sir Thomas Vesey Strong, kiu invitis lin. Intervjuo kun Zamenhof aperis ankaŭ en Jewish Chronicle.

Ne ĉio iris glate, tamen. La reformomanio kreskis dum la lastaj jaroj. Pri la Ido-krizo kaj la malantaŭa perfido oni povas legi amplekse plurloke. Eĉ en Britio tio aperetis, kaj Zamenhof sentis necese skribi al la BEA en 1907, ke li aŭdis, ke iu Miller planas represi lian artikolon Pri reformoj en Esperanto” de 1894 por doni la impreson, ke Zamenhof mem transiras al Ido, kaj peti, ke tiukaze la BEA “komencu en mia nomo leĝan persekutadon kontraŭ tiu persono”.

Por Zamenhof, jam malsana dum pluraj jaroj, la premo montriĝis kaj en 1908 li skribis, ke “venos la tempo, kiam mia laca kapo ne povos plu labori”. Formiĝis tiam la Universala Esperanto-Asocio (“la ideon de Hodler per si mem mi trovas bona”) kaj Zamenhof konfesis, ke li intencas ĉeesti neniun kongreson estontece, kvankam li fakte maltrafis neniun kaj estis survoje al la pariza en 1914, kiam ekflamis la mondmilito.

Restis por la lacegulo unu peza tasko. Li konstatis la mankon de la Biblio en Esperanto, kaj celis mem traduki la Malnovan Testamenton. Li skribis en januaro 1910 al pastro John Ciprian Rust por demandi, ĉu iu alia jam komencis la laboron, kaj post unu monato jam tradukis la unuajn ok ĉapitrojn. En letero al Rust li agnoskis sin tre kontenta lasi al la Biblia Komitato fari la ceteron; sed venis la respondo, ke la komitato preferas, ke li faru mem! Kaj tiel la malsanulo eksciis, kiel li pasigos la venontajn kelkajn jarojn. La kuracistoj daŭre volis, ke li ne plu laboru. Zamenhof eĉ sciigis en 1911, ke eĉ post kuracado en Bad Kissingen “mia pulso estas nun ankoraŭ mezonombre ĉirkaŭ 120 batoj en minuto”.

Melankolio

La tradukitaj ĉapitroj aperis unue libroforme ĉe Hachette, ĝis kontraktnuligo, kaj poste felietone en La Revuo. Deprimite, Zamenhof skribis al Mudie en 1913 por peti, ke li aranĝu privatan kontrakton por disdoni liajn verkojn. Mudie, lojala apostolo, aranĝis tian kontrakton ĉe la BEA, sed Zamenhof poste pardonpetis pro la “nepardonebla melankolio”, kiu influis lin, kaj petis revenon al la antaŭa stato por ne ĝeni aliajn. Mudie responde proponis privatan kontrakton inter si kaj Zamenhof, kiu tion ankaŭ rifuzis. Evidentas, ke por tiuj bibliaj libroj Hachette taksis la merkaton eta: kvankam la firmao presis 3000 ekzemplojn de ĉiu libro, nur 500 ĝi bindigis. Tiom da laboro dum tiom da jaroj por tiom malmulte da legantoj.

Bildo

La lasta foto de Zamenhof, lacega kaj aspekte multe pli aĝa ol liaj 56 jaroj.

(Pli granda bildo)

Bona novaĵo atingis Zamenhofon en 1914, kiam li eksciis, ke la Biblia Komitato finfine konsentis disdoni la Malnovan Testamenton, per financa helpo de la fratinoj Algerina kaj Priscilla Peckover. La Biblia Komitato konsentis traduki kaj disdoni la Novan Testamenton. Zamenhof mem ne vivis sufiĉe longe por vidi la fruktojn; la Esperanta Biblio aperis kiel unu volumo nur en 1926, ĉe British and Foreign Bible Society kaj National Bible Society of Scotland. Ĝi ne enhavis la tekston verkitan de Zamenhof; ĝin poluris komitato.

Mizerajn lastajn jarojn havis Zamenhof. Ĉirkaŭ li la mondo ne transformiĝis laŭ liaj esperoj, sed tute kontraŭe, kun industria amasbuĉado. Mortis, supozeble propramane, ĉe la fronto la plej juna frato, Aleksandro. Li ne dum jaroj ricevis novaĵojn de la filino Sofia, alilande kiam komenciĝis la milito, kaj devis peti letere al amikoj alilandaj, ĉu novaĵojn ili havas. Li kapablis ĉesi nek labori, nek fumi, malgraŭ pluraj provoj. Iel li sukcesis sendi tra Svisio leteron al Britio, kaj tiel aperis en La Brita Esperantisto lia “Alvoko al la diplomatistoj”, en kiu li petegis konstruon de iu nova kunlandaro, la “Unuigitaj Ŝtatoj de Eŭropo”.

Ĝis la lasta tago li laboris, eĉ kiam li ne plu povis sidi ĉe sia skribtablo. Kaj subite la 14-an de aprilo 1917, dum sia edzino adiaŭis la ĵus vizitintan kuraciston, nur 57-jara “la majstro mortis”.

La vivo de Ludoviko ne estis facila. Ne ĝis sia kvara jardeko li kapablis sin vivteni sen financa helpo de la bopatro. Li plurfoje en la vivo spertis melankolion kaj eĉ senesperon, antaŭvidante la kolapson aŭ sian retiriĝon de la projekto. Kun posta sukceso venis premo; en Francio li trovis amikojn, sed ankaŭ fariĝis pupo, kiun uzis kelkaj el la tieaj eminentuloj, ĝis finfina perfido.

Britio por li estis amikejo, kvankam li devis atendi ĝis oktobro 1902 – jam plene 15 jarojn post la publikigo de Esperanto – por regule korespondadi kun la tieuloj. Forĝiĝis forta ligilo inter li kaj, precipe, Moscheles kaj Mudie. Dum la Ido-krizo malaperis multaj de la ĉefuloj en Francio, sed restis firmaj liaj amikoj en Britio.

Zamenhof donis vivon al Esperanto. Ĝi reciproke maldonis vivon al li. Eĉ en sia junaĝo li ofte malsaniĝis. En la sukcesaj jaroj la kuracistoj ĉiam avertis lin ne plu labori. Liaj sennombraj horoj dediĉitaj al Esperanto sendube malplilongigis la vivon … tamen faris lin senmorta. Vivo ne facila, jes – sed vivo ja vivinda.

Ĉi tiu artikolo aperis en La Brita Esperantisto de printempo 2017.

<<  [982]  >>