Rekte al la artikolo

Gastamikeca rakonto

<<  [982]  >>

Jack Warren

La vilaĝo, al kiu blovas la vento. Omori Kazuyoshi, Uehara Tokuji. Japana Esperanto-Instituto: Hirakawa Kogyosha 2014. Havebla ĉe UEA por €8,70 + afranko €6,00.

Bildo

Ĉi tiu bildrakonto aperis en Obama ĉe la 101-a Japana Esperanto-Kongreso, kies ĉeftemo estis “Ni akordu trans la Maro”. Aŭtoro, ilustristo kaj tradukisto estas ĉiuj enloĝantoj de la urbo, kiu troviĝas ĉirkaŭ 50 kilometrojn norde de Kioto. Fonto de la libro estis konata akcidento okazinta antaŭ pli ol cent jaroj.

En la jaro 1900, kiam ankoraŭ mankis iaj elektraj komunikiloj surmare, la Sainbanĝe, ligna ŝipo el Koreio, rompiĝis laŭ la okcidenta marbordo de Japanio. Lokanoj el apuda vilaĝeto savis 93 koreajn ŝipanojn kaj gastigis ilin dum 8 tagoj. Poste la maristoj vojaĝis hejmen per vagonaro kaj vapor­ŝipoj. Monumento en loka parko memoras pri la evento. Oni eĉ retenis la ŝnuron, kiu ligis la korean ŝipon.

La libreto priskribas la malfacilaĵojn kaj de gastoj kaj de gastigantoj. Ne estis facile trovi sufiĉe da rizo por tiom da homoj. Pro manko de komuna lingvo necesis komuniki per ĉinaj ideogramoj skribitaj surpapere. Nur tiel la koreoj eksciis, ke ili atingis Japanion. Kelkaj koreaj kutimoj ĝenis la japanojn. Ili foje kraĉis en la fornon, kiu por japanoj estis sankta loko kaj hejmo de la Fajro-Dio; kaj ili ne demetis la zoriojn antaŭ ol eniri la ĉambrojn de la domo. Tamen japanoj kaj koreoj iom post iom amikiĝis, kaj je la tago de forvojaĝo ambaŭ havis larmojn en la okuloj.

Teksto aperas rekte sur la belaj plenpaĝaj ilustraĵoj, laŭ la stilo de infanlibro. Ene de la antaŭa kovrilo aperas mapo de la marbordoj de Koreio kaj Japanio, sur kiu oni bedaŭrinde ne esperantigis la loknomojn. Instruplene sed ne­atendite estas, ke la nordo situas ne je la supro de la paĝo sed en ties malsupra, maldekstra angulo. Ene de la malantaŭa kovrilo estas la dankletero, kiun skribis la koreoj al la vilaĝanoj. Tre plaĉas la bildoj, kun detaloj spegulantaj la viv- kaj vest-manierojn de la homoj el ambaŭ landoj.

Mi rekomendas la libron kiel legaĵon por progresanta Esperanto-rondo, ĉe kiu la temo de transmara amikeco, malgraŭ kulturaj kaj lingvaj malsimilaĵoj, ankoraŭ trovos eĥon. Sed indas numeri la paĝojn de 1 ĝis 32, antaŭ ol uzi ĝin tiel.

Ĉi tiu artikolo aperis en La Brita Esperantisto de printempo 2017.

<<  [982]  >>