Rekte al la artikolo

Katelina Halo

<<  [982]  >>

Tim Owen

La 14-an de novembro 2016, post longa malsano, forpasis Katelina Halo en la aĝo de 92 jaroj. Ŝi dum jardekoj diversmaniere kontribuadis al Esperanto tiom, ke la Universala Esperanto-Asocio agnoskis ŝin honora membro.

Kathleen Mary “Kate” Hall (esperantigita kiel “Katelina Halo”) naskiĝis en Mitcham, Surrey la 28-an de januaro 1924, filino de Frank Hall kaj Constance Wyatt. La familio, kune kun fratino Sheila, translokiĝis al Ashton-in-Makerfield, Lankaŝiro en 1929, kiam la patro enposteniĝis kiel lernejestro tie. Tie Katelina edukiĝis, unue ĉe Liverpool College, Huyton, kaj poste ĉe la loka gimnazio.

Junaĝe ŝi ekinteresiĝis pri filatelo kaj poste pri brodado. Gimnazie ŝi koncentriĝis ĉefe pri lingvoj, studante la anglan, la francan, la latinan, sed ankaŭ historion. En tiuj jaroj ŝi unue provis aktori – pasio, kiu daŭris la tutan vivon.

Katelina studis la francan ĉe St. Hilda’s College, Oksfordo de 1942 ĝis 1944. En plena milito, ŝi volontulis por kromaj taskoj: ŝi helpis homojn viziti infanojn en hospitalo, kaj observadis kontraŭ fajro.

Pro la milito, al ŝi tiam ne estis eble fini la studojn, kaj en 1944 ŝi eklaboris ĉe la Ministerio pri Provizado en Londono. Dum semajnfinoj kaj ferioperiodoj ŝi faris laboron ĉe bienoj.

Reveninte al Oksfordo en 1946 ŝi finis siajn antaŭajn studojn, magistriĝis, kaj komencis doktoriĝan programon. En 1952 ŝi fariĝis helpantino pri la angla ĉe la École Normale d’Institutrices en Angoulême, Francio, kaj en 1953 finverkis sian doktoriĝan tezon Enkonduko al la filozofiaj diskursoj de Pontus de Tyard, 16-jarcenta episkopo.

Ŝia universitata kariero komenciĝis en 1953, kiam dum du jaroj ŝi estis komenca lekciisto en la fako pri la franca ĉe Queen’s Univer­sity, Belfasto. En 1955 ŝi translokiĝis al Southampton, kie ŝi restis dum 30 jaroj ĉe la tiea univers­itato, ĝis emeritiĝo en 1985.

Esperanton ŝi unue renkontis en 1973. Baldaŭ post la eklerno ŝi fariĝis kutima partoprenanto kaj instruisto ĉe la ĉiujara Somerlernejo ĉe Wedgwood Memorial College en Barlastono. Ŝi multe interesiĝis pri poezio, aktorado kaj verkado. Post emeritiĝo en 1985 ŝi fariĝis sekretario de la Norviĉa Jubilea Esperanto-Fondaĵo (NoJEF) –posteno, kiun ŝi tenis dum 30 jaroj – kaj en 1992 fariĝis redaktoro de La Afrika Reto, kiu celis afrikajn esperantistojn, kiuj interesiĝas pri beletra komponado. Ses eldonojn ŝi redaktis, ĝis emeritiĝo en 2005.

Tiajn voluntulajn postenojn ŝi tenis ne nur en Esperantujo, sed dum la tuta vivo en diversaj aliaj fonoj. Jam en la bazlernejo ŝi helpis sian patrinon kun laboro por Church Mission Society, kiun ŝi ankaŭ reprezentis ĉe universitato kaj kies sekretario ŝi fariĝis dum la labora vivo.

Iam ŝi estis kasistino por Alliance Française, pro kiu laboro ŝi ricevis tra la Reĝino la titolon Chevalier de l’Ordre des Palmes Académiques. Ja prestiĝa titolo, sed Katelina neniam parolis pri ĝi, tiel ke la familio nur eksciis jardekojn poste, kaj nur trovis la rubandon je la lasta transloĝiĝo; Katelina konservis ĝin en la ŝtrumpetkesto.

En 1986 ŝi post emeritiĝo translokiĝis al Oksfordo kaj alprenis pli da respondecoj, interalie kasistino de la Religia Dramsocieto de Britio, kasistino kaj bibliotekistino de la Oksforda Esperanto-Societo, kaj oficistino por la poŝtmarka ofico de Church Mission Society, kiu akceptis kaj revendis uzitajn poŝtmarkojn. Eĉ sekretario de la Grupo por Aĉetantoj en Oksfordo ŝi fariĝis, je granda miro de sia multjara pastro, Bruce Gillingham, kiam li eksciis; kiel ĉiu alia membro de la eklezia rondo, li sciis, ke Katelina tute ne estis elspezema, kaj ŝercis, ke li dubas, ĉu ion ŝi iam ajn aĉetis.

Katelina konservis sian amon por aktorado kaj verkado eĉ kiam ŝi eniris sian grandan aĝon. Okdek-jara ŝi daŭre asociiĝis kun la Religia Dramsocieto kaj publikigis siajn poemojn, ekzemple la kompilaĵon Autumn Heart and other compilations en 2012, kiam ankaŭ aperis kelkaj ŝiaj tradukoj en Star in a Night Sky. Tiuj sekvis la poemaron An Odd Kind of Courage en 2007 kaj la kritikan studon Rabelais: Pantagruel and Gargantua en 1991.

Post longa malsano Katelina mortis, pace, dumdorme. Ŝi estis ekster vido sed ne penso. Loka esperantisto Jens Spillner vizitis ŝin ne longe antaŭ la forpaso kaj povis teni ŝian manon. Dum kelkaj jaroj Heleno Fantom montriĝis vera amikino per plurfoja vizitado.

La memoriga ceremonio por Katelina okazis la 17-an de decembro. Parolis nome de Esperanto Jens Spillner kaj Maciej Mirnowicz, la flegisto de Marjorie Boulton, kiu ĉeestis kiel ankaŭ Tim Owen, reprezentante EAB kaj NoJEF.

La kuratoroj de NoJEF, agnoskante la plurjardekan kontribuadon de Katelina al tiu bonfara asocio kaj al Afriko, decidis donaci monon en ŝia memoro por subteni la unuan Internacian Junularan Kongreson okazontan en Afriko. Tiu donaco, donita en la nomo de EAB, ebligos al junulo de najbara lando ĉeesti la aranĝon senpage. Sendube tiu gesto plaĉus al tiu karmemora virino, kiu vivis digne kaj kristane.

Ĉi tiu artikolo aperis en La Brita Esperantisto de printempo 2017.

<<  [982]  >>