Rekte al la artikolo

Strangaj kuraĝuloj

<<  [982]  >>

Karolo Piĉ, Katelina Halo

En 2007 Katelina Halo publikigis poemaron An Odd Kind of Courage. La titolo venis de la traduko, kiun ŝi faris, de Strangaj Kuraĝuloj, poemo de la ĉeĥa poeto kaj verkisto esperantista Karolo Piĉ. Jen la originalo kaj la traduko de Katelina.

Mi estas unu
el tiuj strangaj viroj,
kiuj sin klinas
kun varmoplenaj miroj

al flavaj paĝoj
de flavaj artvolumoj
sen zorg’ pri tio,
ke dume mortaŭtunoj

vualas ĉion …
Ĉu ie sonas krioj?
Ĉu pleb’ frenezas
sub siaj histerioj?

La Mondo falas?
Negrave! Ni ne timas!
Al niaj paĝoj
ni nin plu mute klinas;

ĉar ni kredegas,
ke pro ĉi tiuj klinoj
la Mond’ neniam
sin finos en ruinoj …

Kaj se la Morto
ĉi tien mem nun venus,
ni seĝon montrus,
kaj Ĝi la lokon prenus!

Kaj ĉe ĉi tiuj
malnovaj grizaj libroj
Ĝi kun ni sidus
kun samaj sanktaj vibroj,

kaj Ĝi eĉ cedus …;
ĉar ĉiu ties vorto
estas potenco
kaj vivo kaj malmorto.

Kaj ne armiloj,
sed libroj kaj volumoj
savos la Mondon
plorantan en mallumoj.

Bildo

Yes, I am one
of that odd collection
who bend their heads
in awed affection

over the pages
of yellowed tomes,
not caring if death
like autumn comes

to shroud the world …
did we hear a shout?
a mob gone mad
in hysteric rout?

a world in ruins?
no need to worry!
over the page we
bend further, dumbly;

for we believe
that thanks to our bending
the world will never
come to an ending;

that if Death came
at our books to find us,
we’d point to a chair,
he’d sit beside us,

over the books
all grey with dust
he’d sit to share
our holy lust,

he would surrender …
for dead poets’ breath
is life and power,
and death to death.

For it’s not weapons
but words and writing
will save the world
in the darkness crying.

Ĉi tiu artikolo aperis en La Brita Esperantisto de printempo 2017.

<<  [982]  >>