Rekte al la artikolo

Redaktore

<<  [983]  >>

Ian Carter

Bonvenon al la aŭtuna numero de La Brita Esperantisto! Mi esperas, ke vi trovos multajn aferojn legindaj (kaj ke vi sciigos al ni tion, kion vi plej ŝatas).

En la jaro 1975, kiam mi estis prezidanto de JEB (Junularo Esperantista Brita), min intervjuis BBC ĉe la konata tagmeza televidprogramo Pebble Mill at One (“Ŝtonetmuelilo [BBC-studio en Birmingham] je la unua”). Iom poste mi ricevis tre ĝentilan leteron de unu el la mondfamaj kaj plej amataj Esperantistoj, nome la poeto Marjorie Boulton, kies simpatia vizaĝo ornamas la kovrilpaĝon de la nuna revuo. En tiu letero, Marjorie gratulis min pro la intervjuo, kaj esprimis sian sinceran kaj tutkoran subtenon de la junulara sekcio. Ĉiuj JEB-anoj konsideris ŝin honora onklino, kaj efektive tiu epiteto algluis sin al ŝi dum pluraj jaroj.

En la somero de tiu sama jaro, mi organizis semajnfinon por JEB ĉe mia tiama hejmo en Melbourne, Derbyshire. Malantaŭ la domo troviĝis duetaĝa konstruaĵo: la teretaĝo estis aŭtejo, kaj la supra etaĝo estis sufiĉe granda por ludi tablotenison.

Dum la renkontiĝo, ni bone manĝis, trinkis, kaj promenis en la najbaraĵo. Kompreneble, ni ankaŭ ludis tablo-tenison, kantis kanzonojn – kaj seriozajn kaj stultajn – kaj eĉ kune tradukis faman anglan kanton The Streets of London (“Londonaj Stratoj”). Antaŭ la renkont­iĝo, mi skribis al Onklino Marjorie por inviti ŝin partopreni en la okazaĵo. Bedaŭrinde, treege okupata, ŝi ne povis ĉeesti, sed ŝi trovis tempon por respondi kaj sendi siajn bondezirojn al ĉiuj partoprenantoj. Kompreneble, ni ne povis ne laŭtlegi ŝiajn geniajn poemojn – ĉefe tiujn kiuj pritraktis katojn!

Onklino Marjorie jam forlasis ĉi tiun vivon, sed niaj memoroj pri ŝi neniam mortos.


Dum kelkaj monatoj, Tim kaj mi serĉis volontulon, kiu transprenu la redaktoran postenon, tial ke ni povu dediĉi nin al aliaj urĝaj aferoj. Ni kore dankas niajn legantojn pro la pozitivaj mesaĝoj dum nia komuna redaktado; ni aparte fieris ricevi lastatempan mesaĝon de 91-jarulo, kiu skribis, ke la lasta eldono estis la plej bona, kiun li legis dum sia plurjardeka membrado. Pro tiu nia sukceso ni ŝuldas grandan dankon al la tria membro de la skipo, Simon Davies, kiu tiel lerte kaj bele kunmetas la gazeton. Dankon, Sajmĉjo!

Fine, nin plaĉas anonci, ke la nova redaktoro de La Brita Esperantisto estos Geoffrey Greatrex, al kiu viajn kontribuaĵojn vi povas sendi per retpoŝto.

Bonan legadon!

Ĉi tiu artikolo aperis en La Brita Esperantisto de aŭtuno 2017.

<<  [983]  >>