Rekte al la artikolo

Bonvenon!

Fronta kovrilo de numero 984

… al la retpaĝoj de La Brita Esperantisto, revuo de Esperanto-Asocio de Britio.

LBE aperas du fojojn jare: printempe kaj aŭtune.

EAB-membroj povas rekte elŝuti la aktualan numeron kiel PDF-dosieron. Necesas koni pasvorton.

Nia paĝaro arkivas ankaŭ la tekstojn kaj bildojn de niaj pasintaj numeroj. Kiam aperas nova papera numero, ni aldonas la tuj antaŭan al la arkivo.

La plej lasta plene arkivita numero estas tiu de printempo 2018.

Por trovi artikolon, vi povas uzi la navigilojn en la maldekstra marĝeno aŭ esplori per la laŭkategoria indekso.

Tre malnovaj numeroj – el la unua duono de la dudeka jarcento – videblas kiel skanaĵoj en la retejo de la Aŭstria Nacia Biblioteko.

Kontribuoj

Kontribuojn al la venonta numero bonvolu sendi ĝis 31 aŭgusto 2018.

Ni ĉiam bonvenigas viajn artikolojn, leterojn kaj aliajn komentojn. Kontribuaĵoj estu sendataj elektronike kiel ODT, DOC, RTF, aŭ plata teksto. Ni normale ne akceptas paperajn kontribuaĵojn. Fotoj estu kunsendaĵoj, apartaj de la akompana teksto.

Fotoj tre bonvenas. Tamen nepras, ke vi informu nin, kiu fotiĝis, kie, kiam kaj kial — kaj eventuale kiu faris la foton. Bonvolu doni la personan kaj familian nomojn de ĉiu persono.

Fotoj aperintaj en LBE ne estu represitaj en aliaj publikaĵoj, ĉu paperaj, ĉu elektronikaj, sen permeso de la redakcio de LBE kaj ĉiaokaze sen fontindiko.

La redaktoro rezervas la rajton redakti kaj redukti. Leteroj ĝenerale enhavu ne pli ol 250 vortojn, recenzoj 500, raportoj 1000, kaj rakontoj kaj eseoj maksimume 5000. Interkonsente kun la redaktoro povas okazi esceptoj.

Principoj

  • La lingvo de La Brita Esperantisto (LBE) estas Esperanto, ne la angla.
  • LBE estas verko principe por britoj, pri britoj, de britoj; ĝi spegulas ĉefe la britan, ne la internacian movadon.
  • En la revuo aperas nur originalaj artikoloj, t.e. artikoloj aparte por ĝi verkitaj.
  • Ni ne akceptas kontribuaĵon, kiu jam aperis aŭ baldaŭ aperos en alia Esperanto-revuo.
  • Dezirante flegi talenton inter britaj esperantistoj, ni bonvenigas originalajn rakontojn, novelojn, poemojn.
  • Gravas la homoj, ne nur la eventoj: pro tio ni enkondukis la rubrikon 'Kiu kiuas?' kaj biografietojn de la aŭtoroj.
  • Ĉar LBE estas komunikilo por ĉiuj anoj de EAB, bonvenaj estas do leteroj kaj raportoj, kiuj pritraktas la Esperanto-movadon en Britujo.
  • Ni normale ne plu akceptas paperajn kontribuaĵojn, ĉar ilia enkomputiligo tro temporabas.
  • Kontribuaĵoj estu sendataj elektronike kiel ODT, DOC, RTF, aŭ plata teksto.
  • Fotoj estu sendataj kiel apartaj aldonaĵoj al mesaĝo, ne intermiksitaj kun la akompana teksto.
  • La redaktoro rifuzos artikolo-proponon, kiu ofendas aŭ damaĝas la reputacion de Esperanto, aŭ de EAB, aŭ de ties membroj.
  • En ĉi tiu publike legebla reta arkivo ni ne aperigas privatajn telefonnumerojn, retadresojn, k.s.

La Britan Esperantiston

… redaktas Tim Owen.
… ekspedas la stabo en Esperanto-Domo, la oficejo de EAB en Barlastono. Esperanto-Domo

Kolofono

Redaktoro: Tim Owen
Limdato por la venonta numero: 31 aŭgusto 2018
Eldonaĵo de: Esperanto-Asocio de Britio
    Esperanto House, Station Road,
    Barlaston, Stoke-on-Trent ST12 9DE
Tel. +44 (0)1782 372141
    (aŭ 0845 230 1887 ene de Britio)
Faks. 01782 372393
eab@esperanto.org.uk
www.esperanto.org.uk
Retpaĝaro: http://www.esperanto.org.uk/lbe/
PURL: http://purl.org/net/lbe/
ISSN: 0007-067X
LBE kaj EAB Update estas eldonataj entute ses fojojn jare. Artikoloj esprimas nur la opinion de sia aŭtoro kaj ne nepre ian oficialan starpunkton de EAB. Nemembroj povas aĉeti LBE de la EAB-libroservo en Barlastono.

Parto de la retpaĝaro de La Brita Esperantisto.