Jump to content
John Parkinson
John Parkinson

Floroj de fajro

Estas la odoreto da fumo sur la venteto, sed tia afero ne estas nekutima. Fumo estas parto de mia vivo tiel, kiel longe mi povas memori. Mia nazo konas ĉiajn fumojn. La fojnostakoj de tranĉata gazono, kiujn Paĉjo iam ekbruligus; la sukerkanaj fajroj de mejloj for, kiuj faligas siajn cindrajn branĉojn tra la lavado de Panjo; kaj la lokaj kradrostiloj, ke emisias odorojn de kolbasoj kaj malnovaj lignopecoj.

Estas sentempa tago en somero, kaj Richie Benaud kriadas, "Mirindaĵa kapto, tio," de la televidilo. Estas la malofta bruo de gluglanta muĝado de ŝipmotoro, ke estas akvopelata ĉe la malgranda fiŝkaptada haveno. Kaj estas la odoro de fumo.

Charlie, la stranga viro kun longaj haroj kaj fluantaj vestaĵoj, preterpasas bicikle. Li balancas sitelojn da akvo sur la stiriloj, liaj zorioj penas resti kroĉitaj al la pedaloj, dum li preteriras.

Paĉjo ridas. "Stulta maljuna hipio, li foriru akvumadi sian parcelon."

Mi ne komprenas Paĉjon. Densa arbaro etendas dudek mejloj sude de nia domo; ĝi estas implikita amaso de ‘boronia’ veprejo kaj ‘banksia’ arboj. Plejparte ĝi estas plata, sed kaptilo por la nesingarduloj. Panjo kaj Paĉjo perdiĝis antaŭ kelkaj jaroj tiam, kiam ili iris laŭ ŝparvojo por amuziĝo. Ili marŝis ducent jardoj por tranĉi angulon. Kvar horojn ili repaŝis tra la arbaron, kun ŝarĝitaj vortoj, kaj multfoje rompantaj branĉoj por marki la vojon. Mi amas la veprejon, sed ankaŭ mi respektas ĝin. Kian parcelon konservas la maljuna Charlie tie?

La fumo odoras pli forta nun, kaj ĝi estas konstatebla la veprejo. Estas eĥoj de eŭkaliptoj kaj tearboj; kaj la vento ekbruas de la sudo. Mia frato Paul grimpas sur la ondoladan tegmenton de la stalo kaj malrapide marŝas laŭ la linio de najloj, ke indikas la ĉevronojn sube. Li vokas min. Mi hezitas, kutime mi ne estas permesata ĉi tie. Li fingromontras, for sude, trans la veprejon al kolera oranĝa muro de fajro. Ĝi mokas nin silente, ĉar ĝi restas ankoraŭ kelkajn mejlojn for, sed ĝi venas.

Estas mia unua reala veprofajro. Ni ne estas sekuraj. Nia domo estas la lasta en la urbeto antaŭ la arbaro kaj ĝi estas ĉirkaŭlimita per paperŝelaj (angle: paperbark) arboj. Ni faris ĉion, ke ni povas. Ni plenigas la tegmentaj kanaloj per akvo, metas la akvokondukilojn trans la gazono: vi devas fari ion. Nokto faliĝas.

Alvenas la fajrobrigado, sed ankoraŭ la monstro ne alvenos jam, estos horoj. Ili decidas bruligi la veprejon apud nia domo, ni batalos ĉi tiun demonon per siaj propraj iloj. Viroj marŝas laŭ la veprejo kun fajrokruĉoj, kaj gutetoj da flamo gutas sur la sekan arbustaron proksime al la domo. Nia ŝparada fajro ekbruliĝas, sed eble ĝi estas tro malgranda, tro malfrua.

Mia kutima enlitiĝa horo pasis, sed ne estas ebleco dormi. La fumo estas pikanta, kaj malĝentile invadas ĉion. Fajrobrigadisto donas al Paul ledan fajrobalailon kaj li estas direktita ekstere al la marĉa veprejo. La ĉielo estas kolera malbona ruĝo, mi estas tro juna por kompreni inferon, sed la diabla bruego de la flamoj estas tre proksima kaj tre reala.

Mi estas evakuita al domo de amiko en la urbo, trans la rivero, kaj sekureco. Mi estas en stranga dormĉambro kaj rigardas la flagrantan ruĝan ĉielon ĝis miaj fumplenigitaj okuloj ne plu povas spekti.

Estas la sekva mateno, kaj mi revenas hejmen. Ankoraŭ ĝi ekzistas, sen damaĝo, sed mia vivo ŝanĝiĝis nun. Mi brakumas mian fraton, li estas mia vera heroo. Li savis nian domon per leda balailo. Li estas kovrita de ŝvito, fumo, vepro, koto kaj dormemeco. Li ridas, kaj diras al mi, ke li falis en multajn marĉajn flakojn tiam, kiam li helpis forpeli la fajron. Lia laca facila rideto nun havas pli malmolan randon. Lia aĝo estas duobla la mia, kaj li fariĝis viro dum tiu nokto.

La arbustaro malaperis, forpelis per tajdo de furiozeco. Nun, la nebreĉebla barilo de densa arbustaro estas ekstertera pejzaĝo; ĝi estas stoplo el nigraj branĉetoj kaj blank-grizaj cindroj. La tuta koloro fordrenigis, mi rigardas trans multajn mejlojn da nenieco. Nenio moviĝas, estas nenia koloro, ne estas sono - same kiel nia malnova nigra kaj blanka televidilo frostiĝis sin mem.

Monatoj pasas, antaŭ la reveno de vivo. Sed ĝi okazas, kiel antaŭe okazis, kaj okazos tiel denove. Jen la aŭstralia vepro, senfina ciklo de regenerado. La karbigintaj trunkoj kreskigas harajn membrojn de verdeco, kaj la bruegaj birdoj revenas.

Unu tago, Panjo vokas min, ke mi irus al la vepro. Ŝi montras al mi floron, kiu pendas inter la nova verda foliaro. Ĝi estas ŝia plej ŝatata - Kristnaska Sonorilo, ĝiaj ruĝaj kaj flavaj floroj brilas plenkolore kaj en reflekto kaj defio de la terura monstro.

 

Christmas Bells.jpg


Tiu ĉi rakonto estas aŭtobiografia, kaj venas el mia infaneco en Aŭstralio. Ĝi estis origine skribita en la angla, kaj estas mia propra traduko. Mi estas nek lerta esperantisto, nek lerta tradukisto. Mi decidis afiŝi ĉi tiun rakonton por plibonigi miajn esperantajn kapablojn.

Mi scias, ke ekzistas multaj esperantaj eraroj ĉi tie. Tamen, mi ne pliboniĝos, se mi ne ekzercas. Bonvolu korekti min, se oni volas fari tion




User Feedback

Recommended Comments

There are no comments to display.



Create an account or sign in to comment

You need to be a member in order to leave a comment

Create an account

Sign up for a new account in our community. It's easy!

Register a new account

Sign in

Already have an account? Sign in here.

Sign In Now

×
×
  • Create New...

Important Information

We have placed cookies on your device to help make this website better. You can adjust your cookie settings, otherwise we'll assume you're okay to continue. By using this site, you agree to our Terms of Use. Please familiarise yourself with our Guidelines for posting and consult our Privacy Policy to ensure that you're happy with how we use your information.