Jump to content
BillChapman
BillChapman

Kimra kulturfesto plu

la Nacia Eisteddfod (Ejstedvodo*) kiu  okazas dum la unua semajno de aŭgusto ĉiun jaron estas festo de la kulturo kaj lingvo en Kimrio.

La festivalo vojaĝas de loko al loko, alternante inter norda kaj suda Kimrio, allogante ĉirkaŭ 150.000 vizitantojn kaj pli ol 250 vendejojn kaj budojn. Inter ili estas librovendejoj kaj eldonistoj. La festivalo de 2019 okazissur kampoj apud urbeto Llanrwst, nelonge for de mia hejmo. Mi mem provas ĉeesti ĉiun festivalon en la nordo. Ekzistas miloj kiuj partoprenas ĉiujare, tendumante apude.

Oni povas trovi spurojn de la festivalo jam en 1176, sed la moderna historio de la evento vere datumas de 1861. La festivalo okazis ĉiujare, krom 1914, kiam la eksplodo de la unua mondmilito devigis organizantojn prokrasti dum unu jaro.

Tradicie konkurso-bazita festivalo, altirante pli ol 6.000 konkurantojn ĉiun jaron, la festivalo disvolviĝis kaj evoluis dum la lastaj jaroj, kaj dum la konkursoj estas la centra fokuso de la semajno, la Maes (kampo) mem kreskis kaj disvolviĝis en viglan festivalon, kun centoj da eventoj kaj agadoj por la tuta familio. Ekzemple estas granda tendo pri scienco kun aktivecoj kimralingvaj.

La plej multaj ĉefaj verkistoj, muzikistoj, kantistoj kaj poetoj de Kimrio konkuris iam ĉe la Eisteddfod, kaj multaj prezentistoj aperis sur nacia scenejo la unuan fojon dum la festivalo.

La Eisteddfod estas la natura montrofenestro en Kimrio por muziko, danco, vidaj artoj, literaturo, kaj multo pli. Ĝi celas esti inkluziva kaj bonveniga festivalo, kiu allogas milojn da gelernantoj de la kimra lingvo kaj tiujn, kiuj ne parolas la lingvon ĉiujare. Portebla tradukaj servo (al la angla) estas havebla kaj skribaj dulingvaj informoj haveblas en kelkaj lokoj. Kvankam la kimra restas la ĉefa uzata lingvo.

La semajno de la Eisteddfod estas la kulmino de dujara komunuma projekto, kunigante homojn de ĉiuj aĝoj kaj fonoj el malsama parto de Kimrio ĉiujare. Mi mem havis la honoron prezidi lokan komitaton kiu kolektis monon por la festivalo ek de januaro 2018 pere de koncertoj, kafo-matenoj, ekskursoj k.t.p. Tiuj aranĝoj mem riĉigis la socian kaj kulturan vivon de nia komunumo.

Nu, en 2019, ni eble ne havis la veteron, kiun ni esperis, ĉar pluvis foje, kaj estis koto sur la festivalaj kampoj fine de la semajno, sed io tute magia okazis denove.

*Jen termino kreita de Reto Rossetti antaǔ pli ol 70 jaroj. Vidu : La Kimraj Artofestoj en Somera Universitato: Malmo 1948. PIV ne enhavas la vorton « ejstedvodo », sed mi ja aǔdis ĝin, interalie de bretonaj esperantistoj.

La fotojn faris mia filino Elinor Chapman. 
 
1. Malgraŭ pluvo, solkantistino prezentas programon al malgranda spektantaro meze de kampo.
 
2. Virvoĉa koruso Cor Meibion Maelgwn konkursas en la centra pavilono.  
 
 

P1190192.JPG

P1190255.JPG


La teksto aperas en Etnismo n-ro 104.

  • Like 1



User Feedback

Recommended Comments

Dankon, Bill. Tre interesa artikolo.

Share this comment


Link to comment
Share on other sites



Create an account or sign in to comment

You need to be a member in order to leave a comment

Create an account

Sign up for a new account in our community. It's easy!

Register a new account

Sign in

Already have an account? Sign in here.

Sign In Now

×
×
  • Create New...

Important Information

We have placed cookies on your device to help make this website better. You can adjust your cookie settings, otherwise we'll assume you're okay to continue. By using this site, you agree to our Terms of Use. Please familiarise yourself with our Guidelines for posting and consult our Privacy Policy to ensure that you're happy with how we use your information.