Jump to content
Featured
Tim

Lerni la Polan

    La sekvan rakonton verkis origine por La Brita Esperantisto Carys Goldy. Pro la longeco ne eblis ĝin publikigi en la gazeto, sed Carys afable konsentis, ke ni aperigu ĝin en la reto.

Mi serĉis purigiston. Evitante la tiklan demandon, kial mi mem ne faras la laboron, min gvidis saminklina najbarino al sia propra trovaĵo – firmao de polaj purigistinoj en la proksima urbo, ĉe kiu ŝi jam dungas. Komence mi dubis.  

“Ĉu ili parolas la anglan?” Jen la unua demando elverŝita senpense, mallerte, kun embarasiĝo (esperantistoj ne devus pensi tiel). Mi provis haste reĝustigi la mispaŝon.  

“Sed kompreneble ili ja – la poloj estas bonegaj angleparolantoj.” (Kiom da poloj mi konas? Neniom.) 

“Nu”,  respondis la najbarino, “Iuj el ili ja, iuj ne”. 

“Ho”, mi diris necerte, kaj falis senhelpe en alian atakon de nesentema mallarĝmenseco eligante, “Mi nepre volas dungi nur tiujn, kiuj regas la anglan”. Mi imagis meblominacajn miskomprenojn super la ambra poluado.

“Mia duopo ja komprenas sufiĉon”, trankviligis mia najbarino; tiam, malplitrankvilige, “nu, almenaŭ unu povas iomgrade konversacii angle; ŝi interpretas por la alia”.  

Sekvis kelkaj semajnoj da pripensado miaparte. Ĉu mi volas havi nekonatulojn en la hejmo? Ĉu mi rajtas dungi aliajn por purigi por mi? Ĉu ili estos fidindaj? Ĉu ili malbone priopinios mian domon? Dume la araneoj konstruadis urbokompleksojn en la anguloj, kaj la polvo tiom profundiĝis, ke eĉ la mortintaj muŝoj enteriĝis, por formi miniaturan montetan pejzaĵon sur la deskvamiĝanta farbo de la fenestrobretoj. Nepris helpo. 


La Unua Vizito

Mi tre ekscitiĝas. Mi estas renkontonta verajn polinojn! Mi pretigas min kore bonvenigi la du fremdulinojn al mia lando en la plej bela esperantista/internaciista maniero - flankenmetante kiel nur semantikan ĵonglaĵon la detalon, ke, naskita en Anglujo, mi mem estas efektive ankaŭ ‘fremdulo’ en Skotlando. ‘Fremdeco’ certe dependas unue de lingvo, ĉu ne? Kaj en Skotlando oni plejparte parolas la anglan (kun la ebla escepto de Glasgovanoj), dum la pola lingvo ege malsimilas la anglan. Pensu pri tiuj ĉenoj de ‘przez-oj’ kaj ‘wszystk-oj’; tiuj sendube demonstras, ke la pola estas ĝuste kaj imprese fremda.  

Mia konscienco interrompas riproĉe. “Ĉu vi konstatas, kiom multe estas malprava en tiu via aserto?”  

“Mi supozas, ke vi tuj min informos.” 

“Unue, ĉu ne devus esti lingvo la ‘brita’, ne la ‘angla’? Due, mi certas, ke via komento pri glasgovanoj rompas ian kontraŭ-diskriminacian leĝon. Trie, ĉu ne estas ofende nomi iun ajn ‘fremda’?” 

Nu, tio dependas de tio, ĉu oni uzas la vorton ‘fremda’ kiel pure priskriban adjektivon, aŭ kiel humiligan insulton. Ŝajnas, ke nuntempe multaj originale senkulpaj a-vortoj migradas suden, ĝis ili alprenas pejorativan statuson. 

“Jen bonega ekzemplo de diskriminacio hemisfera. Vi ne pravas egaligante ‘suden’ kun ‘malsupren’ en la senco ‘plimalboniĝaden’; pensu pri ĉiuj sudanoj, kiujn vi sendube ofendas – por ne mencii la preteratentaĵon, ke ‘suden’ sudhemisfere signifas ‘supren’, ne ‘malsupren’.” 

Nu eble oni tie trovas la pejorativan insulton plibonigado de la nura adjektivo. Ĉiaokaze, kiel mi diris, la alvenontan tuŝon de eksterlandeco ĉe mia pordo mi atendas kun kreskanta entuziasmo - kaj kun proporcie malgrandiĝa racieco. Ho! Kiel fremduloj (pardonu) ili certe parolos Esperanton. Aparte, ĉar ili devenas de orient-eŭropa lando. Aparte, ĉar kun Polujo estas ligita iel Zamenhof (ĉu li tie naskiĝis, loĝis aŭ laboris mi forgesas). Mi antaŭĝuas mencii la ĉi-rilatan urbon al la alvenontinoj, mian unuan polan vorton deklamitan fiere kaj kun perfekta akĉento pola (nu esperanta, sed kiel ĉe multaj britoj, en la kapo ekzistas nur du lingvoj – la angla kaj la fremda - do mi supozas, ke, ĉu pola, ĉu esperanta, ili samsonas.)  

“Mi apenaŭ kredas, ke vi kapablas diri tian aĉaĵon. Kaj neniam, neniam, NENIAM oni nomas Esperanton ‘fremda’ lingvo.”  

Mi ne dubas, ke ili bone konas la urbon, sed mi bedaŭrinde ne povas rememori la nomon. Mia lango ripete ŝtelglitas al ‘Barlastono’, sed malinklinas vojaĝi preteren. Tute blindigita de esperantista idealismo, mi imagas ĝojan kaj triumfan venkon super ĉiuj lingvomalfacilaĵoj; amikajn konversaciojn pri diversaj markoj de polvosuĉiloj, viglajn interŝanĝojn de superlativoj pri la brileco (aŭ ne) de la fenestro-vitroj; gravajn diskutojn pri la ĝusta metodo purigi la panrostilon, ĝis en la menso ni jam iĝis korsamideanoj brak-en-brake kantantaj esperantajn himnojn sub verda flago. 

Ili alvenas realvive, kaj mi rapidas saluti ilin en mia plej fremdulo-amika maniero. (Nu, kiel polinoj, ili preskaŭ parencas al Zamenhof!) Mi ridetas larĝe, balancas la kapon en troiga kaj iom vertiĝiga movo, faras furiozajn gestojn kaj distorditajn mienojn, kaj klinas min japanece – por ampleksi iujn eblojn - en speco de bonveniga danco, por montri klare mian ĝojon pro la apudeco de tia ekzotika eŭropeco ĉe mia dompordo.  

Mi eksentas ekan dubon, ĉu Polujo ja apartenas al Eŭropo. En Britujo oni sentas, ke tiu kontinento konsistas el diversaj grupoj, iuj pli ‘eŭropecaj’ ol aliaj. Germanujo, Francujo, Belgujo, ktp, estas sekure kaj kvintesence ‘eŭropaj’, sed la sud-orientaj landoj, kiel Turkujo kaj Afganujo, ŝajnas aparteni al la pli-malpli ‘azia’ fino de la kontinento, dum la ‘rusece-eŭropaj’ landoj, kiel Ukrainujo, Litovo kaj Polujo, troviĝas iom tro ‘oriente’, tro for alidirekte. (Tio pensigas, kial Rusujo mem ne konsideras sin parto de Eŭropo, okupante sufiĉe vastan porcion de la dividata terpeco; tamen mia malklara kompreno de mond-politiko supozigas al mi, ke ĉiuj koncernatoj preferas teni sin apartaj.)  

Interrompas mia konscienco: “Pro tiaj vortoj vi povus okazigi intra-kontinentan krizon.”  

Mi vin ignoras. Jen simple mia opinio.  

“Ĝuste tiel komenciĝas tiaĵoj.” 

Ĉiaokaze, jen mi dancas kiel idioto antaŭ miaj novalvenintinoj, kaj mi salutas ilin per la sama klara, laŭta voĉo, kian oni konservas por surduloj kaj beboj, provante tiel komuniki, ke ili nun kunestas kun vera samanimano, iu, kiu komprenas la tiklaĵojn esti fremdulo for de la hejmlando. (Ho, kiel iama loĝanto de Skandinavujo, mi estas spertulo pri ĉio nord-orienta - kio ja enhavas Polujon). Tial ili povas senti sin tute komfortaj kun mi, preskaŭ kvazaŭ ili troviĝus kun samnaciano.  

“Vi certe aŭdis pri Zamenhof, ĉu ne?” mi demandas tuj kiam ĝentileco permesas, fiera pro la elvortigo de mia unua vorto ‘pola’. (Ĝi estas probable rusa, aŭ eĉ germana, sed mi kalkulas, ke la landoj estas sufiĉe proksimaj, tial ankaŭ supozeble similas la lingvoj.)  

“Ne”, ili respondas. 

“Ĉu pri Esperanto? La internacia lingvo, kiun li kreis?” 

“Ne.” 

“Sed troviĝas statuo de li en… en… (jen plia impona informo forgesita). Mi vidas, ke iliaj okuloj ekserĉas nervoze la elirejon, kaj mi rememoras, ke ili ĉeestas por purigi mian domon. Necesas klarigi al ili la laboron farendan. Estas malfacile. Ili komprenas efektive malmulton de la angla lingvo (ĉu mi prave surpriziĝas?), kaj mi rimarkas, ke etaj, sed gravaj, vortoj, kiel ‘se’, estas aparte tikle klarigeblaj alivorte.  

Mi volas diri helpe, ke se ili trovos araneon, ili venigu min, kaj mi kaptos ĝin; ilia lernado de la lingvo utile transsaltas la araneon, sed malpli utile baŭmas ĉe la subjunkcio; konsekvence, aŭdante ‘araneon’, ili ekkrias, kaj suprensaltas terure. Poste mi okupas nesensignifan pecon de la laborhoro por trankviligi ilin, uzante ŝekspirecajn penojn por klarigi mian intencon. Mi kondukas ilin ĉirkaŭ la ĉambrojn, fingromontrante malhelajn angulojn, mansvingante malantaŭ kurtenoj, kaj parolante specon de stenografieca angla en spektaklo, kiu plej memorigas temanĝon por ĉimpanzoj en bestoĝardeno. Ili ridetas ĝentile, kaj certigas al mi, ke ili komprenas pli ol ili povas paroli. 

La horo de purigado pasas fulmrapide, kaj mi fuĝas eksteren, por eskapi la ŝtormon de okupitaj manoj, viŝiloj, purigiloj, siteloj kaj fremdsona interbabilado, kiu portempe inundas mian hejmon. Poste mi trovas momenton por fari al ili kelkajn demandojn pri ilia vivo – kiom longatempe ili loĝas en Skotlando, ĉu ili ŝatas Britujon, ktp. Mi atendas emocielverŝan deklamon de ilia amo kaj dankemo al Britujo, por la ŝanco vivi kaj enspezi ĉi tie. Anstataŭ tio, mi aŭdas maltrankvilige, ke ili tute ne ŝatas la skotlandan vivon; ke la vetero estas aĉa; ke ili sentas akre la mankon de siaj amikoj kaj familianoj hejme en Polujo; ke ili estas devigataj labori la tutan tempon, kaj tial havas nenian ŝancon por sperti la landon turistece. Ili finas per la korfrapa komento: “La vivo estas brutala”. 

Mi konsterniĝas, aŭdante vorton kun tia forta – perforta eĉ – signifo, kies efikecon nur plifortigas la riĉa pola prononcado. Ĉu mi komprenis ĝuste ilian intencon? Aŭ ĉu ili nur misuzis adjektivon, kiun mi kutime asocias kun malhumanaĵoj? Eble ili ŝercis? Parolis ironie? Supozu, ke la vorto estas identa en ĉiu lingvo? Sed eĉ samlingvaj parolantoj povas miskompreni unu la alian. Ili adiaŭas min (nun bonhumore kaj ridetante), lasante min pensema. Kiom malfeliĉaj ili efektive estas? Ĉu ni helpas aŭ ne, dungante ilin? Mi aŭdas de la najbarino, ke ili eĉ ne havas paŭzon por tagmanĝi inter klientvizitoj. Ni diskutas la eblon, ke jen ekzemplo de finegocado, (novaĵtemo aktuala pro la enmigrado-demando). Ĉu temas pri sklavkomercado?, ni suspiras nekredeme. Ne en nia ĉirkaŭaĵo, ĉu?   

“Multaj kruelegaĵoj restas nekontraŭitaj ĝuste pro tia vidpunkto”.  

Mia konscienco pravas. Ĉu niajn polinojn organizas senkompata fiulo, kiu mastrumas tutan aron da subigitaj orient-eŭropaj virinoj, kiujn li (ĉiam ‘li’) ekspluatas kaj subpagas? Ni akordas, ke kvankam ni ne volas subteni aferon tian, nepras, ke ni ne risku minaci la vivtenon de la laboristinoj. Kiu scius, ĉu ilia vivo ne estus eĉ pli malbona sen la dungiĝado? Kiel esperantisto mi trovas la rilaton inter ni multkiale nejusta. Mi estas dunganto, ili estas dungitoj; ni interkomunikiĝas en mia denaska lingvo, en lando tute fremda al ili – kaj plie ni kunestas en mia hejmo. Ĉu eblas situacio pli neegala? Mi efemere konsideras instrui al ili Esperanton, sed supozas, ke ili multe preferus lertiĝi en la angla. Kiel la lernado de Esperanto helpos ilin integriĝi al sia ĉirkaŭaĵo en Britujo, kaj pligrandigi ilian ŝancon perlabori sufiĉan monon por plibonigi la vivon? Neniel. Idealoj ne povas konkuri kontraŭ vivnecesaĵoj. Krom tio, mi volas, ke ili uzu la tempon por purigado.  

Ĉiam preta por defio, mi tiam ekhavas alian ideon. Ŝajnas al mi, ke la subtaksita esperantisto, alfrontita de nedeflankigeblaj lernontoj de la angla lingvo, havas nur unusolan kontraŭmovon por internacia egaleco, kaj tio estas, ke tiu mem entreprenu lerni la lingvon de la alia. Kun la memfido gajnita el jardeko da Esperanto-lernado, mi estas certa, ke la tasko lerni kelkajn frazojn polajn estos al mi simpla. Tiel mi montros eĉ pli forte mian volon plifaciligi kaj plifeliĉigi la vivojn de miaj polaj purigistinoj, kun la aldona avantaĝo, ke mi rezulte povos certigi, ke ni akordas pri la signifo de gravaj terminoj purigaj, kiel ‘araneo’, ‘anguloj’ kaj ‘lavbroso’, sen la neceso geste gimnastiki. Mi imagas, kiel ili estos ravitaj de miaj klopodoj paroli perfekte la polan, kaj kiom plibonigita estos ilia vivo kun la aldono, ĉiun duan vendredon, de miaj plej lastatempaj provoj. 

Tamen plia pripensado malkovras dubojn. Ĉu estiĝus neantaŭvideblaĵoj de mia plano? Supozu, ke mia prononcado estus tiel aĉa, ke ili ne komprenus min? Aŭ, eĉ pli maltrankvilige, supozu, ke la pola estus lingvo tia, ke eteta modulado aŭ mismetita akcento ŝanĝus afablan spritaĵon en amaran kritikon tiel, ke ekzemple anstataŭ demandi pri ilia bonfarto, mi neintence regalus iliajn avinojn per malbenoj? Aŭ volante klarigi mian preferatan metodon poluri la kranojn, mi erare petus, ke ili boligu siajn kraniojn, aŭ mi elbuŝigus ion simile ofendan? (Parenteze mi jam akiris internacian fireputacion pro tiaj sentaktaĵoj, kiam en la fruaj jaroj de mia danalingvo-lernado, mi provis diri al eminenta preleganto, ke mi opinias lin mirinda, sed informis anstataŭ, ke mi trovas lin stranga. Tia neforgesebla fuŝaĵo emas estingi la entuziasmon por spontanaj esprimoj fremdlingvaj.) 

Supozu, ke miaj purigistinoj efektive deziras, ke ni konversaciu angle, por profiti la propran anglalingvoregadon? Aŭ ĉu taŭgas al ili, ke la dungantoj restu nekomprenaj pri la pola; nun ili povas interparoli denasklingve dum ili laboras sciante, ke mi komprenas nenion. Ili povus libere kaj malferme komenti, ŝerci, moki kaj esprimi kompaton pri mi kaj mia hejmo, kaj estus kvazaŭ oni svingus mortintan katon antaŭ la okuloj de blindulo. Mi agnoskas, ke ĉi tio estus agrablaĵo en ilia vivo, kaj mi ne volas ĝin forpreni. 

Tamen, spite al la eblaj problemoj, mia scivolemo estas ekbruligita, kaj mi ekas por havigi al mi lernolibron. La tasko ne estas simpla. Mi trovas malavaran regalon de frazlibroj, sed el mallarĝa elekto de lingvoj, kiu ne enhavas la polan. La franca, hispana kaj itala lingvoj estas popularaj – supoze pro tio, ke oni nepre volas scii, kiel mendi bieron feriante en la suno. Oni povas ankaŭ trovi instrulibrojn pri la japana, la araba, la germana – ĉiuj lingvoj de gravaj, riĉaj nacioj, kiuj ludas signifajn rolojn en la mondmerkato, lingvoj kiuj alportas avantaĝojn al la vojaĝanta komercisto.  

Mia serĉo provokas aliajn pripensaĵojn. Kio instigas nin lerni certajn lingvojn antaŭ aliaj? Neniuj el miaj konatuloj avidas lerni la polan. En Britujo la enmigrintoj estas plene okupitaj pri la lernado de la angla, kaj la indiĝenoj ŝajnas iom singardaj pri la elekto de alilandaj silaboj, ĉirkaŭ kiuj ili toleras tordi al si la langon. Oni elektas lingvon lernotan kun la sinteno: “Se mi penlaborus por lerni tiun lingvon, kiel min tio profitigus?” Rare oni pensas “Kiun lingvon estus bone lerni, por etendi helpan manon al miaj apudloĝantoj?” Ŝajnas al mi, ke la decido lerni la lingvon de lando kun pli modestaj kubutoj sur la mondscenejo estus laŭdinda intertempa paŝeto al pli egala mondo. 

Ĉu ne temas pri simpla gastameco al niaj nove enmigrintaj najbaroj, ke ni faru la malgrandan penon bonvenigi ilin, kaj plifaciligi ilian integriĝon en la komunumo, per la lernado de bazaj frazoj ilialingve? Ĉu ne brito en la sama situacio eksterlande ĝojus aŭdi la familiarajn sonojn de sia denasklingvo, inter la bombardo de fremdeco, feliĉus, ke iu volus fari por li tian penon? Venas al mia menso, ke laŭvorte kaj metafore lerni la lingvon de aliulo estas certe la plej afabla, plej intime kortuŝa ago farebla por iu. 

Kun tiu interesa penso, mi fine sukcesas persvadi helpeman librovendiston inversigi sin en polvan angulon, de kie, post multa serĉfosado, li supriĝas, iom taŭzita, kun unuopa ekzemplo de polalingva frazlibro, kaj mi rapidas hejmen kun mia aĉetaĵo. Ĝi estas bela libro kun glacea kovrilo, plena de koloraj fotografaĵoj kaj bildoj pri diversaj situacioj, kun helpaj frazoj ambaŭlingve. En la ‘domo’-parto troviĝas eĉ utila bildo de polvosuĉilo apud al mi neprononcebla vorto enhavanta maltrankviligan kvanton da ‘zo-oj’. Sed tekstas surdorse, ke la libro enhavas detalan indekson kaj prononcgvidon, do tiun lastan mi avide serĉas. 

Survoje mi trapasas paĝojn pri sportoj, manĝaĵoj, vestoj, muzikiloj, insektoj, natursciencoj. Troviĝas du paĝoj pri ĉiaj aspektoj de bazopilko (klare la preferata sporto de la aŭtoro), detala priskribo de kosmoŝipo, kaj la nomoj de diversaj iloj uzataj en domkonstruado, ĉiuj kun ŝajne samaspektaj kaj ‘zo’-plenitaj terminoj. Tamen nenia prononcgvido. Nenio eĉ similspeca. Nek aludeto nek sugesto pri kiel diri aŭ la anglajn aŭ la polajn vortojn. Mi ĉagreniĝegas. Jen libro el respektinda eldonejo, aĉetita en konata vendejo je alta prezo, kiu montriĝas tute senutila al kaj britoj kaj poloj. Mi revenas al la vendejo. Ĉi tiun fojon mi trovas pli promesoplenan helpanton, kies brakoj ŝajne povas etendiĝi pli profunden en la angulon, de kie li reaperas triumfe svingante pol-lingvan kurslibron enhavantan K.D-on, similan ĉiuaspekte (krom lingve) al miaj jam studitaj kaj ŝatitaj esperantaj lernolibroj. Tute perfekte! 

Pasas du semajnoj da furioza studado, dum kiu mi konstatas, kiom mi jam lernis per Esperanto pri la lingvolerna procezo, kion mi nun povas apliki al la pola lingvo. Jam sukcesinte kompreni la simplan gramatikon de la unua, mi fidas al mia kapablo regi la vaste pli kompleksajn kazojn, genrojn kaj neregulaĵojn en la dua. Mi ankaŭ scipovas kiel nutri min tra la longaj ĉenoj da konsonantoj, tiel fremdaj al la angla orelo, per la penso: ‘Nun mi ne povas, sed poste mi ja povos’, kaj mi eltrovas, ke mi pravas. 


La Dua Vizito 

Mia kapo estas inundita de polaj salutoj, dankoj kaj aliaj simplaj frazoj komunaj al ĉiuj komencantoj en ajna lingvo, per kiuj mi intencas mirigi mian aŭskultantaron. Mi ĝojas, kiam la du junulinoj ridete komprenas min, kaj ili siavice ĝojridas surprizite, ekvidante la multajn memorigajn notojn kun polaj vortoj, kiujn mi fiksis al muroj, fenestroj, pordoj kaj ŝrankoj ĉie en la domo. Dum ili purigas, mi prenas ĉiun ŝancon kontroli mian prononcadon, kaj ili volonte helpas. Mi facile venkas la polan vorton ‘araneo’, sed samkiel ilin, min haltigas la subjunkcio ‘se’. Poste mi demandas (angle), ĉu ili ĝuis lastatempan ferion sian en Polujo. Ili respondas, ke jes, tiam faligas la voĉtonon en abismon de guturala malheleco, por aldoni, “Kaj nun ni estas denove ĉi tie…”, kvazaŭ ili ĵus revenus al infero post kurta vizito en Edeno. 

Denove mi perpleksiĝas, ĉu ili ŝercas, ironias aŭ verdiras; ĉu tia malgajjhumoro estas eco esence pola, aŭ ĉu ili nur naskiĝis sub la influo de la zodiaksigno Skorpio. Mi volas esprimi ilialingve mian kompaton pro aŭ la poleco, skorpieco aŭ hejmsopirado, sed mi ankoraŭ troviĝas ĉe la pasport-kontrolisto en Leciono la Unua (‘Mi Ferias’), kaj mankas al mi la kapablo diri pli ol ‘saluton’, ‘dankon’ kaj ‘helpu, mi perdis mian amikinon’. Tiuj estas verŝajne gravaj havindaj frazoj en flughaveno, sed ili apenaŭ sufiĉas kiel rimedo por intima konversaciado. Mi kalkulas, ke mi povos utile kunigi erojn el la vortprovizo por Leciono la Dek Dua (‘Ĉu vi vizitis la kuracisto?’) kun tiuj de la Dek Sesa (‘Mi havas problemon kaj bezonas ripariston’), por pliproksimiĝi al mia celata temo, sed mi supozas, ke ĝis mi atingos tiun nivelon, ili probable regos la anglan sufiĉe por diri al mi, ke mi ne miksu min en iliajn aferojn. Aŭ ili estos jam fuĝintaj reen al sia hejmlando. 

Mi demandas min, ĉu dividataj vortoj efektive kreas intimecon, aŭ nur plifaciligas ligojn jam ĉeestajn inter individuoj. Mi rememoras, kiam mi komprenis la danan lingvon tiom malmulte, kiom mi nun konas la polan, kaj amikiĝis kun virino, kiu travivadis dolorigan eksedziniĝon. Mi iĝis konfidenculo, al kiu ŝi elverŝis dum horoj lavangojn da vortoj, pri kies signifo mi havis eĉ ne la malplejan ideon, krom tio, ke ŝi evidente estas malfeliĉa. Mi nur kapjesis tie kaj tie, eligis kelkajn ‘jes’-ojn en la paŭzoj, kaj esperis, ke ŝi ne rimarkas mian nekomprenon. Ŝi ne, kaj ni akordis bonege.  

Tamen, eĉ se mi povus interparoli pole kun miaj purigistinoj, tio ne necese rezultigus sufiĉan konfidencemon por la malkovro de intimaj informoj al nekonatulo. Mi meditas, kiel lingvo povas esti kaj enirejo kaj baro inter homoj; rimedo por malkaŝado de la animo, sed ankaŭ por proteki privatecon malantaŭ muro de ĝentilaĵoj kaj banalaĵoj. Pli da vortoj ne egalas pli da enhavo, kaj eĉ kun la plej flua samlingva interkomunikado, verŝajne la maltrankvilo, kiun la najbarino kaj mi sentas pri niaj helpantinoj restos nesolvita. Probable la vero estas tro malsimpla por esprimi eĉ en ajna lingvo, interplektaĵo de motivoj, kialoj, bezonoj kaj kono pri la vivo de ekonomia enmigrinto en Britujo, kono tute neatingebla de ni indiĝenoj. 


La Tria Vizito

Mi ĵus adiaŭis la purigistinojn post ilia tria vizito. Hodiaŭ, la vivo ‘aĉas’, sed ĉi-foje ili trovas kelkajn anglajn vortojn por malkaŝi detalojn. Mi lernas, ke ĉi tiuj estas fortaj, fieraj virinoj, kiuj arde amas sian hejmlandon, kaj batalas por supervivi en neamika mondo, kiu nenion scias kaj neniom zorgas pri Polujo aŭ ĝia popolo, krom tio, ke ĝi estas provizejo de malkaraj laboristoj. De iliaj balbutaj vortoj mi aŭdas sufiĉon por kompreni, ke miaj antaŭsupozoj kaj kompato nur plilarĝigas la apartecon inter ni, kaj ke eĉ nuran aludeton de elitismo miaparte ricevus glacie ĉi tiuj dignulinoj.  

Tamen ni dividas ankaŭ agrablajn momentojn: ridante kune, kiam mi provas diri ‘penso’ polalingve, sed eligas erare ‘pano’; dividante miron pri la pasifruktoj en mia fruktovazo, kiujn ili gustumas unuafojon; kaj kunpremante nin antaŭ ilia saĝtelefono, por rigardi fotografaĵojn de Polujo. Venas al mi en la menson, ke ni jam ekkonstruadas komunan lingvon, nek polan, nek anglan, nek esperantan - sed homan.  
 


Deziras danki la verkinto Malcolm Jones, kiu konsilis kaj kontrolis lingve dum la verkado. 

  • Like 1
  • Thanks 1



User Feedback

Recommended Comments

There are no comments to display.



Create an account or sign in to comment

You need to be a member in order to leave a comment

Create an account

Sign up for a new account in our community. It's easy!

Register a new account

Sign in

Already have an account? Sign in here.

Sign In Now

×
×
  • Create New...

Important Information

We have placed cookies on your device to help make this website better. You can adjust your cookie settings, otherwise we'll assume you're okay to continue. By using this site, you agree to our Terms of Use. Please familiarise yourself with our Guidelines for posting and consult our Privacy Policy to ensure that you're happy with how we use your information.