Jump to content
arielbonkorpa
arielbonkorpa

ArKonEs 2014

    Okazis kaj ArKonEs kaj Interlingvistika Simposio en Poznan, Pollando. Partoprenis ilin Rowland Goodbody.

Ĉijare mi ĉeestis ne nur la Interlingvistikan Simpozion de la Universitato de Poznan, sed ankaŭ la 30an ArKonEs - ‘Artaj Konfrontoj en Esperanto’. La Interlingvistika Simpozio estas dutaga akademio aranĝo lige al la Interlingvistikaj Studoj en Poznan, sekvata de ArKonEs en preskaŭ la sama loko. La simpozio okazis de la 25a ĝis la 26a de septembro, kaj ArKonEs de la 26a ĝis la 28a.

Mi studas lingvistikon, do mi tre ĝuis la eblecon partopreni lingvistikan akademian konferencon kadre de Esperantujo. Estis prelegoj en Esperanto, la angla, kaj la pola, kovrantaj diversajn temojn de la strukturo de Esperanto mem, al la klasifiko de planlingvoj ĝenerale, kaj lingvopolitikoj mondskale kaj ties efikoj. Mi aparte ĝuis prelegojn de Sabine Fiedler pri sintenoj de akademianoj pri Esperanto, de Katalin Kováts pri edukado de plurlingvaj infanoj, kaj de Nicolau Dols pri fonetikaj aspektoj de Esperanto.

1.jpg

Katalin prelegas

Dum la lecionoj mi lernis multajn novajn vortojn, sed la plej grava afero estis, ke ni uzis la lingvon dum ĉiuj lecionoj kaj en multaj situacioj. Jack klarigis ĉion esperante kaj tre klare. Pro tio, mi sentas min pli komforta kiam mi uzis la lingvon en kaj ekster la lecionoj.

Post la dua tago de la simpozio estis agrabla bufedo, kaj estis ege ĝojiga afero povi konatiĝi kun tiom da interesaj akademianoj. En mia tria jaro mi devas fari diserton, kaj ĉi tiu aranĝo vere kuraĝigis al mi fari ĝin pri Esperanto!

ArKonEs komencis vespere la 26an kaj prezentis sin kun bunta kaj ŝtopita programo. La ĉefrolon ludis la vesperaj koncertoj, kie oni povis ĝui la sonojn de Melono, DĴ Kunar, La Instruistoj, kaj Kajto. Ili okazis en granda spegulplena ĉambro kie troviĝis multaj aliaj intersaj programeroj pri artaĵoj kaj diskutoj. Estis agrable por mi povi rerenkontiĝi kun Esperantisto, Toŝiomi Okuŭaki, kiun mi ekkonis en japanio, kaj aŭskulti lian prelegon pri Oomoto kaj poste vidi tradician dancon tiustilan.

2.jpg

Prezento de tradicia danco de Oomoto

Ankaŭ mi kun amiko, Paŭlinka, faris diskutrondon pri GLAT, rilate al nia blogo Egalecen. Ĝi estis tre sukcesa kaj mi frapiĝis de kiom multe kelkaj homoj sciis kaj ĝenerale kiom malfermajn sintenojn la partoprenantoj havis. Ĝi bone ligiĝis al la antaŭa programero, kiu estis paneldiskuto pri seksismo en Esperanto. Estis agrabla ŝanĝo havi tiajn pli polemikajn programerojn kune kun la artaj.

Ĉion konsiderante, ĝi estis ege bona aranĝo kaj mi certe rekomendus ĝin al aliaj. Poznano estas tre taŭga kongresejo kaj estas bona ŝanco revidi amikojn inter la someraj aranĝoj kiel SES kaj la vintraj kiel JES.

3.jpg

Estis bela festema etoso





User Feedback

Recommended Comments

There are no comments to display.



Create an account or sign in to comment

You need to be a member in order to leave a comment

Create an account

Sign up for a new account in our community. It's easy!

Register a new account

Sign in

Already have an account? Sign in here.

Sign In Now

×
×
  • Create New...

Important Information

We have placed cookies on your device to help make this website better. You can adjust your cookie settings, otherwise we'll assume you're okay to continue. By using this site, you agree to our Terms of Use. Please familiarise yourself with our Guidelines for posting and consult our Privacy Policy to ensure that you're happy with how we use your information.