Kvankam mi lernis Esperanton antaŭ ol dudek jaroj, ĝis nun mi fakte ne ofte ĉeestas iajn renkontiĝojn. Pro tia preteratento, mi decidis iri al la ĉi-jara somerlernejo en Barlaston. Per tremantaj kruroj, mi alproksimiĝis al la domo. La ŝildo deklamis, ke mi atingis la ĝustan lokon: Esperanto House. Mia unua tempo ĉe Barlaston, mi iom timis, ke mi ekdronos sub ondo de vortoj nekomprenataj. Subite malfermis la pordon nia instruisto por la progresintaj studantoj, Malcolm Jones, kun gaja sunluma 'Saluton!' Mi tuj eksciis, ke mi ne plu sentos teruron internan, sed anstataŭe ekkomencis feliĉegan semajnfinon studan.
Kun inda tosto al la memoro de Paŭlo Gubbins, la vespera manĝado pasis agrable ĉe la Plume of Feathers, loka trinkejo kiun posedas la brita aktoro Neil Morrissey. Se ni malkovris nur unu novan lernendan fakton ĉe la trinkejo, estis ke 'bovinoj muĝas'. Tion lernis ni ridante per kanto.
La amikeco kaj teo fluis libere, interompitaj per studtempoj profundaj. Ni kunvojaĝis tra temoj poeziaj, literaturaj, kulturaj, historiaj, politikaj, kaj ĉiam amuzaj kaj viglaj. Ni sentís sin tute hejmaj, inter amikoj Esperantaj. Preskaŭ neniaj anglaj vortoj eskapis el la buŝoj de la ĉeestantoj. Per la
gvidado de Malcolm Jones kaj Jack Warren, la lernado estis sufiĉe taŭga, kaj kompreneble limpuŝis bone la nivelon de ĉies kapablo. Tie vizito al la Bilblioteko Butler certe ankaŭ necesis, kaj mi trafoliumis librojn por flanka esplora historia projekto, kiu parte inspiris mian ĉeeston.
Finfine jam temp’ está, kaj ni devis foriri, sed ne sen vizito al la enoficeja butiko por aĉeti multajn novajn librojn kaj forpreni multajn brokantajn tekstojn. Ni ne adiaŭis sed nur ĝisis, kaj sciis kore, ke ni ja en Esperantujo renkontos, ie, iam, baldaŭ.
Recommended Comments
There are no comments to display.
Create an account or sign in to comment
You need to be a member in order to leave a comment
Create an account
Sign up for a new account in our community. It's easy!
Register a new accountSign in
Already have an account? Sign in here.
Sign In Now