Jump to content
Tim

Berlina Intensa Kurso 2014

    La Intensan Kurson organizis Judith Meyer kaj Chuck Smith. Ĝin partoprenis Sam Bull.

Dum la semajnfino mi partoprenis en intensa kurso tra Berlino. Ĉi tiu kurso estis similis al turismo kaj ni vojaĝis tra multaj lokoj en Berlino. Mi alvenis vendredon nokte kaj sabaton matene mi renkontis Judith, unu el la du gvidantoj.

Ni vojaĝis al la Esperanto-Domo en Berlino. Tie ni renkontiĝis kun la aliaj kursanoj. Dum atendado ni plu konatiĝis kaj faris etajn ekzercojn, pri ekzemple la n-finaĵo. Ĉi tiuj facile sentigis nin komfortaj unu kun la aliaj.

Post kiam ĉiuj sukcese alvenis, ni vizitis kafejon. Tiu kafejo havas multajn librojn, verŝajne pli ol mil. Sed tiuj libroj ankaŭ estas en multaj lingvoj. Estis interese vidi librojn el multaj lingvoj, eĉ se mi ne scipovas aliajn lingvojn.

Ni vojaĝis tra la rivero per boato. Estis tre varme kaj ni estis lacaj, sed ĝi estis bona paŭzo por la longa tago.

Posttagmeze, ni ankaŭ manĝis tre bongustan manĝon ĉe bona eta restoracio. Ĉe la restoracio ni ludis vortludojn. Unu ludo celis fari vortojn el vortpartaj kartoj, kaj mi kreis vortojn kiel ekssendrinkklubo, t.e. klubo kiu estis sendrinka.

Poste, kelkaj de ni eniras monumenton pri murditaj judoj. Supre ĝi havas multajn blokojn, kiuj faras tre interesan strukturon. Sube ni povis eniri la monumenton, kie estis informoj pri la mortigitaj judoj. Sekvis leteroj angle kaj germane de la judoj.

Vespere, ni manĝis ĉe restoracio. Tie ni manĝis mane - ni devis preni manĝaĵon per iu pano. Estis interesa manĝo, kian mi ne manĝis antaŭe.

Dum la tago, ni renkontiĝis kun aliaj esperantistoj. Estis bone, ke ni povis trovi aliajn esperantistojn ĉirkaŭ Berlino. Ŝajnas al mi, ke Berlino havas multajn esperantistojn.

Dum la venonta tago ni veturis al ludmuzeo. Ĉe la ludmuzeo Chuck gvidis nin tra la muzeo, klarigis iom da historio de videoludoj. Mi ŝatas tiun muzeon - ĝi enhavas multajn ludojn novajn kaj malnovajn.

Bedaŭrinde, mi devis foriri frue, kaj ne vidis la finon de la tago. Sed verŝajne mi revenos denove en alia jaro.





User Feedback

Recommended Comments

There are no comments to display.



Create an account or sign in to comment

You need to be a member in order to leave a comment

Create an account

Sign up for a new account in our community. It's easy!

Register a new account

Sign in

Already have an account? Sign in here.

Sign In Now

×
×
  • Create New...

Important Information

We have placed cookies on your device to help make this website better. You can adjust your cookie settings, otherwise we'll assume you're okay to continue. By using this site, you agree to our Terms of Use. Please familiarise yourself with our Guidelines for posting and consult our Privacy Policy to ensure that you're happy with how we use your information.