Jump to content
Tim

Brita Kongreso 2010

    La Brita Kongreso en 2010 okazis en la alloga kimra urbo Llandudno inter la 14a kaj 16a de majo 2010. Partoprenis ĝin, sian unuan, Rob Hawkins, la verkinto de ĉi tiu artikolo.

Post taŭge verda, sed longa vojaĝo tra meza Kimrio, mi kaj mia amiko, Frank, atingis Llandudnon. Troviĝis belega marborda urbo, feliĉe libera de tipa kimra vetero. La haveno estas flankata de du montetoj, kiuj nomiĝas ‘Great Orme’ kaj ‘Little Orme’. Penda fervojo iras super Great Orme, kaj Manksinsulo videblas de la marbordo. Sume, la urbo ja estis belega, kaj kiel ni estis trovontaj, proponis ion por ĉiu ĉeestanto.

Por kelkaj la kongresa hotelo iometete tro multekostis, sed alia kialo, kial Llandudno estis bona elekto por la kongreso, estas ke ĝi plenas je malmultekostaj gastejoj. En unu el tiuj mi mendis du-noktan gastigadon. Nia gastejo estis ĉarma, funkciigata de familio, kaj la elekto de multaj aliaj junaj kongresanoj. Po dek ok pundoj por nokto, oni ne rajtas atendi pli ol puran, komfortan ĉambron kun matenmanĝo. La kongresejo, la Hotelo Imperial, estis granda konstruaĵo, iom pli impona ol la aliaj sur la strato. Kiam oni eniris la hotelon, ne tuj evidentis, kie la kongreso okazas, pro la grandeco de la ejo. Finfine ni rimarkis televidilon, kiu montris Esperantlingvajn informojn pri – kaj direktoj al – la kongreso.

Mi akiris mian nomŝildon kaj informojn pri la kongreso rapide kaj senprobleme (tiel bone organizite kiel la tuta kongreso). La akceptejo funkciis ankaŭ kiel kaj librobudo kaj kafejo, kaj kondukis en grandan prelegan ĉambron, kiu estis la ĉefa kongresa ĉambro. La Kongreso de Llandudno donis ankaü eblecon por mi kaj esperantistaj geamikoj nokte eliri, esplori, kaj kune uzi Esperanton en ‘reala’ vivo. Se mi estus restinta ĝis lundo, mi estus povinta eĉ grimpi la monton Snowdon/Yr Wyddfa!

1.png

La aranĝoj inkluzivis programerojn en kaj pri Esperanto. Krome, estis tiuj, kiuj kondukiĝis en la angla, kaj/aü temis pri diversaj aferoj. Mi ĉeestis eble nur duonon de la programeroj, sed ĝuis diversajn, interesajn kaj amuzajn spertojn dum la semajnfino. Por mense esperantigi min, mi partoprenis en ‘Promenado por gelernantoj’, gvidata de Harry Barron. Bonsorte, eblis diskuti la bluan ĉielon kaj la brilantan sunon, anstataü pluvo (kiun mi duone atendis). Kvankam mi taksas min esti ete pli progresinta ol komencanta, la promenado certe estis kaj utila kaj informa.

Kiam ni gelernantoj atingis la marponton, alvenis la tempo por reveni aüskulti la prelegon ‘Kimrio bonvenigas vin’ de Harry Barron. Eĉ kiel kimro, mi multe lernis kaj ĝuis la informan kaj interesan prelegon. Plej interesis min, ke la moderna revivigo de eisteddfod-oj (kimraj kulturaj festoj) okazis en Londono! Oni facile povus imagi, ke multaj gekimroj ne tute fieras pri tio!

Poste, mi partoprenis en la dua diskutrondo, kiu temis pri fumado. Ĝin gvidis Tim Owen, Prezidanto de JEB. Mi interesiĝas pri la temo, kaj ĝojis havi eblecon doni mian vidpunkton, kiel kantisto. Surprize al mi, vere ĝi estis du-flanka diskuto. Evidente, fumado ankoraü havas bonan korpostaton!

Esperantujo plivastiĝis por mi sabate, maltrafinte la Formalan Malfermon – mia sola plendo pri la kongreso estas, ke aferoj komenciĝis tro frue por semajnfino! – mi ekkongresis por aüdi la prelegon de Anna Löwenstein. Ĉiutage dum la kongreso, Esperantujo plivastiĝis por mi. La Romio de Nerono, la fono de ŝia romano La ŝtona urbo, estis la temo, kaj maleblis ne interesiĝi pri ĝi. Mi retenas intereson pri estinteco ekde miaj studadoj, kaj mi ĝuis samtempe lerni pri kaj Romio kaj Esperanto.

Restante en la prelegejo, mi ĉeestis la prelegon de Brian Barker pri kiel efike intervjuiĝi. Lian temon mi ofte rekte renkontis dum la pasintaj kvin jaroj kiel profesia muzikisto. Pro tio, mi entuziasme antaüĝojis aüdi la opiniojn de aliuloj pri intervjuoj. Laüdire, tiel, kiel oni devus konduti baze samas, ĉu oni estas politikisto, muzikisto aü esperantisto. Malgraü tio, politikisto devus ne konduti kiel The Sex Pistols dum intervjuoj! Mi atendis, ke mi estus povinta doni konsilojn pri la temo, sed ĉio, kion mi volis mencii estis menciita. Tiu prelego aparte multe valoris, laü mia opinio. Kvankam ne malfacilas bone prezenti sin kiel esperantisto (aü politikisto, aü muzikisto), facilas malbone fari tion. Laü mia sperto, ĵurnalistoj volas verki interesajn artikolojn, pli ol verajn!

Poste okazis kafpaüzo. Dum ĉiu tago okazis tiaj paüzoj por malstreĉiĝi, serĉi tra la librobudo kaj kunparoli kun aliaj. Poste mi partoprenis en Komencanta Grupo, kiun gvidis Tim Owen. Mi eklernis antaü nur iomete pli ol unu jaro, kaj devas ofte recertigi min pri la fundamentoj.

Junaj kaj malpli junaj esperantistoj havis eblecon lerni kaj demandi pri la lingvo en la pli malgranda, dua kongresa ĉambro. Mi plejparte sola lernis, kaj tial mi ĝojas, ke la kongreso donis al komencantoj medion por gvidate plibonigi sian Esperanton.

Prezentintoj meritas laüdon

Kiam mi provas traduki kantojn en Esperanton mi ofte renkontas malfacilojn. Antaü la distra vespero mi eksentis min dubema, ke Esperanto tre taügas por muzikumi. Tamen, Ŝanĝis mian opinion la lertaj muzikaj prezentantoj. Mi plejmulte ĝuis la kantojn de Gijom. Li sin akompanis, ludante elektran pianon (post ‘teknikaj malfacilaĵoj’), kantante pri ulino kiu perdis siajn belajn buklojn. Ĝi estis tre bonhumura kaj esprimema prezentado. Laü mia scio, li mem verkis la kantojn.

John Wells eksponis al ĉiuj kiel funkcias akordiono, kaj ludis viglajn melodiojn kimrajn. Mi iomete hontas, ke mi ne aktive partoprenis! Estis nur pro manko de gitaro. Menciindas, ke ĉiuj prezentintoj meritas apartan laüdon. Laü mia sperto, estas malpli timige prezenti koncerton antaü du mil homoj ĉe festivalo, ol antaü okdeko da aüskultantoj en prelegĉambro. Du mil homoj estas kiel unu grupo, sed malgranda spektantaro estas multaj individuoj, kiuj ĉiuj rigardadas vin! La prezentintoj tre kuraĝis.

Ĉeestinte kaj la JEB-jarkunsidon kaj tiun de EAB, mi multe gajnis valoran komprenon pri kiel funkcias la movado. Mi ne sentis min rajtigita komenti dum la EAB-jarkunsido ĉar mi ne aniĝis en EAB. Tamen, kiel aktiva JEBano, mi ĝuis kontribui al diskutoj dum la ties jarkunsido. Dum ambaü okazis balatado kaj ili evidente al mi estas pli ol nuraj kutimoj.

La fortajn penojn de la organizintoj oni devas ne forgesi. Pro ili glate senprobleme kaj ĝue pasis la tuta semajnfino, kaj mi dankas ilin. Mi nepre ĉeestos la venontan kongreson!





User Feedback

Recommended Comments

There are no comments to display.



Create an account or sign in to comment

You need to be a member in order to leave a comment

Create an account

Sign up for a new account in our community. It's easy!

Register a new account

Sign in

Already have an account? Sign in here.

Sign In Now

×
×
  • Create New...

Important Information

We have placed cookies on your device to help make this website better. You can adjust your cookie settings, otherwise we'll assume you're okay to continue. By using this site, you agree to our Terms of Use. Please familiarise yourself with our Guidelines for posting and consult our Privacy Policy to ensure that you're happy with how we use your information.