Jump to content
Tim

Brita Kongreso 2011

    La 90-a Brita Kongreso de Esperanto okazis en Eastbourne la semajnfinon de la 8-a kaj 10-a de aprilo 2011. La ĉeftemo estis "lumturoj, lumuloj kaj lumaĵoj". Prirarportas Alex Jarvis.

Mi strebis, antaŭ mia unua Brita Kongreso, nemulte pensi pri kia afero ĝi estus, volante lasi la sperton mem fari la impreson. Kun okuloj malfermaj, oreloj avidaj, kaj scivolemo malsata, mi enbusiĝis ĵaudon vespere, multe esperante.

Esperante mi estis fakte ambaŭsence. Laŭ la unua senco, mi faris ĝin kiel Esperantisto, kiu volis sciiĝi pli pri tio, kion homoj faras en mia lando pri Esperanto, kaj kia evento estas tio, kio estas verŝajne la plej grava brita evento en la kalendaroj de ĉiuj britaj esperantistoj, miaj samlandaj samideanoj.

1.jpg

Eble tiuj, kiuj ne dormis dum mia 12-hora tranokta busvojaĝo, audis min, kelkfoje murmurantan Esperantajn vortojn, por ke mi ŝajnu bona parolanto al la renkontota amaso de spertuloj kaj eminentaj esperantistoj, inter kiuj estis kelkaj nomoj jam konataj de mi. Mian kapon, antaŭ kaj dum la vojaĝo, mi strebis nur plenigi per Esperantlingvaj pensoj, lastaminute provante lerni eble-utilajn vortojn (simile kiel ĉiuj studentoj faras, ĉu ne?).

Laŭ la dua senco, mi entenis multe da espero. Esperis mi, ke mi lernos pli pri la movado, kaj ankaŭ pri tia homo, kia estas tipa Esperantisto. Plu esperis mi, ke la sperto estos bona okazo por mi plibonigi mian parolatan Esperanton. Estis nur mia kvara renkontiĝo, kaj la aliaj ĉiuj estis malsamaj.

2.jpg

Mia unua, Roskilde Festivalo, estis inter cento da esperantistoj laborantaj dum grandega muzikfestivalo. La dua estis memorganizita malgranda afero dum la Edinburga artara festivalo, nur kun 4-5 homoj, kaj la tria estis renkontiĝo de JEB, ĉe Newcastle. Ĉiuj ĝis tiam estis junularaj aferoj, kaj mi volis gustumon de la pli "plenkreskula" mondo, por plivastigi mian scion de la nuntempa kulturo de nia kara lingvo. Bona ekzemplo pri kial mi sentis tian bezonon estas, ke mi ĝis la kongreso ne konis la vorton "emerita", sed jam konis ebriiĝajn kantojn en Esperanto!

Taŭge por la tiujara kongrestemo de “Lumo”, la vetero estis daŭre sunbrila la tutan semajnfinon super la kongresurbo Eastbourne. La urbo mem havas konatan lumturon, kaj laŭ mia opinio prezentis la lumaĵajn programerojn lumuloj. Kelkaj tiaj homoj parolis dum la malferma vespero, bonvenigante ĉiujn kaj enkondukante la temojn – precipe mi memoras John Wells, la aŭtoro de mia multe uzata Esperanto-vortaro, kaj la loka parlamentano, Stephen Lloyd, kiu kuraĝe parolis iomete Esperante. Post la enkondukaj paroloj, estis okazo por ĉiuj babili kune dum bufedo, kaj mi povis tiam meti en mia menso kelkajn konatajn nomojn kun la novaj vizaĝoj, kaj ankaŭ kelkaj faris same pri mi.

Por kelkaj daŭris la amuziĝado kaj babilado en loka trinkejo, laŭ JEBana moro, kune kun parenco de traviva branĉo de la familio Zamenhof, kiu estis afabla kaj interesa homo. Esperantistoj ambaŭ komencantaj kaj spertaj ĝuis la okazon, kaj diversaj lingvokapabloj embarasis nenies kompreneblecon – estis gaja etoso por ĉiuj, ĝusta bonvenigo al Eastbourne kaj la Kongreso. Tion mi rimarkis ankaŭ antaŭe, ke Esperantistoj traktas komencantojn pacience, kaj kuraĝige, feliĉe por mi, kiu tiam ankoraŭ ne tute memfidis pri paroladon, sed sufiĉe entuziasmis lerni kaj partopreni.

La sekva tago komenciĝis por mi per la posttagmeza JEB-jarkunsido. Havis ni novan freŝan retpaĝon, kaj elektis ni novajn komitatanojn (inkluzive de mi, tamen bedaŭrinde mi faris nemulte en tiu posteno). Thomas Preece sukcedis Tim Owen, kiu mem dum la kongreso elektiĝis en la EAB-estraron. La sekva diskutado pri kion ni volas kaj kion ni faru, estis de multaj flankoj energia, pasia, eĉ kelkfoje iomete argumenta – tamen tio nature nur montras la entuziasmon de ĉiuj, kaj tio nepre bonvenas.

Muziko, dramo, prelegoj pri freŝaj mondaj eventoj, la pasinteco kaj estonteco de esperanto – plena kaj bunta programo ĝi ja estis. Dum tiu semajnfino, mi kantis kun halo da esperantistoj "Ho, tre plaĉas al mi apud la maro...", gvidata de Stephen Thompson, kiu kunludis ukelele. Muziko vere ankaŭ estas internacia lingvo, kaj ĝia kuniga kapablo evidentiĝis tiuvespere.

La dramo, en kiu rolis Sally Phillips kaj Peter Bolwell, estis serioza kaj potenca teatraĵo, originala verko de Paul Gubbins. Lerte li esploris la temojn de memoro, kulpiĝo, kaj mensa malsano, per dialogo inter kuracistino kaj paciento, kiu estis ekspolicisto kiu iun pafmortigis antaŭ iom da tempo, kaj konfuziĝas inter memoro kaj mismemoro pri la eventoj kiuj ŝanĝis lin. Ĉiuj estis kaptitaj, kaj tuj post la fino de la impona prezentado aplaŭdis kaj laŭdis ĉiuj, kaj restis en mi sento de avido por pli.

Ankaŭ rimarkinde estis la prelego de la du japanaj virinoj pri tertremego ĵus okazinta antaŭ semajno, kaj ĝiaj detruaj efikoj. Mi miris, pri kiel impona Esperanto estas, ĉar ĝi provizas al oni la eblecon rekte aŭdi de lokuloj pri kia ties mondo estas, kaj tio kompreneble malsamas aŭdi pri io televide kiel novaĵo de ie for en la mondo, raportita de samlandano de la spektanto. Ĝi vere konektas homojn kun la mondo.

Kun Esperantistoj de ĉiuj aĝoj, mi babilis, diskutis, aŭskultis, lernis, ripozis, manĝis, trinkis – kaj ĝojis. Kun du nove-aĉetitaj brokantaj libroj kaj kolekto de memoroj plaĉaj mi enbusiĝis denove, kun multo por okupi miajn pensojn dum la longa vojaĝo hejmen. Post mia vojaĝo al la Brita Kongreso ĉe Eastbourne, mi povas rimarki ke kvankam la sperto ja efikis al mi, mia kapo post mia unua Brita Kongreso de Esperanto estis simile kiel je la komenco – plena je espero.





User Feedback

Recommended Comments

There are no comments to display.



Create an account or sign in to comment

You need to be a member in order to leave a comment

Create an account

Sign up for a new account in our community. It's easy!

Register a new account

Sign in

Already have an account? Sign in here.

Sign In Now

×
×
  • Create New...

Important Information

We have placed cookies on your device to help make this website better. You can adjust your cookie settings, otherwise we'll assume you're okay to continue. By using this site, you agree to our Terms of Use. Please familiarise yourself with our Guidelines for posting and consult our Privacy Policy to ensure that you're happy with how we use your information.