Jump to content
Tim

Brita Kongreso 2011

    La 90-a Brita Kongreso de Esperanto okazis en Eastbourne la semajnfinon de la 8-a kaj 10-a de aprilo 2011. La ĉeftemo estis "lumturoj, lumuloj kaj lumaĵoj". Partoprenis ĝin la verkinto de ĉi tiu artikolo, Jake Pentland.

La semajnfinon de la oka, naŭa kaj deka de aprilo mi ĉeestis mian unuan Britan Kongreson. Malgraŭ tio ke estis angla aprilo, la vetero estis tiel perfekta kiel oni povus esperi: certe la devizo de la urbo Eastbourne, kie okazis la kongreso, “la plej suna urbo en Britio” taŭgis: estis sufiĉe varme por ne postuli portadon de puloveron kaj ĉiam oni vidis ĉielon bluan kaj verdan herbon. Tio nepre kontentigis la partoprenintojn kiuj alvenis en Eastbourne plurajn horojn antaŭ la kongreso por viziti artgalerion kaj ekskursi al tiel famaj lokoj kiel la sirena klifo ‘Beachy Head’. Simile, dum la sekva semajno okazis postkongreso en la ĉirkaŭantaj urboj Hastings, New Romney, Dungeness, Rye kaj Herstmonceaux kastelo.

La kongreso malfermis en eleganta urbodomo. Antaŭ bufedo, eminentaj esperantistoj prezentis la kongresotemon “lumo”, elektita parte pro la historia fameco de lumturoj de tiu urbo. Ĝoja surprizo estis, ke la loka parlamentano tiel entuziasme akceptis la inviton al la kongresa malfermo, ke li laŭdinde legis preparitan paroladon en esperanto, fakte tute kompreneblan!

Quote

Dum la semajnfino ekster la oficialaj kongresaj programeroj la junuloj sukcesis bone amuziĝi kaj en la lokaj trinkejoj kaj dum ludoj de geokaŝumado. La preteco aktivi kaj amikiĝi estas evidente videbla pro tiu fakto, ke gejunuloj pretis vojaĝi el inter Skotlando kaj Francio por partopreni la kongreson. Estis al mi klare, ke homoj kiuj ĵus aŭ antaŭnelonge aperis en esperantujo kapablis senprobleme babiladi kaj amuziĝi.

Mi aldone atestu ke dum la Jarkunsido de JEB la fajro ekzistanta en la membroj kaj ĵus elektita nova komitato (prezidanto Thomas Preece, sekretario Guy Johnston kaj komitatanoj, Alex Jarvis, Daniel White, Jake Pentland, Wilfred Hughes) estis evidenta en la pasia kaj animoplena diskutado kaj debatoj. Antaŭ la elekto de la nova komitato oni voĉdonis forigi la antaŭan postenon de kasisto, kiun dum pluraj jaroj diligente plenumis Michael Seaton, nuntempe komitatano de EAB. Rimarkinde estas, ke la plej polemika temo estis la aĝlimoj de JEB. Kelkaj volis ke la minimumaj kaj maksimumaj aĝlimoj estus 18 kaj 26 dum aliaj volis ke la maksimuma estu 30. Tiu temo nature traktis demandojn ekzemple, kiu estas la celgrupo de JEB - ĉu specife studentoj aŭ simple junuloj. Oni decidis ke la komitato zorgu pri tiu demando poste.

Aliaj temoj estis la profesie kreita nova paĝaro de JEB (kion ĝi enhavas, kiel instigi homojn uzi ĝin kaj kion endas fari por aldoni pli da materialo); la financa kontrakto inter JEB kaj EAB (certe la rilato ŝanĝiĝis post la forigo de la posteno de kasisto); la nomo de JEB en angla lingvo (laŭvorta traduko sonas iom kulteca); universitataj grupoj en Britio (nenio estis decidita, sed konsiderante ke estas grupoj en Bristol, Durham, Brighton kaj baldaŭ Sheffield, povus indi plikonkretigi radikojn en tiuj institucioj); kaj la ebleco okazigi IJK aŭ alian grandan eventon, ekzemple ion laŭ la modelo de Roskilde (tio estis intenco lerni kion endas por starigi tian eventon kaj klopodi sufiĉe pligrandigi la membrokvanton por kapabli fari tion). Certe sub la estrado de Thomas Preece, JEB havas sekuritan estontecon.

La programo de la kongreso estis certe ĉeestinda: interesaj estis ekzemple la prelego de John Wells pri koloroj trans lingvoj, emociplena rakonto de Japana Esperantistino pri la tragedia katostrofo en Japanio kaj la prelego ĉe la fino de la kongreso de Tim Owen, kiu sukcesis krei ponton inter la generacioj per klarigoj pri la eblecoj lumigadi la Esperanto-movadon uzante la interreton.

Quote

Konklude necesas konstati ke la kongreso estis plene luma afero krom la sola ombro, kio estas la ege bedaŭrata manko de David Kelso. Do espereble tio montras kiel la laboro de lumuloj briligas la estontecon kaj ke la movado en Britio tiel forte kaj pli forte flamu dum la videblaj jaroj.

 





User Feedback

Recommended Comments

There are no comments to display.



Create an account or sign in to comment

You need to be a member in order to leave a comment

Create an account

Sign up for a new account in our community. It's easy!

Register a new account

Sign in

Already have an account? Sign in here.

Sign In Now

×
×
  • Create New...

Important Information

We have placed cookies on your device to help make this website better. You can adjust your cookie settings, otherwise we'll assume you're okay to continue. By using this site, you agree to our Terms of Use. Please familiarise yourself with our Guidelines for posting and consult our Privacy Policy to ensure that you're happy with how we use your information.