Politike laŭtema kongresurbo estis Edinburgo por la kuna Brita kaj Skota Kongreso de Esperanto. Dum esperantistoj kuniĝis, la Skota reĝistaro debatis cŭ disigi sin de Britio aŭ resti en la reĝejoj unuigitaj. Bonŝance, la urbo ne videble bruiĝis pro la afero, kaj en sovaĝa pejzaĝo bonvenis nin belega kaj impona urbo sub brilanta suno.
Mia gastejo egale sed alie taŭgis por kongreso de internacia lingvo: estis kiel eŭropa Fawlty Towers. Mi fakte dubis, ke mi gajnos ĉambron dum pola kaj hispana dungitoj disputis pri tiu kaj tiu afero en la hostelo. Ŝajne neniu sciis ĉu disponeblis malokupitaj ĉambroj, kaj ne estis metodo por malkovri! Sed, tiaj aferoj estas parto de la sperto ĉe Esperantaj kongresoj, ĉu ne? Mi elektis atendi ekscii ĉu mi dormus sub tegmento aŭ steloj aliflanke de la vojo, en la kongresejo.
Ni kongresis en preĵejo, iom for de la centro de la urbo, sed sufiĉe proksime por facila esplorado. Ĉiuj de la prelegoj, manĝoj kaj aliaj okazaĵoj okazis tie, krom la du ekskursoj (al la Skota Parlamento kaj Palaco de Holyrood). Bone elektita ĝi estis, por grandeco, loko kaj beleco.
Mi ĉeestis ĉion krom la komencantaj klasoj kaj la publika prelego pri Esperanto. Oficiale komenciĝis aferoj en ĉambro David Kelso, per prezento de saksalmisto. Duon-vestita, duon-ornamita en tradicia Skota uniformo la fajfisto malebligis ĝin forgesi kie ni estis! Per amuzaj rankontoj kaj surdiganta prezento li klarigis iom pri la historio de lia uniformo kaj pri la uzado de la saksalmo!
Alian prelegon faris Marteno Miniĥ. Temis pri slangoj kaj neoficialia uzado de Esperanto, pri kiu li estas entuziasma proponanto. Dum humura kaj informa prelego li sciigis nin pri kelkaj slangaĵo kaj neoficialaĵoj inkluzivite "na" (la malakuzativon) kaj la pli bone konatan "mojose". Iuj proponoj de li ŝajnis utilaj kaj tre prudentaj, sed kiam li ekklarigis pri "malmalpo" mia menso tordiĝis tro!
Kelkaj prelegoj faris Istvan Ertl. Li bone regalis la spektantaron sed pro lia profunda voĉo mi fakte ne ĉion komprenis! Tamen unu de liaj prelegoj, kiu nomiĝas "Beletra tradukado al kaj el Esperanto", aparte parolis al mi (ŝerco intencita). Mi ofte frustriĝis penante traduki kanton en Esperanton. Ofte ju pli oni tradukas laŭ la signifo des malpli oni povas fidi je la ritmo kaj melodio. Mi senŝarĝiĝis aŭdi ke tiuj problemoj universalas!
Dum la politike laŭtema kongreso okazis politike laŭtema ekskurso al la skota parlamentejo. Facile videblas fakto, ke la modernega konstruaĵo kostis dekoble pli ol estis buĝetita. Laŭ la formo de arbo ĝi kuŝas belege inter montoj kaj kamparoj, kaj mi konfesas ke ĝi ege plaĉis al mi. Fenestroj permesas vidon en la plej enajn ĉambrojn por malsekretigi la politikojn (aŭ eĉ simboli tiun ideon de travideblaj politikoj). Ja impona. Sed mia plej ŝatata ideo, kiu estis inkluzivita en la konstruajo, estis en la diskuta ĉambro. La diskut-gvidanto havas povon neaŭdebligi iun ajn politikiston kiu tro longe parolas! Kia povo! Mi kompatas je nia gvidistino, kiu devis tiri nian vagademan grupon tra la konstruaĵo. Tamen ŝi klarigis bone, respondis lerte al demandoj kaj portis rideton ĉiame.
Dum la kongreso al mi venis la honoro prezenti mian propran version de "La Espero". La vortojn mi restigis same sed la muzikon mi pli draste ŝanĝis. Mi ekfaris tiun ŝanĝon pro neceso – ne taŭgas akustika gitaro por ludi laŭ la originala marŝ-stilo – sed laŭ mia opinio la ĝisdatigo dum longe necesis. Laŭ mia opinio mia fina versio sonas malpli milita ol la originalo kaj espere pli moderna.
Mia ludado sekvis prezenton de Francesco Maurelli ludante pianon. Li ludis ĝin belege altigante la nivelon je kiu mi devis celi al neatingebla alteco! Ankaŭ, malgraŭ ke mi estis spertita muzikisto prezenti sole nervosigas min. Bonŝance mi preparis kontraŭ nervosaj eraroj, kunportante surpapere la vortojn por "La Espero". Kontraŭ miaj atendoj neniuj rimarkis miajn erarojn kaj kelkaj homoj fakte diris al mi ke ili ĝuis ĝin! Mi ankaŭ ĝuis la sperton. Mi evindente ne ofendis iun do mi feliĉis!
Kompreneble dum la noktoj mi esploris la urbon kun aliaj junuloj. Plejparte ni esploris drinkejojn. Kiel viski-drinkanto mi ja antaŭĝojis viziton al Skotlando! Skotino Laura Dickson gvidis min kaj la aliojn tra urbo tiom bela nokte kiom dum la tago. Dum ĉiom de la kongresoj kiujn mi jam ĉeestis mi renkontis homojn kun kiuj mi bone amikiĝis kaj mi ĝojas diri, ke la Skota kongreso ne malsamis. Ni kriis konversaciojn pri politikoj kaj religioj tra bruo de loka rokmuzika grupo – por mi, tia estas bona nokto!
Mi sentis amuzan ĝojan etoson trairante la tutan kongreson. Mi kredas ke la organizantoj intencis, ke krom la prelegoj, distraĵoj kaj tiel plu, devis esti sufiĉa tempo por esplori. Ĉi-tio ja estis la efiko kaj plaĉegas al mi. Kial oni vojaĝu al urbo ekscita kaj nekonata nur por resti en kongresejo? Mi ofte diris, ke uzi Esperanton nature ekstere de prelegoj kaj lernĉambroj gravegas. Kio pli bona okazo uzi ĝin ol esplorante novan ejon?
Mi multe dankas la prizorgantojn (kaj ankaŭ NoJEF!) por ĉi-tiu kongreso – ĝi estis bonege ordigita amuzega kaj mi ĝuegis partopreni kaj helpi.
Recommended Comments
There are no comments to display.
Create an account or sign in to comment
You need to be a member in order to leave a comment
Create an account
Sign up for a new account in our community. It's easy!
Register a new accountSign in
Already have an account? Sign in here.
Sign In Now