Jump to content
Tim

Brita Kongreso 2016

    Liverpolo gastigis la Britan Kongreson en 2016. Sian unuan Esperanto-kunvenon tie partoprenis Cherrelle Smith, kiu priraportas.

Danke al NoJEF, la 18an de marto mi trajnvojaĝis al Liverpolo por ĉeesti la Britan Kongreson de Esperanto 2016. 

Mi volis tien iri precipe por renkonti aliajn esperantistojn kaj ekparoli kun ili. Kiel lingvostudema homo, mi tute komprenas ke oni bezonas multe paroli lingvon por plibonigi sian regon de ĝi. Tial, kiam mi eksciis pri la evento, mi tute ne volis perdi la okazon vere uzi la internacian lingvon kun aliaj parolantoj. 

Krom ĉiam perdiĝi en la urbo de Liverpolo ĉiun fojon kiam mi estis sola, mi tre ĝuis la sperton ĉeesti la kongreson. Dum la tuta semajnfino estis multe da prelegoj pri diversaj temoj en la kongresejo, kaj estis tre interese aŭskulti ilin kaj lerni pri malkomunaj temoj per esperanto. Mi aparte ŝatis la prezenton pri la skaŭsa, la loka dialekto de Liverpolo, ĉar la prezentanto John Wells lernigis min multe da esperantaj vortoj rilataj al lingvistiko, temo kiu tre interesas min. Mi ankaŭ ĝuis aŭskulti la prelegon de Helen Fantom pri la kreskigado de infanoj per esperanto, ĉar ŝi montris kiel familio eĉ povas vivi per ĉi tiu planlingvo. 

Aparte de la prelegoj estis ankaŭ kvizeto, kiu temis pri Liverpolo kaj la Beatles, kiu malfermis la kongreson; komedia kvizo, kiu tre amuzis min kaj vere montris al ni komencantoj kiel oni povas vere regi esperanton; kaj eĉ kanzona konkurso, kie diversaj homoj kantis esperantigitajn kanzonojn de la Beatles, kaj kiam ni spektis la reaperon de “Cilla Nigra.” 

Kion mi aparte ĝuis ĉe la kongreso estis renkonti aliajn komencantojn kun kiuj mi povis ĝui la eventon. Fakte, la ĉeesto de tiom da novaj esperantistoj en tiu ĉi kongreso surprizigis min, sed mi aparte rimarkis, ke tio montris ankaŭ, ke ekzistas junuloj, kiuj ankoraŭ volas lerni la internacian lingvon, kaj tiu ĉi fakto vere feliĉigas min. 

Mi esperas povi ĉeesti pli da similaj esperantaj eventoj estontece, por spekti la kreskigadon de la lingvo kaj reveni al Esperantujo. 





User Feedback

Recommended Comments

There are no comments to display.



Create an account or sign in to comment

You need to be a member in order to leave a comment

Create an account

Sign up for a new account in our community. It's easy!

Register a new account

Sign in

Already have an account? Sign in here.

Sign In Now

×
×
  • Create New...

Important Information

We have placed cookies on your device to help make this website better. You can adjust your cookie settings, otherwise we'll assume you're okay to continue. By using this site, you agree to our Terms of Use. Please familiarise yourself with our Guidelines for posting and consult our Privacy Policy to ensure that you're happy with how we use your information.