Jump to content
  • Sign Up
Tim

Intensa Kurso en Berlino, 2014

    La Intensan Kurson organizis Judith Meyer kaj Chuck Smith. Ĝin partoprenis Maycon Oliveira Fernandes.

Dank' al The Norwich Jubilee Esperanto Foundation (NoJEF), mi ĉeestis tiun tre kulturplenan kaj ĝojan renkontiĝon en Berlino. Komence la renkontiĝa ideo estus sperti semajnfinon en Berlino vizitante la ĉefan urbajn konstruaĵojn, muzeojn, kuriozaĵojn, restoraciojn kaj tiel plu. Tamen tia vizitado ne estis ja ordinara turismado; ĝi estis pli internacia, frateca kaj eĉ pli interesa ol ordinara turismado: ĝi estis gvidata kaj tuttempe parolata en Esperanto. La gekreantoj de tiu evento organizis lingvajn studojn por esti faritaj ĉe ĉiuj vizitlokoj. Tial inter la partoprenintoj, oni ne nur amuziĝis kaj konatiĝis unu kun la alia, oni ankaŭ plibonigis sian lingvan nivelon pere de specifaj ekzercoj kaj ludoj tute malsamaj ol ĉe la plej tradiciaj lern-metodoj. 

Do, komenciĝis la renkontiĝo je la 10ª horo matene ĉe Esperanto-domo, lokita je Einbecker Straße 36, en Berlin-Lichtenberg, kie oni konatiĝis unu kun la alia per ia intervjua ludo, laŭ kiu oni devis trovi inter la partoprenantoj tiujn, kiuj jam faris ion skribitan sur listo. Tio povus esti paroli lingvon, koni landon, praktiki sportojn kaj tiel plu. Do, antaŭ la agado/scio oni devus skribi la nomon de ti,u kiu scipovis ĝin. Tiu, kiu pli rapide plenigis la liston per nomoj venkis la ludon. Post kelka tempo, oni vizitis la domon kaj haltis ĉe la biblioteko, trinkis kafon/teon kaj gustumis biskvitojn. Ĉu nun estis tutlibera tempo? Tute ne. Judith Meyer preparis por ni ekzerzojn rilate al uzo de la akuzativo en Esperanto. Oni unue sole solvis proponitajn frazojn, en kiuj mankis akuzativoj ... aŭ eble ne. Sekve, ĉiu laŭtlegis po unu frazo al la tuta grupo por ke oni povu korekti/klarigi kaj interkonsenti pri la akurata ĝusta uzo de tiu grava gramatikaĵo. 

Vizititaj lokoj: 

Esperanta Domo – Einbecker Straße 36, en Berlin-Lichtenberg - ludoj por koni uni la alian, sekvita de Teo kun akuzativo ekzerco (ĉe la biblioteko) 

Placo Zamenhof 

Cafe Tasso - Kaf-Librejo – kie troviĝis Ean librojn inter plurlingvaj da elektoj 

Boata promenado – Urbo Centro tra Spree Rivero 

[Tagmanĝo] Sri lanka restaurant berlin sigiriya - http://www.restaurant-sigiriya.de/ 

Popola frut-vegetala merkato 

Entrajniĝis al urbo centro 

Tiu plena vizit-listo estis nur por sabato. Do, imagu vin kiel interesa estis tiu lernind-ŝanca semajnfino. 

Bedaŭrinde mi vundis mian kruron je la 17ª de septembro dum Capoeira prezentado ĉe Glasgova Universitato. Specife, mi elartikigis mian dekstran genuon kaj romis du ligamentojn. Eĉ marŝante kun helpo de lambastonoj, mi ne kuraĝis perdi tiun Esperanto-kurson kun Judith Meyer kaj Chuck Smith. Mi vojaĝis al Berlino aviadile kaj partoprenis la sabatan programon. Konsekvence de multe marŝado okaze de la vizitadoj, la doloro pli intensiĝis ĝis la vespero. Je la Bradenburga turo, la sufero pro doloro ja malfeliĉigis min. Post vespermanĝi en Bejte-Ethiopia restoracio kune kun la grupo, mi iris rekte al la junulargastejo. Mi prenis medikamentojn kaj esperis vekiĝi sendolore. Sed, la rezulto ne estis bona kaj dimanĉon mi ne kapablis ĉeesti la duan tagprogramon pro doloro. Tiam, mi sciigis Judith, ke mi reiros al Glasgovo por viziti kuraciston kaj ne partoprenos la lastan tagon.

Finfine, mi diras ke eĉ dum unu tago la Esperanto-kurso en Berlino estis unu el la plej interesaj Esperanto-aranĝoj, kiujn mi jam partoprenis, pro la moderna kaj didatika instru-metodo uzita dum la turismado. Mi sincere gratulas la organizantojn, kiuj certe tre bone planis kaj organizis tre taŭgan manieron cele plibonigi nian lingvo-nivelon. Mi elkore dankas NoJEF kaj Tim Owen, kiu sciigis min pri la kurso kaj ebligis mian partoprenadon.





User Feedback

Recommended Comments

There are no comments to display.



Create an account or sign in to comment

You need to be a member in order to leave a comment

Create an account

Sign up for a new account in our community. It's easy!

Register a new account

Sign in

Already have an account? Sign in here.

Sign In Now

×
×
  • Create New...

Important Information

We have placed cookies on your device to help make this website better. You can adjust your cookie settings, otherwise we'll assume you're okay to continue. By using this site, you agree to our Terms of Use. Please familiarise yourself with our Guidelines for posting and consult our Privacy Policy to ensure that you're happy with how we use your information.