Jump to content
Tim

Internacia Junulara Kongreso 2011

    La 67-a IJK okazis en Kijivo, ĉefurbo de Ukrainio, inter la 14-a kaj la 21-a de julio, 2011. Jam metinte la piedfingron en la Esperantan akvon sur sia hejminsularo Rob Hawkins plenigas la dorsosakon kaj enaviadliĝas por ĉeesti sian unuan internacian eventon.

Ĉi-jare okazis la 67-a IJK en Kievo. Amikino mia entuziasmis al mi pri sia lastatempo vizito tien do mi duoble antaŭĝojis pri mia unua eksterlanda Esperantumado.

1.png

Pro mia laborado, mi devis eliri al la IJK dum la dua tago, la vendredo. Preskaŭ ĉion mi antaŭaranĝis. La sola neplanita parto de mia vojaĝo kaj al kaj el la IJK estis la 40 kilometroj inter la Kijeva flugenhavo kaj la kongresejo. Mi sentis min adventurema, do ne multe ĝeniĝis pri kiel venki la interspacon. Komprenenble manko de scipovo paroli la rusan lingvon malfaciligis aferojn pli ol mi atendis!

Por provi preteriri la lingvo-limon mi antaŭe skribis numerojn el nul al dek, kaj oblojn de dek, en mia poŝlibro por negocii kostojn senlingve. Pro tiu ideo mi ektaksis min ia geniulo, sed ne dumlonge! Al la kongresejo la taksiisto svage konstatis tien, kien iri, sed ne precize. Mi kompatis lin, dum li iom post iom koleriĝis, kriante en la rusa al preterpasantoj por peti direktojn. Mi senutilis, havante nur stratnomon kaj numeron, do li provis pli laŭte kaj pli malrapide ruse paroli al mi. La angla-parolanto ricevas sian propran medikamenton, mi pensis al mi. Pasis preskaŭ 30 minutoj serĉante la bone kaŝitan kongresejon, kvankam ni ne iam estis pli ol 500 metroj for de ĝi! Kiam mi ekvidis la standardon supre la eniro dirante "Bonvenon!", mi videble ekcitiĝis kaj uzis mian tutan rusan vortŝtokon por diri "dankon!"

 

Kaosa scenejo bonvenis min ĉe la registrejo. Ŝajne ĉiuj atendis iun alian kaj dumlonge oni lasis al mi simple stari tie. Neniam antaŭe mi trovis tiom malfacila fordoni monon dum mia vivo! Finfine, kompatinda streĉe laborigita registristino konsilis al kompatinda streĉe vojaĝigita mi kiel gajni ĉambron kaj atendi morgaŭ por registriĝi.

2.jpg

Mi dividis ĉambron kun kvar aliaj. La ĉambro estis ... nekomplika. La vorto "lito" tro laŭdas tiujn mallarĝajn areanaĵojn de difektitaj risortoj. Sed mi malatentas la avantaĵon – ili malinstigis min resti enlite! Por unu ĉambro estis po unu ŝlosilo. Mi ĝojis ke laŭ miaj spertoj, Esperantistoj estas tiel, kiel mi ne timis pri ŝteladoj!

Mi ne estas plendema, sed indas doni opiniojn pri kelkaj aferoj. La stato de la hostelo/kongresejo ĝenerale estis tre, nu, soveta! Eble mi nur estas senkuraĝa okcidentulo, sed unu aĵo aparte timigis min: la necesejoj estis laŭ tiu malnova stilo, kiu necesigas bonan korpostaton eĉ por uzi - oni nomas tiun stilon "pendu kaj esperu" en la angla. Laŭ mi ili sendube eliris rekte de sonĝaĉo de sovetaj estroj, por rompi la volon de la popoloj (mi ŝercas, kompreneble...) Bonŝance la apuda restoracio disponebligis 'okcidentajn stilajn' necesejojn al la kongresanoj.

Egale sed alimaniere aĉaj estis la duŝoj. Ili estis laŭvide normalaj komunaj duŝoj tiaj, kiaj troveblas ĉe naĝejoj, sed tute sen varma akvo. Ĝuste vi povus demandi "Kial vi plendas? Estu viro, Haŭkins!" Nu, mi klarigu. La problemo temis pri la vetero. La varmaĉo konstante ŝvitigis min, krom matene, kiam ĝi plaĉis. Sed tranokte mi ŝvitadis , do jam matene duŝi endis. Jen la elekto: aŭ odoraĉi, aŭ NENIAM ESTI JE KONFORTA TEMPERATURO. La sola avantaĝo de la frostigaj duŝoj estas la ebleco malvarmiĝi dum la tago.

La apuda restoracio estis oficiala kongresa manĝejo kaj nomiĝas "Bud'mo". Ridigis min, ke la traduko estas "Cheers!" Mi laŭdas la elekton de tiu restoracio. Ene la muroj estis ornamentitaj per tradiciaj kampanaraj scenejoj de Ukrainio. Verŝajne ukrainoj taksus ĝin sengusta, sed tia ornamentaĵo, kian mi neniam vidis, plaĉis al mi. Je ĉiu manĝ-fojo mi tute ne sciis tion kion oni metis antaŭ mi, sed ĝuis preskaŭ ĉion! Mia koncepto pri taŭga matenmanĝaĵo tute malsimilas al la ukraina! Kneloj aŭ "Frosties"? Al ĉiu, sian propran. Manĝo gravas al mi kiel fundamenta parto de kulturo, do mi certigis manĝi kokaĵon "kievan" dum mia tempo tie! Mi egale admiris kaj kompatis la geservistojn, kiuj laboris po tri-foje dum tago dum la tuta kongreso.

En la akceptejo estis afiŝtabulo, kie videblas la prelegoj, agadoj kaj koncertoj de tiu tago. Ĉiu-matene oni ĝisdatigis la afiŝojn. Bone, sed utilintus havi flugilon kiu donas super-rigardon de la tuta IJK. Eble mi simple ne ilin rimarkis. Ankaŭ mapo de la ĉirkaŭejo bone utilintus, sed mankis – estis aparta lerneja-konstruaĵo en kiu multe okazis, sed mi mem devis trovi ĝin. Mi estas esplorema, sed mi preferas iri esplori en direkton kie troviĝas vidindaĵoj!

Iel maltrafinte la foriron de ekskurs-grupo al museo (pri kiu mi multe antaǔatendis) mi koleriĝis kontraŭ mi. Mi malbenis mian selektan blindecon, ke mi malsukcesis trovi grupon en la malgranda akceptejo. Tamen, mi ne estis sola. Nederlandano nomita Douwe ankaǔ vagadetis, senespere-serĉante la foririntan ekskurson. Ni spite decidis fari nian propran eksplor-vojaĝon en Kievon. Mi malpaciencis vidi la urbon, pro alt-peza konscio ke mi restontis tie dum nur kelkaj tagoj kaj ĉar la kongresejoj estis for de la urbo-centro, kaŝitaj en apuda arbaro. Trovinte gealiulojn kiuj emis kuniri, per busoj kaj metrooj ni iris centren.

Mi rimarkis laǔvoje bild-kartojn montrante sanktojn afiŝistajn supre la vent-ŝirmilo en ĉiuj busoj. Mi esperis ke ili estis nur religiaĵoj kaj ne iloj por malgrandigi riskon de ia krizo, sed mi plifortigis mian tenon je la seĝo. Inter ni estis Saŝa Murr (ukrainino), bonŝance, ĉar el ni ses (havante scipovon de almenaǔ ses lingvoj) nur ŝi parolis ukrainan. Kiel efika-gvidantino ŝi tratiris nin al diversaj vidindaĵoj. La grandeco, beleco kaj historio de la urbo evidentas ĉie, kaj mi turiste freneze bild-kaptis. Mi promesis al mi gugli ĉion post mia reveno, sed ĝis nun mi nur sciigis min pri ono de la preĝejoj, publikaj konstruaĵoj, monumentoj kaj statuoj kiuj min mirigis. Ne estis tempo por resti dumlonge ĉe io aparta. Komparite al multaj britaj urboj, Kievo estis aparte pura kaj bone subtenita. La funkcianta preĝejo, brile farbita blue kaj ore estis perfekta. Mi ankaŭ ne rimarkis rubaĵojn surstrate (eble ĉar mi rigardis la konstruaĵojn, arkitekturojn, ktp.).

3.jpg

Dank' al reklamo por v ("MAKДOHAЛДC”) mi iomete malkodigis la cirilan alfabeton. Estis ĝojo ekrekoni vortojn kiuj antaŭe ŝajnis preskaŭ ekstertera al mi. Dum la tuta tago mi silente buŝumis vortojn surignajn kiel scivolema infano.

 

La ĉiutagaj prelegoj kaj agadoj estis plenaj kaj diversaj. Mi atendis ke ili temus pli malpli tute pri Ukrainio kaj ukrainaĵoj, sed fakte mi lernis tiom pri Brazilo, kiom mi lernis pri Ukrainio! La vivo estas tiel, kiel du aferoj kiuj min interesis ofte okazis samtempe. Tial malfacile mi elektis kion ĉeesti inter la prelegoj kaj agadoj.

4.jpg

Mi partoprenis en ekskurso tra Kievo gvidita de Natalia, kies ukrainan lingvo-kurson mi ankaǔ ĉeestis. Malgraŭ ke ŝi ankaŭ suferis pro nesufiĉa prizorgado (kaj dormo kaj manĝo) tiel, kiel ĉiuj aliaj, ŝia ekskurso kaj lecionoj bonegis. Per engaĝiganta stilo ŝi nin gvidis el metroa haltejo "Arsenalna” - la plej profunda en la tuta mondo - al la plej alta punkto en Kievo: la monumento de la nekonataj soldatoj de la dua mond-militio. Auskultante la historian prelegon mi rigardis la plejparton de Kievo – la riveron kun sablaj flankoj, la orajn supraĵojn de preĝejoj kaj la vastan arbaron inter kiu staras la urbo. Ĝi vere belegas, starante fiere, tute kontraŭ miaj antaŭ-imagoj de eks-komunisma lando.

Mi vidis multe dum tiu tago kiu memorigas la aĉajn okazaĵon de komunisma epoko. Aparte, mi kore emociiĝis pro monumento al tiuj, kiuj mortis dum artefarita malsatego. Bela monumento staras, elmontrante arganon kaptitan.

Bonvenigis min vizito al sub-tera malvarma museo, for de la varmaĉo. Hazarde (laŭ mia scio) la musea gvidistino estis Esperanto-parolantino! Tio, kompreneble, multe faciligis komprenadon! La Museo de Ukraina Popola Arto montras multajn, inkluzivinte estintecajn ĉiutagajn artefaktojn, artaĵojn kaj originalajn manuskriptojn. La artefaktoj estis de la tradicia kampanara-vivo-ukraina ornamentita laŭ tradicia stilo. Ili inkluzivis vestojn, ludilojn, ktp. Ĝis relative modernaj jaroj Ukrainio estis tre kampara lando. Multaj montritaj artaĵoj elmontris idealigitajn scenejojn de kamparaj idilioj, kaj poezoj multe varbis tiun viv-manieron.

Ĉiu-nokte en la ĉef-halo okazis koncertoj kaj teatraĵoj. Estintece mi aŭskultis esperantan muzikon sed kun miksitaj sentoj. Post mi aŭdis la kanton "Akvo kaj Oleo" mi tute forĵetis la esperantan muzikan scenejon. Mi malŝatas tiun kanton. Sed jen, mia opinio ŝanĝiĝis! Okazis diversaj distraĵoj ĉiu-nokte, do teorie estis io por ĉiu, sed laŭ kion mi vidis, ju pli roka la muzikistoj, des pli entuziasma la spektantaro! Ĵomart kaj Nataŝa plenigis la halon.

 

Tiom lerte kaj bele ili ludis, ke mi ignoris ke ili ludis "Akvo kaj Oleo". Dum dudek jaroj ili faris kantojn esperantajn kaj bone konas sian arton, sed pli laŭ mia stilo estis Martin Wiese (el Martin Kaj La Talpoj). Liaj kantoj eĥois en mia kapo longe post la kongreso. Li vere ŝanĝis mian opinion pri esperanta muziko, aŭ almenaŭ reesperigis min pri ĝi. JoMo estis vera "festo-grupo". Ili dancigis ĉiujn ĝis ĉiuj lacegis - kaj tiam daŭris ludi! Ludante kantojn kiel "La Bamba", ilia prezento ne povis malsukcesi – ĝi estis simpla, senzorga amuzado.

Mardon ekskursis mi pli proksime al la kongresejo. La dudek-minutan promenadon ni pasigis irante ombron al ombro por eviti la varmaĉon. Survoje mi kaj usonano parolis pri kiel traduki anglajn sloganojn en Esperanton. Ĉi-tiu situacio finfine devigis min klarigi maldecan sloganon al ukraina amikino. Kion fari? Mi honestis! Ĉe la lago oni rajtas naĝi, sed kelkaj homoj elektis orientiĝi (poste la sportema kembriĝano Chris fieris ke li estis la plej rapida, eĉ ne paŭzinte por kapti fotojn). Mi elektis naĝi. En la lago flosis mi, sentante min la plej pura de iam dum la IJK. La akvo estis tre varma – kia lukso! Mi naĝis tra Esperantista supo, parolante kun kelkaj homoj. Mi parolis kun rusa ulo kiu plendis kaj kulpigis sin ke post jaro de lernado de Esperanto li ne jam povis paroli pri filozofio, politikoj kaj tiel plu. Li malrapide sed bone parolis, do mi provis esperigi lin. Mi kaj francino Selina revenis kongresejen kun li kaj li prelegumis al ni pri la historio de rusaj/slavaj lingvoj kaj religioj ekde la jaro 1500 ... mi ne komprenas kial li ne taksis lin bona esperantisto.

 

Post mia reveno al Britujo, mi ne plu povis kompreni la anglan. Mi tiom alkultimiĝis aŭskulti Esperanton en slavaj akĉentoj ke mi tute reagordis miajn orelojn. Britaj akĉentoj fremdegis kaj fuŝis mian gepatran lingvon. La londona akĉento estis tro - mi komprenis nur partojn de frazoj kiuj ŝajnis Esperante, kvazaŭ mi aŭdus ian Esperantan sensencaĵon. Surtrajne mi ne povis eltrovi kiun lingvon parolis iu homo. Denove temis pri la angla – mi ne traaŭdis lian skotan akĉenton. Eĉ nun mi pensas duon-Esperante.

Mia unua eksterlanda Esperanto-vojaĝo pasis pli senprobleme ol mi atendis. Mi ja koncernis min pri ĉu mi suksece komprenos ĉiujn, tra akĉentoj kaj sintenoj fremdaj al mi. Mi vojaĝis sole – sed ne solecis dum la semajno. Mi nur eksciis tiom, kiom bone parolas junajn geEsperantistojn kaj tiom, kiom ni ĉiuj similas unu al la alia. La nivelo de simileco komence suprizis min, sed mi longe opiniis ke raso aŭ etna deveno ne signifas multon. Esperanto funkcias, jes ja, sed ni ĝis nun sole provpruvis ĝin inter malgranda tranĉo de tutmonda societo. Al ili, kiuj bone parolas Esperanton, oni donis la tempon kaj peraĵojn por studi. Al ili kiuj Esperante vojaĝas, mono sufiĉe malŝpareblas aŭ alimaniere haveblas. Mi ne kritikas, nur mi rimarkas ke Esperantujo atingeblas nur al ili kiuj ne devas zorgi tro pri mono, laboro aŭ sintravivo.

Estis rimarkinda laŭ mi, ke la plejparto de la ĉeestantoj kiujn mi renkontis povis paroli scie kaj fiere pri iliaj diversaj hejmlandoj. Ili konstatis pri la historio kaj havis scipovon pri lokaj lingvoj kaj kulturoj. Ne mankas al mi ĝenerala konscio pri brita historio sed krom senutilaj frazoj mi ne parolas la kimran. Eĉ malgraŭ ti0o, ke mi estintece partoprenis kimrajn tradiciojn kaj morojn mi ne scias pri la deveno de la plejparto. Ekzemploj de aliaj instigis min reprovi lerni la kimran kaj ĝenerale plibonigi mian scion pri la historio de mia hejmlando kaj ĝia nuntempa funkciado.





User Feedback

Recommended Comments

There are no comments to display.



Create an account or sign in to comment

You need to be a member in order to leave a comment

Create an account

Sign up for a new account in our community. It's easy!

Register a new account

Sign in

Already have an account? Sign in here.

Sign In Now

×
×
  • Create New...

Important Information

We have placed cookies on your device to help make this website better. You can adjust your cookie settings, otherwise we'll assume you're okay to continue. By using this site, you agree to our Terms of Use. Please familiarise yourself with our Guidelines for posting and consult our Privacy Policy to ensure that you're happy with how we use your information.