Jump to content
Featured
Tim

Internacia Junulara Semajno 2017

    La 27-a Internacia Junulara Semajno okazis en la hungara vilaĝo Gyenesdiás. Partoprenis ĝin Georgo Ordish.

Troviĝis mi en IJS, okazaĵo malstreĉa kaj persona. Plenis sed, plejparte, trankvilis la programo. Bela varma vinvilaĝo, Gyenesdiás, bonvenigis nin, grupo de ĉirkaŭ sesdek junuloj kaj junkoruloj. La IJS-ejo mem foris nur 300 metrojn de la dolĉakva, sed ŝajne kotakva, Lago Balatono.

Malgraŭ tio, ke bruna akvo ne elsendas allogecon, ege popularis akvamuzo en la Balatono. Krom tiu bruneco vere belis la strando. Ĉirkaŭis onin bela herbo, fajna sablo kaj feliĉaj homoj. Eble sufiĉus tio, dum la tago, kiel naĝkialo sed la ada ŝvitigo de la hungara suno donis preskaŭ nekontraŭeblan kialon por enakviĝi. Dumnokte, ne brulis suno, ne ĉeestis homoj kaj ne videblis la ĉirkaŭa beleco sed daŭre ennaĝindis la lago. Eĉ pli ol tage, fakte. La varmon daŭre iom tenis Balatono kaj, post taga aktivo, nokta trankvilo plaĉas. 

Krom strandumado, kompreneble grava parto de la programo, multo pretis por nin amuzi. Ne evidentiĝis tio de la unua nokto. Tiam mi spertis nur malaktivan gustumadon de diverslandaj manĝaĵoj kaj trinkaĵoj. Kiel sola reprezentanto de Britio, alportis mi la skotan disfaleman biskviton 'shortbread'. Ĝi ne estas la plej interesa manĝaĵo tamen ĝi britas kaj ĝi pli facile kunporteblas en aviadilo ol 'fish & chips'. Ŝajne mia kunporto sukcesis: mi aŭdis neniun plendon pri la manko de britaj manĝaĵoj. 

Ekas la amuzo marde. Matena jogo bedaŭrinde ne ĉeesteblis pro la mateneco. Sed okazis malpli frue rokodanca kurso por komencantoj. Ĝuinda certe sed verdire mia dancado nomindas fiaskado. Revas mi ke, ĉeestinte sufiĉe da Esperanto-aranĝoj kaj la tieaj danckursoj mi iĝos, iam, pli ol komencanto. 

Plej mirindis, tiu nokte, la kinejo. Ni spektis ĉarman hungaran desegnofilmon, Szaffi, tradukitan de ĉarma hungara desegnofilmŝatanto, Saci. Malmulton, el ajna lingvo, mi mem tradukis sed rapide evidentiĝas la malfacileco, kiun prezentas traduko de ŝercoj. Tamen jen filmo ridiga kaj amuza kaj jen traduko sama. Nuras kiel plendo ke mi, kaj aliaj, ne povis legi ĉiujn liniojn sufiĉe rapide sed pri tio kulpas ni. 

z1a.jpg

Aktivecis merkredo multe pli ol la aliaj tagoj kaj nia ekskurso tuttagis. Komence ni gvidiĝis tra muzeon super groto. La gvidisto plejparte sukcesis interesi sed ŝajne la afiŝego pri grotaj rokoj kaj ŝtonaj formaĵoj interesis lin iom pli ol liajn gviditojn. 

Sekvis la gvidadon filmeto tridemensia, kiu kaj montris la naturan belecon de la Tero kaj, pli grave, donis dormotempon al tiuj, kiuj malmulte dormis la antaŭan nokton. 

Edukite pri rokoj kaj grotoj, eniris ni finfine rokan groton. Laŭ la grotisto, ni nek rajtis nek povis vidi la plej belan groton ĉar foris tro kaj atingeblis nur por spertaj grotgrimpistoj. La nia ne malbelis do nur malmulta plendo aŭdeblis kaj tute estingiĝis ĝi ekde la boatumado tra engrotan lageton. 

z2a.jpg

Post ripozo tagmanĝa reekskursis ni malsamdirekten, ĉi-foje al monteto. Nin avertis la organizantoj matene, ke oni portu malvarmaĵojn pro suno kaj grimpado. Do jen mi ĝinzon kaj longan ĉemizon portanta kaj varmon sentonta. Belis la vojo kaj akvon ni trovis sufiĉe ofte do la varmo ne sukcesis aĉigi la sperton. Multa paŝado pasis kaj ni atingis pinton. Kelkaj finmanĝis siajn dolĉaĵojn de la pakmanĝo. Ni trankvilumis, ni fotiĝis kaj fine ni reekis por ke ni atingu la veran pinton ĉe kiu troviĝas observo-turo. De la turosupro, pejzaĝas la tuta ĉirkaŭo kaj aŭdeblis La Espero. 

z3a.jpg

Plena tago tia postulas iom pli trankvilan sekvan tagon. El kartludoj, aligatorado kaj koncerto konsistis ĵaŭdo. Lokaj muzikistoj du alvenis por dancigi nin per anglaj konataĵoj kaj intermiksitaj hungaraj kantoj. Ĝuis mi ilian muzikon sed rimarkis mi ion, laŭ mi, strangan: pli multis la klavaroj ol muzikistoj. Ĉiuokaze, la muziko bonis, la homoj dancis kaj la nokto sukcesis. Escepte sukcesis la nokto ĉar jam je la koncertofino ili dankis la aplaŭdadon per nia bela lingvo. Plena Esperantiĝo baldaŭas certe. 

z4a.jpg

Ial oni decidis ke jam ne sufiĉe dum IJS drinkas la anoj; tial necesis ekskurso al vingustumado. Por soifiĝi, la vendredo komenciĝis per piediro mallonga sed varma. La surmontenta destino, Laposa, estis vinejo beleta de familio. Estis verdaj kampoj de vinberoj ĉiudirekte. Sed  nia atento celis la vinon, fromaĝon kaj aliajn manĝaĵetojn. La interkonan programeron de la unua nokto mi maltrafis sed sentis mi ke vingustumado estis bona anstataŭaĵo. Post kelkaj glasoj, la parolado eĉ iom trois kaj ne sufiĉis tempo por kaj drinki kaj paroli antaŭ ol alvenis nova vino.  

Ĉi-foje nia ekskurso nur duontagis kaj do restis vespernokta amuziĝo. Tri-partan tri-teaman konkurson kaj sekve kvizon donacis al ni la organizantaro. Unuaparte, enigmojn poemformajn ni ricevis. Por pliajn poentojn havi ni devis pli rapide solvi ol la aliaj teamoj. Due prezentiĝis fadena grandtrua reto tragrimpenda. Sentuŝa tragrimpo gajnas poentojn. Pli facilaj truoj malpli valoris. Tria estis iu ludo iom kiel Articulate! kaj iom kiel ŝarado: kiel eble plej longe, ne spiras teamano dum alia teamano prigestas aŭ priparolas vorton post vorto kaj ĉiu alia teamano provas diveni, kio estas la vortoj. Ju pli oni ĝuste divenas, des pli da poentoj oni ricevas. 

Fininte tion, ni pretis kviziĝi por gajni pli da poentoj kaj trovi la venkantojn (jam forgesitajn). Nekredeble malsimplis kaj tute ne klarigindas la kvizo, kiu temis pri fikcio ĉia kaj enhavis kelkajn demandojn facilajn, sed pli multajn malfacilajn. 

z5a.jpg

Rapide alvenis la fintago de la IJS, sed ne sen kulmino taŭga. Por senmonaj esperantistoj ne vere ĝueindus tradicia kazino. Tamen paperpeca IJS-mono al ĉiu IJS-ano haveblis. Tiun monon oni vetis diversmaniere. Kelkaj pri ĉu disfaligos la ĝengo-turo, kelkaj pri ĵetkuboj kaj kelkaj pri iu kapbata frenezaĵo. Tamen por mi pokero bonis por rapide gajni IJS-monon. Bedaŭrinde, eĉ pli bonis por perdi tiun monon. Fine de la kazino, la freŝaj riĉuloj povis elspezi sian monon per aŭkcio de donacitaj objektoj. Inkluzivis kukoj, libroj kaj diversaj Esperantaj sektaĵoj. 

Finis la nokton DĴ Kunar per internaciaj furoraĵoj. Fruega morgaŭa foriro enlitigis kelkajn sed pli ofte la frueco estas kialo por ne dormi. Post la nedormado iĝis certaĵo, la festemo pli sentiĝis, la amuzado adis kaj ni dancis ĝis la nokto-nokto-fin’. 





User Feedback

Recommended Comments

There are no comments to display.



Create an account or sign in to comment

You need to be a member in order to leave a comment

Create an account

Sign up for a new account in our community. It's easy!

Register a new account

Sign in

Already have an account? Sign in here.

Sign In Now

×
×
  • Create New...

Important Information

We have placed cookies on your device to help make this website better. You can adjust your cookie settings, otherwise we'll assume you're okay to continue. By using this site, you agree to our Terms of Use. Please familiarise yourself with our Guidelines for posting and consult our Privacy Policy to ensure that you're happy with how we use your information.