Jump to content
Tim

Jeb Printempa Kunveno 2011

    Newcastle kaj Whitley gastigis JEB por ĝia unua kunveno de 2011, kiu okazis la semajnfinon de la 5-a kaj 6-a de marto 2011. Freŝe lerninte Esperanton, Laura Dickson vojaĝis trans la landlimon por renkonti aliajn junajn Esperantistojn.

Oni diras ke la plej bona metodo por lerni novajn lingvojn estas babilado en drinkejo. Kiam mi iris al Novkastelo kun la jebanoj ni certe babiladis en drinkejo. Sed ĝi estis pli ol ŝanco por drinki bieron. Pere mi renkontiĝis multajn aliajn junajn esperantistojn, plilernis pri la internacia lingvo kaj ankaŭ havis agrablan malgrandan aventuron.

Post mia laboro sabaton mi trafis trajnon el mia hejma stacio, apud Glasgovo, al Edinburgo kaj tiam plutrajnis al Novkastelo.

Mi ne loĝas en urbo kaj mi ne havas bonan senson de direkto en urbaj lokoj. Tial mi ĝojis, ke Tim Owen kaj Clare Hunter renkontis min ĉe la Novkastela stacidomo. Ni promenis al la plej proksima Wetherspoons, "The Union Arms", kie jam troviĝis la aliaj jebanoj.

Mia unua JEB-renkontiĝo okazis antaŭan aŭguston en Edinburgo sed tiam estis nur kvar ĉeestantoj. Tial la granda numero da esperantistoj en la drinkejo iomete suprizis min! Bonis revidi konatajn vizaĝojn kaj ankaŭ finfine renkonti vervive retajn amikojn.

Antaŭ vespermanĝo, ni translokiĝis al Whitley Bay, apud la maro. Clare, Tim, Rob, Alex kaj mi loĝis en pensiono ĉi tie. La tuta grupo manĝis en kareaĵejo kaj poste esploris la strandon en la malvarma mallumeco. Iuj revenis al siaj loĝejoj en la urbocentro sed tiuj, kiuj restis en Whitley Bay, trovis drinkejon. Mi havis tre interesan diskuton kun Ron pri la skot-gaela kaj kimra, malcentraligitaj politikoj kaj la apliko de naciaj lingvoj de naciistoj. Rob ankaŭ helpis min memori mian solan kimran vorton - "popty ping", aŭ mikroondilo.

Dimanĉon, ni esploris Novkastelon kiel turistoj. Ĉar la venonta Brita Kongreso temos pri "Lumturoj, Lumuloj, Lumaĵoj" ni promenis laŭ la marbordo al lumturo kaj fotis. Dum la longa promeno ni diskutis multajn diversajn temojn, inkluzive JEB-historion, kaj "famajn" karakterojn, ĵongladon, muzikon kaj anasojn!

Ni metrois al Wallsend, kie la hadriana muro finiĝas. Tie estas la sola brita trajnstacio kun signoj latinaj. Ni ankaŭ transpromenis la Millenium Bridge kaj vizitis galerion pri moderna arto. Krom unu vojaĝo al Londono mi neniam antaŭe vizitis anglan urbon kaj mi ĝojis esplori kaj audi per la aliaj pri siaj eksterlandaj aventuroj en Esperantujo.

Alex kaj mi eble estis la plej junaj esperantistoj kaj dum la semajnfino ni multe lernis pri la antaŭnelonga historio de JEB, estontaj planoj kaj vojaĝado per Esperanto.

La renkontiĝo estis bonega sperto kaj mi ĝuis la ŝancon por renkonti aliajn junajn esperantistojn.





User Feedback

Recommended Comments

There are no comments to display.



Create an account or sign in to comment

You need to be a member in order to leave a comment

Create an account

Sign up for a new account in our community. It's easy!

Register a new account

Sign in

Already have an account? Sign in here.

Sign In Now

×
×
  • Create New...

Important Information

We have placed cookies on your device to help make this website better. You can adjust your cookie settings, otherwise we'll assume you're okay to continue. By using this site, you agree to our Terms of Use. Please familiarise yourself with our Guidelines for posting and consult our Privacy Policy to ensure that you're happy with how we use your information.