Jump to content
Tim

JEB-renkontiĝo, junio 2017

    Nove eklerninte Esperanton partoprenis sian unuan renkontiĝon Oscar Hughes

Kvankam mi konscias la ekzistencon de Esperanto ekde infanaĝo, nur ĉi-jare mi malkovris la interesecon de la lingvo kaj decidis eklerni ĝin. Motivigis min la scipovo de Esperanto en plurlingvulaj komunumoj, la prelego de Tim Morley pri Esperanto-instruado en bazlernejoj, la artikoloj de Wim Jansen pri lingvistikaj aspektoj de Esperanto, kaj mia malkovro de Pasporta Servo.

Mi rapide faris la kurson enrete 'Lernu Esperanton ene de 12 horoj' kaj poste mi legis gramatikpriskribon kaj serĉis kelkajn centojn da ofte uzataj vortoj en la vortaro. Post tri semajnoj (ĉirkaŭe 15-20 horoj) da Esperanto-lernado mi decidis provi Esperanton-rekontiĝon. 

La unuan tagon de la rekontiĝo ni renkontiĝis en la metrostacidomo Westminster kaj piediris al St James’s Park, kie ni piknikis. Mi jam audis, ke multaj Esperantistoj, aŭ almenaŭ tiuj, kiuj ofte partoprenas la renkontiĝojn, estas tre korligitaj, kaj la unua efekto de la rekontiĝo konfirmis ĝin, sed klariĝis ankaŭ, ke la spertaj parolantoj tre ŝatas ekkoni novulojn. Post la pikniko ni piediris al la Brita Muzeo, kaj mi montris al franca Esperantisto, kiu ne konis Londonon, la muzeon, precipe sed ne nur la plej ŝatatajn kaj konatajn sekciojn de la muzeo, kiel la egiptajn mumiojn kaj la ŝtonan platon de Rosetta.

Poste ni manĝis ĉe Wetherspoon’s kune kun kelkaj anoj de la Londona Esperanto-Klubo. Mi tre ŝatis aŭskulti Lenion paroli pri la abundeco de la vortprovizo de la lingvo dum la unua duono de la 20-a jarcento kaj pri la historio de la lingvo pli ĝenerale. Ariel parolis pri siaj spertoj en Japanio, kie ri loĝis ĉe Esperantistoj, kiujn ri trovis per Pasporta Servo. Mi interparolis ankaŭ kun hungara Esperantisto, kiu nuntempe studas en Londono, kaj kiu konas multajn denaskulojn pro tio, ke li lernis Esperanton, kiam li estis nur 15-jaraĝa, kaj la plejparto de la neplenaĝaj Esperantistoj en sia lando estas denaskuloj. Mi legis jam artikolojn pri la eraroj de Esperanto-denaskuloj kaj pri la dubo, ĉu ekzistas vere denaskuloj pro tio, ke ili lernas Esperanton ĉefe izolate de Esperantujo, do ilia Esperanto estas forte influata de la Esperanto de la gepatroj kaj de la alia(j) gepatra(j) lingvo(j). Sed eĉ se ne estas veraj denaskuloj kaj se sekve mankas la plej fina lingvosento, la lingvo transformiĝas, kaj ne nur vortprovize, sed ŝajne ankaŭ buŝe. Mi audis multajn ĉeestantojn prononci “kiŭi” anstataŭ “kiuj”, kiun Ariel klarigis al mi esti faciligo de la prononco, sed kiu malobeas la fonetikan principon de Esperanto. 

La duan tagon ni rekontiĝis ĉe Hampstead Heath, promenis, piknikis kaj manĝis en picejo. Mi demandis al aliaj ĉeestantoj, ĉu ili opinias, ke la nombro de Esperantistoj kreskas aŭ malkreskas, kaj ŝajnis al mi, ke unu de kialoj pro kiuj oni ne scias, estas ke multaj Esperantistoj, kiuj lernas la lingvon enrete nek estas nek volas esti aktivaj en la movado, aŭ almenaŭ en la tradicia movado. 

Alia interesa diskuttemo estis, ĉu Esperanto eble estas la unua lingvo, kiun oni povas vere lerni per Duolingo, kaj Saŝa kaj Magnus parolis iomete pri sia sperto lernigi Esperanton en Londono, ofte al lernantoj, kiuj komencis lerni per Duolingo. La unuan tagon venis iu, kiu lernis per Duolingo, kaj neniam parolis antaŭe. Komence li malfacile parolis, sed poste parolis sufiĉe flue por babili, eĉ se kun multaj anglalingvaj strukturoj. Entute, mi povas diri, ke mi tre ĝuis la semajnfinon, kaj ke mi ekkonis afablajn homojn.





User Feedback

Recommended Comments

There are no comments to display.



Create an account or sign in to comment

You need to be a member in order to leave a comment

Create an account

Sign up for a new account in our community. It's easy!

Register a new account

Sign in

Already have an account? Sign in here.

Sign In Now

×
×
  • Create New...

Important Information

We have placed cookies on your device to help make this website better. You can adjust your cookie settings, otherwise we'll assume you're okay to continue. By using this site, you agree to our Terms of Use. Please familiarise yourself with our Guidelines for posting and consult our Privacy Policy to ensure that you're happy with how we use your information.