Mi partoprenis JES en Eger, Hungario de 27/12/15 ĝis 03/01/16. Eger estas malgranda urbo en vinregiono de Hungario, kaj estis diversaj ekskursoj, ekzemple al vinkelo, kie multaj homoj tro gustumis da vino, kaj al saŭnoj.
Kadre de Egalecen mi kontrubuis kelkajn programerojn. Ni faris GLAT-renkontiĝon, kie ni diskutis spertojn de esti GLAT-a en Esperantujo. Mi faris mian prelegon “Enkonduko al Neduumaj Genroj”, kiun mi unuafoje faris dum IJK, kaj ĝi estis populara. Temas pri enkonduko al diversaj aspektoj de neduumeco kaj transgenreco mondskale kaj historie. Ni ankaŭ faris Diskutrondon pri Normoj kaj Privilegioj, kiujn ni faris jam en pluraj kongresoj, kiu ĉiam instigas al homoj debati kaj interkompreniĝi.
Oficiala parto de la programo estis E-babiladoj, kunlaboraĵo de Egalecen kaj Stela, unu el la organizantoj. Ni faris programerojn pri Konsento, Superregaj Teknikoj, kaj tiel plu.
Amuzaĵojn ni ankaŭ faris, ekzemple forstrekan poezion. Tio estas metodo krei poemojn, je kiu oni prenas malnovajn gazetojn, flugfoliojn ktp. kaj forstrekas vortojn per dikskribilo. La restantaj vortoj kreas poemon.
Kaj estis multe da amuzaĵoj en la programo, kiel ĉiam. Mi aparte ĝuis la Kulinaran Lingvan Festivalon (aŭ KLF), kie mi kontribuis bombonojn de Britio, kune kune Ribena-trinkaĵon. La silvestra balo estis mojosa kiel ĉiam. Ĉifoje estis pompa vespermanĝo en aparta halo kun koncertoj kaj diskejo poste. Ni festis la novan jaron energie kaj, nu, ebrie!
Mi ankaŭ tre ŝatis programeron pri blogoj kaj blogado, kie homoj interŝanĝis siajn spertojn tiurilate, kaj siajn blogojn. Mi eksciis, ke ege pli multaj esperantistoj havas blogojn ol mi antaŭe kredis. Estis krome karaokejo, ĉiam mia plej ŝatata afero, kaj multe da dancado en la ĉiuvespera diskejo.
La JES ĉifoje estis “ludigita” -- oni donis al ni libreto Jarkompaso je la komenco. Ĉiu programero, kiun oni partoprenis, donis poentojn, do oni povis konkurenci por esti la plej mojosa partoprenanto. La libreto ankaŭ havis spacon por skribi novjarajn rezoluciojn, pripensojn de la pasinta jaro, kaj tiel plu. Mi devas konfesi ke mi mem ne multe uzis ĝin, sed mi tre ŝatis la ideon, kaj estas bona metodo instigi al homoj partopreni pli da programeroj.
Kiel ĉiam, mi tre ĝuis JES, kaj mi tre antaŭĝojas la venontan en Germanio, por trovi bonan finon al ĉi tiu jaro.
Recommended Comments
There are no comments to display.
Create an account or sign in to comment
You need to be a member in order to leave a comment
Create an account
Sign up for a new account in our community. It's easy!
Register a new accountSign in
Already have an account? Sign in here.
Sign In Now