Jump to content
Featured
arielbonkorpa
arielbonkorpa

Junulara E-Semajno 2013

    La 2013a JES okazis en Szczawno-zdrój, Pollando. Ĝuis la aranĝon Rowland Goodbody.

Kun granda sento de anticipo mi ekvojaĝis al Junulara E-Semajno. Dum eble jaro aŭ pli miaj esperantistaj amikoj ĉiam diradis al mi “Vi nepre iru al JES!” Temas pri semajnlonga silvestra aranĝo, kiu okazas unujare en Germanio kaj la postan jaron en Pollando. Ĉifoje ĝi troviĝis en sudokcidenta Pollando, en urbeto Szczawno-zdrój (Ŝĉavno-zdruj). Szczawno-zdrój estas banurbo, konata kiel kuracloko en Pollando kaj tiu parto de Eŭropo ĝenerale, kaj unufoje eĉ vizitita de Zamenhof mem.

Survoje al Vroclavo, la celflughaveno por la vojaĝo, mi havis grandan bonŝancon. Mi staris en granda halo kaj pensis “Ha, ĉu mi aŭdas homojn, kiuj parolas Esperanton?” Fakte mi pravis, kaj temas pri grupeto de aliaj britaj esperantistoj. Dum la cetero de la vojaĝo ni akiris pli kaj pli da homoj, ĝis ni fine eltrajniĝis en Wałbrzych (Vaŭbĵuĥ) kaj ariĝis kun multaj aliaj de alia vagono.

1.jpg

Ek al Szczawno!

Unue mi devas konstati, ke la beleco de Szczawno-zdrój vere konsternis min. Mi mem venas de banurbo en anglio (Bath), do mi interesiĝis pro tio, ke la arĥitekturaj stiloj de la du urboj estas tiom similaj, kaj ege plaĉis al mi la ŝtonetformaj pavimoj kaj pimpaj konstruaĵoj.

2.jpg

3.jpg

Kiom belis la medio, tiom buntis la programo. Kun instruado, danckursoj, sciencfaka prelegsesio, kaj ekskursoj, vere estis io por ĉiuj. Ankaŭ estis atelieroj kaj interesaj prelegoj, kun prelego kaj diskutrondo pri pluramemo interalie.

4.jpg

La prelego pri pluramemo

La 30an okazis “Festivalo de Antaŭĝojo”, kie homoj prezentis tradiciajn trink- kaj manĝaĵojn de sia hejmlando, kaj silvestre oni ĝuegis la Silvestran Balon, kun bela dancado kaj bufedo.

5.jpg

Prezentado de la rusaj kaj ukrainaj frandaĵoj dum la Festivalo de Antaŭĝojo

Dum la aranĝo ankaŭ okazis multege da altkvalitaj koncertoj, inkluzive de JoMo, Kimo, loka pola grupo, kaj tiuj, kiuj emis prezenti en Internacia Vespero. La koncertejo mem estis tre bela, kaj la etoso des pli.

6.jpg

Foto de Ivo Miesen

Por la energiplenaj junuloj kaj maljunuloj, kompreneble estas ĉiam la “vespera programo”! Kaj kiom mi profitis de tio…

7.jpg

Zamenhof estus fiera

Do, ĉu mi rekomendus JES al aliaj? Certege! Ĝi estis tiom mojosa, amuza, kaj freneza, kiom ĉiuj konsilis al mi, kaj mi jam antaŭĝojas la venontan en Germanio. Ankaŭ por mi estis ĝi ege malstreĉa kaj energidona afero, kaj mi ne povus elpensi pli bonan manieron por ensalti la novan jaron. Venu kaj ĝuu kun ni!

Mi ankaŭ faris videomontaĝon pri la aranĝo:

 





User Feedback

Recommended Comments

There are no comments to display.



Create an account or sign in to comment

You need to be a member in order to leave a comment

Create an account

Sign up for a new account in our community. It's easy!

Register a new account

Sign in

Already have an account? Sign in here.

Sign In Now

×
×
  • Create New...

Important Information

We have placed cookies on your device to help make this website better. You can adjust your cookie settings, otherwise we'll assume you're okay to continue. By using this site, you agree to our Terms of Use. Please familiarise yourself with our Guidelines for posting and consult our Privacy Policy to ensure that you're happy with how we use your information.