La Somera Renkontiĝo okazis en Kardifo de la 7an junion 2013 ĝis la 9an. Partoprenis kelkaj membroj de la Kardifa klubo de Esperanto kaj aliaj de Britio, kaj eĉ unu bretono. Heather Eason, estro de la Kardifa klubo, aranĝis ĝin, kaj ĝi estis tre bonvetera kaj ĝuebla semajnfino.
Vendrede mi alvenis iom laca rekte de la laboro kaj enregistris ĉe la junulargastejo, kie mi loĝis. Poste mi renkontis la aliajn ĉe la pabo “The Gatekeeper”, kaj ni pasigis agrablan vesperon manĝante, trinkante, kaj babilante. Heather jam donis al ni hejmtaskon antaŭ ol ni venis: trovi nian plej ŝatatan vorton, kaj klarigi, kial ni ĝin ŝatis. La vortoj gamis de tiuj kun profundaj signifoj, ekzemple ‘etoso’, kaj tiuj kun bonaj sonoj, ekzemple ‘tegmento’. Mi, kiel elstaremulo, elektis japanan vorton, ‘fuŭa fuŭa’, kiu signifas pli malpli ‘lanuga’ aŭ ‘pufa’.
Ni en la pabo
Sabatmatene ni kunvenis en la manĝejo The Louis, kie haveblas bongustaj britstilaj matenmanĝoj preskaŭ ĉiutage. Laŭ Heather en la pasinteco la Esperanta klubo de Kardifo kutimis renkontiĝi tie je le kvara por ĝui teon kaj babiladi. Jen granda kontrasto al la drinkejemaj Esperantistoj de hodiaŭ! Post agrabla matenmanĝo ĉiĉeronis nin Heather tra la urbo, kaj min ege frapis, kiom bela kaj historiplena Kardifo estas. Jen mia unua fojo tie, kaj la stilo de ĝia arĥitekturo ege plaĉis al mi.
La urbdomo de Kardifo, sur kiu sidas la unua surkonstruaĵa drako en kimrio
Statuo de John Batchelor, fama kimra politikisto
Ni iris tagmanĝi en la greka kafejo Pipi, kies dolĉaĵoj ŝajne plaĉis al ĉiu. Poste ni dividiĝis en du grupoj - kelkaj de ni, mi inkluzive, ĉeestis la bier- kaj cidrofestivalon kiu okazis en Kardifo, kaj aliaj turismis en la urba kastelo. Iom ebriiĝinte, ni rekunvenis por vespermanĝi en bufeda restoracio, kie ni plenigis sin preskaŭ ĝiseksplode.
Ni ĉiuj en la restoracio
Dimanĉe ni iris al la muzeo pri nacia historio, kie pliaj Esperantistoj renkontis nin. La muzeo estas enaera afero, kie oni prenis arketipajn konstruaĵojn de diversaj periodoj en Kimrio kaj rekonstruis ilin denove. Estis interese vidi la vivmanieron de bienistoj kaj vilaĝanoj antaŭ kelkaj jarcentoj, kaj ankaŭ plaĉis al ni promeni sub la suno. Iu el la informistoj interesiĝis pri nia parolado, kaj Heather klarigis, ke ni parolis Esperanton, kaj donis al li kurseton en la kimra. Do, plia paŝo finvenken! Ankaŭ estas bakejo en la muzeo, kie oni kuiras tradiciajn kimrajn manĝaĵojn, inter aliaj tradiciaj vendejoj. Mi ĝuis tre bonan kremteon (sen teo) en la teejo.
La muzeo pri nacia historio
Fine ni disiĝis en diversaj grupoj, kaj la renkontiĝo oficiale finiĝis. Mi promenis ĉe la haveno kun Marteno kaj Ĝejk kaj ĝuis la posttagmezan sunon kaj ĝeneralan belecon de Kardifo.
La bela haveno
Entute ĝi estas bonega semajnfino, ne nur pro la agrabla vetero, sed ankaŭ la interesa kaj diverseca programo. La Kardifa klubo rekontiĝas ĉiumonate, do mi certe intencas reiri al Kardifo por ĝui la bonan etoson tie.
Recommended Comments
There are no comments to display.
Create an account or sign in to comment
You need to be a member in order to leave a comment
Create an account
Sign up for a new account in our community. It's easy!
Register a new accountSign in
Already have an account? Sign in here.
Sign In Now