Jump to content
arielbonkorpa
arielbonkorpa

Printempa Renkontiĝo en Aberdeno, 2014

    La jebanoj vojaĝis al la nordnorda parto de nia insularo. Verkis tiun raporton Rowland Goodbody.

La printempa JEB-renkontiĝo 2014 okazos en Aberdeen, Skotlando, de la 21a ĝis la 23a de marto. Partoprenis la plejparto de la komitato de JEB, kaj ankaŭ londonaj kaj aberdenaj Esperantistoj.

Post longega busvojaĝo (12 horoj en Megabus - neniam plu!) mi alvenis laca kaj antaŭĝoja en Aberdeno. Estinte nur antaŭe en Edinburgo en Skotlando, mi scivolemis pri la ĉemara urbo. Vendredvespere (la 21a) alvenis la plejparto de la partoprenantoj. Origine ni planis ĉeesti tradician skotan dancon, Ceilidh (‘kejli’), sed ni ne sukcesis ĉiuj aĉeti biletojn ĝustatempte. Fine ni jam decidis, ke ni estas tro lacaj por danci, do des pli oportune!

1.jpg

Marischal College nokte - unu el la plej famaj konstruaĵoj en Aberdeen

Post bela babilado kaj ripozado, ni la postan tagon iris por ludi futbalmaĉon. En la universitato de Aberdeen estas societo de filozofiaj studentoj, kiuj ludas futbalon kontraŭ aliaj societoj. Bedaŭrinde estis aĉa vetero, kaj iom pli aĉe malvenkis Esperantujo.

2.jpg

3.jpg

Alex Jarvis kun samteamano Nicolas Raymond

Poste ni iris urbumi, kaj ni multe profitis de la agrabliĝinta vetero por ankaŭ vidi belajn panoramojn.

4.jpg

Ni vizitis diversajn kvartalojn de la urbo, inkluzite Fittie, la tradicia fiŝkaptista vilaĝo surbaze de kiu kreskis la riĉeco de Aberdeno.

5.jpg

Ĉarma tradicieca drinkejo en Fittie

6.jpg

En Aberdeen ankaŭ eblas vidi belegan maron

Poste ni iomete pli urbumis kaj kelkaj iris al kluba vespero ‘Psychedelicious’ por sperti pli modernan aspekton de Aberdena kulturo. Dimanĉe mi kaj Alex faris prelegon en la universitato kiel enkondukon al Esperanto, parolante pri ĝiaj lingvistikaj kaj kulturaj aspektoj.

7.jpg

Ŝajne Alex pli kaj pli sukcesas kun liaj streboj disvastigi Esperanton en Aberdeno, kaj la nombro de interesiĝantoj kiuj ĉeestas la klubon tie pli grandiĝas. Ni dankas al li pro liaj kuraĝigaj klopodoj.

Do, fine estis tre bona renkontiĝo, malgraŭ foje atakema vetero, kaj mi jam antaŭĝojas la venontan fojon.





User Feedback

Recommended Comments

There are no comments to display.



Create an account or sign in to comment

You need to be a member in order to leave a comment

Create an account

Sign up for a new account in our community. It's easy!

Register a new account

Sign in

Already have an account? Sign in here.

Sign In Now

×
×
  • Create New...

Important Information

We have placed cookies on your device to help make this website better. You can adjust your cookie settings, otherwise we'll assume you're okay to continue. By using this site, you agree to our Terms of Use. Please familiarise yourself with our Guidelines for posting and consult our Privacy Policy to ensure that you're happy with how we use your information.