Jump to content
arielbonkorpa
arielbonkorpa

Somera Esperanto-Studado 2014

    Ĉi tiun jaron okazis SES dufoje en malsamaj landoj. Rowland Goodbody ĉeestis la slovakan.

SES (Somera Esperanto Studado) estas oficiala kongreso de retejo lernu.net, kiu okazas ĉiujare en Slovakujo. Ĉijare ĝi okazis de la 12a ĝis la 20a de julio.

Dum monatoj antaŭe mi antaŭĝojis la ĉijaran SES, ĉefe pro du kialoj: la ĉiufoja mojosa kaj amikema etoso, kaj reveno al la taŭga kaj jam konata de mi kongresejo en Nitra. SES ĉiam havas buntan programon, inkluzive instruadon je ĉiu nivelo, kulturajn programerojn, ekskursojn, koncertojn, prelegojn ktp. Ankaŭ menciindas, ke ĉifoje TEVA (Tutmonda Esperantista Vegetarana Asocio) kongreso okazis paralele kun SES, kun kelkaj, kiuj partoprenis ambaŭ.

Kutime estas kroma kurso ol la lingvaj, kaj ĉijare mi profitis pro la bonega kurso pri literaturo, kiun gvidis la eminentaj Esperantistaj verkistoj Nicola Ruggiero kaj Jorge Camacho. Ne nur oni lernis pri la ampleksan kaj longan historion de Esperanta literaturo, sed ankaŭ havis ŝancon verki kune prozaĵojn, skeĉon, kaj eĉ kantotekston, kaj poste interkompari la rezultojn. Mi ege ŝatis tion, ĉar ofte verkante en iu ajn lingvo oni sentas sin kvazaŭ tute sola, do kune verkadi pli vigligas la aferon.

Bedaŭrinde mi ne povas diri, ke la manĝaĵoj ankaŭ tiom al mi plaĉis. Kiel antaŭ du jaroj, ŝajne mankas al la kuirejanoj de la universitato, kie okazis SES, certaj konceptoj pri gusto kaj kion konstituas manĝon, specife rilate al vegetaraj kaj vegaj manĝaĵoj. Sed aliflanke ni malkovris bonegan kebabejon apud la SESejo, kiun ni tute maltrafis pasintfoje, kiu vendis ĉielecajn fromaĝburgerojn kontraŭ €2. Bonajn manĝaĵojn oni ankaŭ provizis je la vingustumado kaj post la internacia vespero, do ne ĉio aĉis. Tamen, venontjare mi memzorgos!

Anstataŭ nur esti pasiva partoprenanto la tutan tempon, mi ankaŭ ĉifoje gvidis programerojn kaj “Esperanto-Aranĝoj” kaj “Oftaj Demandoj pri Esperanto” kun Paŭlinka. Kvankam ni suferis kelkajn teĥnikajn problemojn, ni tamen sukcesis bone prezenti la ŝajne interesitaj homoj. Venontjare mi certe volas fari iun aŭ iujn proprajn programerojn, ĉar oni ne tiom ofte havas ŝancon aŭskultigi homojn al si!

Mi ankaŭ ekskursis al Topoľčianky, bela areo, kies kastelon ni ĝue vizitis. En la kastelo oni konservis multajn antikvajn kaj antikvetajn meblojn kaj objektojn, kiujn oni prezentis laŭepoke dum oni trairis la ĉambraron. Plej trafe estis ĉambro plenigita je pafiloj kaj malnova nargileo, kaj ankaŭ ĉambro, kies planko estis el manfarita ligno, ĉiu plado unika. Post promeno tra la belega kaj vasta ĝardeno apud la kastelo, ni iris al loka vinejo por ĉiĉeronado tra ĝi kaj poste plia, pli ŝika, vingustumado. En ĉi tiu loko oni eĉ malfermis botelon de ŝaŭmvino per sabro!

Vespere mi tre ĝuis la diskejan programon de DĴ Kunar, kun la drinkaj frandaĵoj de la apudkongreseja trinkejo Pifa. Pro la trovarmeco en ties ĉambro, oni ofte elvenadis de la koncertoj kaj sidis sur la ŝtupareto apud la konstruaĵo por gluti vinon kaj babili kun aliaj, antaŭ ol reeniradi por pli danci kaj ŝviti. Tiel, ĝuante unue koncerton, kaj poste diskejon en drinkejo kaj babilan kartludon atmosferon ekster ĝi, mi kaj aliaj ĝoje pasigis la vesperojn, kiuj tro rapide fariĝis matenoj…

Por pli lucide kaj okulfrape komuniki miajn sentojn pri la aranĝo, mi ankaŭ jen kaj jen registris dum ĝi kaj kreis filmeton.

Do, ĝuu, kaj mi esperas vidi vin venontjare ĉe SES!





User Feedback

Recommended Comments

There are no comments to display.



Create an account or sign in to comment

You need to be a member in order to leave a comment

Create an account

Sign up for a new account in our community. It's easy!

Register a new account

Sign in

Already have an account? Sign in here.

Sign In Now

×
×
  • Create New...

Important Information

We have placed cookies on your device to help make this website better. You can adjust your cookie settings, otherwise we'll assume you're okay to continue. By using this site, you agree to our Terms of Use. Please familiarise yourself with our Guidelines for posting and consult our Privacy Policy to ensure that you're happy with how we use your information.