Mi ĵus revenis el mia unua Esperanto-evento, Somera Festivalo de la Esperanto-Asocio de Britio. Ĝi daŭris 5 tagojn ĉe la bela Shallowford House. Mi partoprenis la progresantan kurson, kiun gvidis Jack Warren.
Mi ĝoje konstatis, ke mi kapablis kompreni ĉion, kion diris ĉiuj. Mi ankaŭ konstatis, ke post nur unu aŭ du tagoj mi parolis esperante pli kaj pli facile.
Dum la lecionoj mi lernis multajn novajn vortojn, sed la plej grava afero estis, ke ni uzis la lingvon dum ĉiuj lecionoj kaj en multaj situacioj. Jack klarigis ĉion esperante kaj tre klare. Pro tio, mi sentas min pli komforta kiam mi uzis la lingvon en kaj ekster la lecionoj.
Ekster la lecionoj okazis multaj diversaj aferoj. Ni veturis al la EAB-oficeoj kaj la Biblioteko Butler, tie mi aĉetis du novajn librojn. Ni ankaŭ havis kunkantan sesion, kaj distran vesperon. En la distra vespero ni aŭskultis poemojn, rakontojn kaj muzikon. Sed la plej memorinda afero estis la ludo de Hilda Jones. Ŝi devigis nin stari ekstere en rekta linio. Tiam ni paŝis antaŭen aŭ malantaŭen depende de certaj kondiĉoj. La persono plej antaŭa kiam ni finis estis la gajnanto kaj ricevis premion. Eĉ kun la lecionoj kaj diversaj aferoj mi trovis sufiĉan tempon por promeni tra la bela ĉirkaŭa lando.
Ĉiuj festivalanoj estas afablaj kaj tre diversaj. Se vi povas vojaĝi, mi rekomendas, ke vi partoprenu venontjare.
Recommended Comments
There are no comments to display.
Create an account or sign in to comment
You need to be a member in order to leave a comment
Create an account
Sign up for a new account in our community. It's easy!
Register a new accountSign in
Already have an account? Sign in here.
Sign In Now