Jump to content
Tim

Somera Festivalo 2014

    Somera Festivalo okazis ĉe Shallowford House, Staffordshire. Partoprenis ĝin, sian unuan Esperanto-eventon, Jeanna Roberts.

Pasintsemajne mi partoprenis la Someran Festivalon de la Esperanto-Asocio de Britio ĉe Shallowford House en Staffordshire. Mi havis tre ĝuplenan sperton, lernis multajn novajn vortojn kaj renkontis multajn novajn amikojn.

Kiam mi unue iris en Domon Shallowford la lundon mi estis tute timigita. Neniu konis min kaj ĉiuj, kiujn mi povis vidi estis multe pli aĝa ol mi. Mi ankaŭ nur lernas Esperanton ekde 2 monatoj kaj do mi ne havas tre grandan vortprovizon.

Mi iris al la tagmanĝo kaj ĉiuj parolas Esperanton kaj mi estis tre konfuzita. Ne ĉar ili parolas Esperanton, sed ĉar mi povis kompreni ĉion, kion ili diris! Mi ne havas kapablon respondi, sed pro la simpleco de la lingvo, la kunteksto de la konversacio kaj la similecoj inter vortoj en la hispana kaj Esperanto (mi studas la hispanan por mia A-Levels) mi povus kompreni 90% de tio, kio estis dirita!

Poste mi renkontis Sam ,kiu estis simila en aĝo al mi. Ni fariĝis bonaj amikoj en la kurso, kaj mi tre ĝojas, ke li estis tie. Mi pensas ke, mi ĝuus la kurson multe malpli se li ne irus tien. Ni ambaŭ ricevis financadon por iri al la kurso de NoJEF, kiu ĉar ni ambaŭ estas sub 25-jaraĝa pagis la plenan koston de la kurso por ni!

Mi ĝuis la lecionojn multe. Jack Warren, mia instruisto, faris bonegan laboron por subteni ĉiujn kaj, adaptante laŭ la diversaj kapablaj niveloj en sia klaso. En ĉiu leciono ni ŝanĝis la temon, kiu estis tre malsama al la hispanaj lecionoj, kiujn mi havas ĉe kolegio. Ni lernis pri ampleksa gamo de homoj kaj lokoj tra la artikoloj kiujn li portis.. Diskuto de la temoj estis kuraĝigita kaj ni havis multajn interesajn konversaciojn pri ampleksa gamo de temoj. Kvankam la fakto ke ĉiuj lecionoj estas instruitaj tute en Esperanto timigis min unue, post la unua leciono mi sentis min normala.

La tuta sperto estis stranga en la plej bona ebla maniero. Pro la fakto, ke nur Esperanto estis parolata kiam iu vere konfuzita pri io aŭ iu ne konas la vorton por io, mi sentis kvazaŭ mi estis metita en malsaman landon dum kvin tagoj. Estis momento merkredon vespere, kiam mi ŝaltis la televidilon kaj estis konfuzita ĉar mi ne komprenas kion ili diris. Ĉar mi estis parolanta Esperanton nur dum la pasintaj 3 tagoj mia cerbo estis ŝanĝita al esperanto! Post kiam mi rimarkis, tion mi komprenis la televidon sed ĝi estas tre stranga.

Por fini mi ŝatus instigi ĉiun, kiu povas iri al la Somera Festivalo, negrave via aĝo. Ĉu, kiel mi, vi estas 17 aŭ 90 estas sendube granda sperto.





User Feedback

Recommended Comments

There are no comments to display.



Create an account or sign in to comment

You need to be a member in order to leave a comment

Create an account

Sign up for a new account in our community. It's easy!

Register a new account

Sign in

Already have an account? Sign in here.

Sign In Now

×
×
  • Create New...

Important Information

We have placed cookies on your device to help make this website better. You can adjust your cookie settings, otherwise we'll assume you're okay to continue. By using this site, you agree to our Terms of Use. Please familiarise yourself with our Guidelines for posting and consult our Privacy Policy to ensure that you're happy with how we use your information.