Jump to content
Tim

Somera Renkontiĝo en Kardifo 2013

    La loka grupo en Kardifo suksesan kunvenon organizis. Partoprenis Jake Pentland kune kun pluraj aliaj.

Festinte la antaŭan nokton en mia plej sŝatata loko en Durham, min salutis bela mateno por vojaĝi trajne al Kardifo. La suno brilis kaj la vetero estis agrable varma. Unue, mi trajnis al Kardifo kaj dormis dume, por ke mi havu la vekecon por ĝui la vesperon. Tamen, dum mi vagadis en la mondo de revoj min alvokis telefone dungada agento por sciigi min pri okazo kandidatiĝi pri eventuala laboro.

Mi ankauŭ lernis, ke necesos fari du labortestojn kiel eble plej baldauŭ. Do, sciante tion, mi poste redormis kaj pluvojaĝis. Kiam mi alvenis en Bristolo (la antaŭtrajno), griziĝis la nuboj mokmiene kaj ekpluvis. Malgraŭ tio, miaj unuaj impresoj de la urbo de la drako kaj de Doctor Who estis tre pozitivaj. La arĥitekturo estis tre interesa kaj la loĝantaro estis helpema kiam mi demandis direktojn; ili precipe karakteriĝis per sia diverseco.

Al mi plaĉis la etoso de la junulargastejo. La eksteraĵo estis bunte pentrita kaj la akceptisto estis tre amikema kaj malstreĉiĝinta tiom ke li ne certis kiel enirigi mian monkarton kaj demandis, ĉu ĝi estas usona. La ĉambro estis plaĉa, nu normala laŭ atendoj por plurlitejo de gastejo. Kiam mi diris saluton, respondis min kapjese la virino en sia lito. Poste mi devis iri al la komputilejo por fari laborteston tute elĉerpita, nur manĝinte paketon da terpomfritoj dum la tago.

Mi forlasis la gastejon sufiĉe frue por ke mi ĝustatempe alvenu je la trinkejo. Do mi havis okazon por denove trankvile vidi la belecon de la urbo kaj ties homojn. Per mia poŝtelefono kaj mapo ricevita de la gastejo mi sukcesis trovi unu el la pordoj de la (por JEB tradicia) Wetherspoons trinkejo. Ĝi troviĝis en antikva strato, la preterpasantoj kaj preterstarantoj estis veraj homoj kaj la ĉirkaŭkonstruaĵoj donis impreson de bohemeco kaj profunda karaktero. Necerte ĉu homoj jam eniris la trinkejon mi sendis kutiman mesaĝon dirante, ke mi havas brunan haŭton kaj portas ruĝan mantelon (sen mencii ke mi estas nerazita kaj havas postebriajn okulojn). Baldaŭ venis Heather por min kolekti kaj laŭ plej bona gasta maniero ŝi gvidis min en la trinkejon al la Esperanto-tablo. Vidante la ĉeestantaron mi estis ĝoja vidi kaj novajn kaj malnovajn vizaĝojn kaj estis precipa plezuro finfine renkonti Rowland vid-al-vide - homon kiun mi ne sukcesis renkonti ĝis tiam malgraŭ plurjara korespondado.

La vespero estis amuza kaj ĝojplena en la - por ni kutima - Wetherspoons. Ni babilis por interkonatiĝi ĝis restis nur la tradicia Jebanaro kaj Kunjebanaro. Ni do plu babilis kaj kaptis la okazon por ĝui kion ofertis Wetherspoons. Post kiam ni disiĝis mi promenis kun Marteno ekster la urbocentro ĝis la golfo. La GPS-o de Marteno jam elĉerpita ni devis kontroli la mapojn sur la vitromuroj de la bushaltejoj por trovi la ĝustan direkton. Finfine sciante kien ni iras kaj la ekstercentraj stratoj preskaŭ senhomaj, ni povis profunde babili, tiel ke granda tridirekta kontrasto ekiĝis kiam ni la duopo babilinta alproksimiĝis al la laŭta plurhoma dancantaro de la diskotekoj kaj la silente aŭskultanta lago kun la senmoviĝantaj dormemaj ŝipoj.

Mi apenaŭ scias, kiel mi atingis la gastejon sole senhelpe de poŝtelefona mapo, des malpli kiel mi vekiĝis la postan matenon. Tamen, mi feliĉegas pro tio, ke mi ne fordormis la postan tagon, ĉar multe da amuzo min atendis.

Sabatan matenon ni ĉiuj renkontiĝis en greka kafejo kun bonvene vekiga kafo kaj ventroamika manĝaĵo. Alvenis ĉiuj ĉeestantoj de la antaŭa tago kaj aldone aperis Agneau kaj ankaŭ Bretona Esperantistino. Ŝi ne nur venis pro la Esperanto-kunveno sed ankaŭ por renkonti grupon kiu proponas alternativan lokan valuton kaj interŝanĝon de talentoj kaj kompetencoj. Okaze de la ĉeesto de mi kaj Rowland, ni do okazigis la jarkunsidon kaj elektis la estimatajn Rowland Goodbody kaj Saŝa Murr al la oficoj de prezidanto kaj vic-prezidanto de JEB.

Sekvis urba rondiro kiu estis tute perfekta pro kaj la belega suna vetero kaj la lerta ĉiĉeronado de Heather. Ŝi rakontis amuzajn klaĉojn historiaĵojn pri la urbo per natura bona humuro. Ni poste manĝis denove en la sama restoracio: mi manĝis bongustan grekan manĝaĵon, sed decidis ne mendi dolĉaĵon por profiti la ceteron de la tago.

Dum la cetero de la posttagmezo la grupo disiĝis inter tiuj kiuj volis fari rondiron de la urbo kaj tiuj kiuj volis partopreni bieran festivalon. Mi aliĝis al la dua grupo. Tie mi tre ĝoje revidis Tim kaj Clare kiujn mi ne vidis dum du jaroj kaj kiujn mi precipe dankas pro mia JEBaniĝo kaj la NoJEFa fonduso.

Dum la biera kaj cidra festivalo ni ĉiuj ricevis tason kun bildo de kimra drako kune kun la monkuponoj. Pro la grandeco de la halo ni bezonis eble 20 minutojn por retrovi nin post kiam ni ekrondiris por gustumi la alkoholaĵojn. Kiam ni sukcesis kune sidiĝi, okazis bela babilado helpate de la situacio. Verŝajne mi rakontis bierinfluitajn proponojn pri la estonteco de JEB kaj la movado ... Alia interesa afero dum la biera kaj cidra festivalo estis la kimra vira ĥoro, kiu tre bele kantis, kaj kiu atingis la atenton de la du ĥoristoj en nia grupo. Kvankam la kvalito de la bieroj kaj cidroj variis, estis vere bona okazo por disgusti lokaĵojn kiujn mi antaŭe tute ne konis.

Poste, ni la cidrotrinkintoj rekunvenis kun la turismintoj por vespermanĝi ĉe restoracio, kie oni pagis unu sumon por manĝi ĉiajn bufedajn pladojn kiujn oni volis. Intertempe mi iris kun Agneau al la gastejo (ĉar ni mendis la saman) por ke li povu demeti siajn pakaĵojn, kaj okazis ke mia ŝlosilo ien malaperis.

Malgraŭ la peza kapo post la antaŭaj horoj de amuziĝo, mi iel sukcese marŝis tra la manĝejo sen faligi ion ajn. Kiel grandokula infano mi prenis ĉion kio ŝajnis bongusta al mi. Horon poste mia ventro sentis sin kvazaŭ ĝi entenas aŭton. Dum la manĝado ni ĉiuj babilis kaj ĝuis la etoson de internacieco rilate la partoprenantojn kaj la manĝaĵojn. Ĉiuj sataj, la grupo denove disiĝis: duono revenis al siaj hejmoj kaj tranoktejoj dum kelkaj al ni decidis noktumi.

Do, kiel fidelaj Jebanoj, ni revenis al Wetherspoons kie ni festis ĝis kiam ĝi fermiĝis. Do efektive ni okupis la plej ŝatatan trinkejon de junaj britaj esperantistoj. Poste promeni en la centra kardifa placo estis kaj interesa sperto kaj absolute kutima por ni. La densa koncentriĝo de trinkejoj kaj gastejoj kaj dancejojn produktis la konsekvencon, ke ĉiuj festantoj de la urboj lokiĝis en centmetra kvadrato. Pro tio la stratoj pleniĝis je buntaj kostumoj kaj ebriaj kantoj similante iun urban karnivalon. Tial maljuna virino decidis profiti de la okazo transirante la straton je la unua matene por vendi festecajn ĉapelojn al tiuj kiuj emas pave promeni tra la kimra ĉefurbo.(Kelkajn tagojn poste mi trovis multe da rubaĵo kiel flugfolioj por nudistaj danckluboj kaj similaj aferoj.)

Anstataŭ tuj decidi kion fari ni prokrastis dum duonhoro kaj verŝajne ekdiskutis lingvajn precizaĵojn. Finfine ni decidis disiĝi: tro laca por festi ĝis la nokto nokto fin’, mi reiris al la gastejo kun Agneau kiu kontrolis ke mi povis eniri sen ŝlosilo. (Bonŝance iu malfermis la pordon por mi.)

Dum la matenmanĝo mi nur sukcesis engluti kafon kaj iomete da manĝaĵo kaj vekiĝinte kiam la suno aperis mi ripozis en la televida ĉambro dum sufiĉe da tempo kaj rigardis la novaĵojn pri Nelson Mandela. Se vi konsideras, ke mi nur eniris mian ĉambron pere de la afablaj germaninoj, kaj demandis la horon je la kvina matene kaj perdis unu ŝlosilon kaj la ŝlosilingon, la laboristoj tie havis sufiĉe da kaŭzo por klaĉi pri malfacila kaj stranga kliento …

Kvankam Agneau devis frue entrajniĝi, ni aliaj devis kunveni je la busstacidomo. Feliĉe ili estis unu apud la alia. Ni do promenis tien kantante, ĝuante la kardifan matenon, kio donis al mi la okazon permone satigi mian mento-dependiĝon. Finfine ni sidiĝis en stacidoma kafejo kaj la ĉiam donema Agneau donacis al mi mento-teon, kiu perfekte taŭgis al mia tiama korpo. Tamen, lacege kaj necesejeme, mi ne povis sekvi la direktojn, do devis plurfoje en- kaj el-iri por finfine povi pisi.

La busvojaĝo kiun ni faris estis granda plezuro: ĝi donis la okazon por vidi la kardifajn ĉirkaŭaĵojn sub bela brita suno. Mi havis neniun ideon kion ni vizitos (ne pro la kulpo de la organizteamo, sed eble pro mi, kiu facile forgesas kaj ŝatas surprizojn), do estis ĝojo vidi ke ni ŝanĝos rimedon de granda plurkultura urbo al tiu de tradicia kimra bieno. Unue ni libere rondiris ĝis kiam aperis ĉiĉerono kiu parolis nur kimre, kaj kies edukantajn vortojn Heather lerte tradukis Esperanten. Turisme rigardinte la belajn dometojn, mi povis preskaŭ imagi kiel Tolkien eble trovis inspiron por imagi tiujn afablajn etkorpajn homojn, nome la hobitojn.

Tiu domvizito ankaŭ efikis min nostalgie: simile al la militkaŝejo de Dover kiun mi vizitis kun lernejo kiel infano, oni sentis la varmecon de fajro aŭ haŭtopuŝon de vento kaj flaris la odoron de manbakita manĝaĵo. Tiel oni ne nur intelekte imagis, sed dummomente vivis la kimran pasintecon.

Poste, kiam niaj cerboj estis plenŝtopitaj de novaj scioj pri la Kimra historio, ni estis pretaj resatiĝi. Do mi manĝis kun Marteno kaj Rowland en ĉarma kafejo. Ĝi havis perfektan tradician etoson kun sufiĉe da protekto kontraŭ la meztaga suno. Lace kaj soifante mi mendis legoman supon. Kutimiĝinte al nur iom akvecaj supoj el supermerkataj dozoj, mi taksis ĉi tiun belan pladon pleniga kaj paradiza.

Post tiu horo da kafeja klaĉado, la tuta restanta grupo rekunvenis en la butiko, antaŭ ol reenbusiĝi. La vendejo estis precipe interesa laŭ la vidpunkto de esperantistoj pro la abundo de libroj pri lingvolernado, lingvistiko kaj romanoj en la kimra. Unu specife neatendita libroformo laŭ mi estis libroj kun anglalingva rakonto kaj angla-kimra parolado, kaj male.

Post la busvojaĝo ni trafis la plej malfacilan parton de ĉiu rekontiĝo: ni devis ĉiuj adiaŭi unuj la aliajn dezirante bonan vojaĝon al niaj hejmoj.

Tial la finfestanta triopo estis Rowland, Marteno kaj mi. Ni promenis al la golfo, ĉifoje dum la tago. Tiu fenomeno kie la tagiĝo kaj noktiĝo de specifa loko estas malsamaj efikis min precipe forte: anstataŭ iu ebria sencerbeco nin salutis multe da tujtempa muziko, homamasoj manĝantaj kaj trinkantoj kune kun  karnivalecaj grupoj. Ni do aĉetis (verŝajne multekostan) trinkaĵojn kaj sidis apud la maro. Ni poste trovis lokon kie ne estis tro da homoj kaj havis la okazon rigardi panoramon de kardifo, lernante pri la historio kaj geografio de la urbo (kaj kritikante ĝin formale kaj matematike pere de la nekredebla cerbo de Marteno).

Fine de la renkontiĝo, Rowland kaj Marteno ege afable kuniris kun mi al la stacidomo, por ke mi ne perdiĝu. Mi ege dankas ĉar mi tiom lacis je la fino ke mi verŝajne marŝintus en la maron.

Konklude la somera renkontiĝo laŭ mi estis granda sukceso: interesaj promenadoj kaj festivaloj, nova estraro por JEB kaj multe da babilado kaj amikeco. Mi antaŭĝuas senpacience la venontan!





User Feedback

Recommended Comments

There are no comments to display.



Create an account or sign in to comment

You need to be a member in order to leave a comment

Create an account

Sign up for a new account in our community. It's easy!

Register a new account

Sign in

Already have an account? Sign in here.

Sign In Now

×
×
  • Create New...

Important Information

We have placed cookies on your device to help make this website better. You can adjust your cookie settings, otherwise we'll assume you're okay to continue. By using this site, you agree to our Terms of Use. Please familiarise yourself with our Guidelines for posting and consult our Privacy Policy to ensure that you're happy with how we use your information.