3 aferoj mi neniam forgesos pri la kunkongreso!
1.) la blankaj klifoj de dovero. Kiel brito, ni ĉiam aŭdas pri la klifoj kiam ni estas infanoj, ke la romanoj vidis ĝin ĉe Francujo (aŭ je tiu tempo Gaŭlujo) kaj komencis invadi. Sed mi neniam imagus ke ili estas tiom bela. Mi piediris tra ĝi kun nova amikino Penny kaj tiom bela. Mi loĝis en ĉemara vilaĝo en Skotujo kaj la odoro de la maro memoris min pri mia infaneco.
2.) La prelegoj de Bertilo. Dum mia unua brita kongreso, laŭ mi la prelegoj ne estis tiom interesa sed ĉi jare! Ŭaŭ. Du prelegoj de Berio kaj kompreneble pri gramatiko. Mi lernis multe pri la historio de Esperantaj vortoj kaj estas tre interesa por lerni ke nian lingvon evoluis kaj montras ke ĝi vere estas vera lingvo.
3.) la novaj (kaj malnovaj) geamikoj!
Kiam ni alvenis (kaj kompreneble kiel skoto, mi alvenis kilte) multaj homoj venis al mi kaj diris ah ! La fama Sammy Kennedy. Honeste, mi ne scias kial mi estas fama sed almenaŭ mi ne estas fifama (aŭ eble mi ja estas kaj ne scias haha) sed estas tre bona vidi Tim Owen kaj Claire Hunter denove, mi tre respektas ilijn pro ĉiuj agoj de brita Esperantujo ! Ankaŭ por vidi Ed Robertson denove, mia skota amiko ! Kaj mi vidis James DeVoge tre bonkora amiko kiu helpis min trairi parison kiam mi transloĝiĝis al tuluzo.
Sed ankaŭ estas la novaj amikoj, kiel Penny Bryant kaj Elis Reed. Ili estas tre bonaj homoj kaj ankaŭ Elis ŝoforis min al Kambriĝo por vidi mian amikon Tim Morley.
Mi tre ĝuis mian duan britan kongreson kaj longe vivu ĝin! Mi certe iros al la venonta!
Recommended Comments
There are no comments to display.
Create an account or sign in to comment
You need to be a member in order to leave a comment
Create an account
Sign up for a new account in our community. It's easy!
Register a new accountSign in
Already have an account? Sign in here.
Sign In Now