Kiam mi eksciis pri la Tutkelta Kongreso kiu okazontis en Pitlochry, skota turisma urbeto ĉe rivero kaj montaro, mi senhezite decidis iri ― ĉu kredeble, ke mi jam loĝas en Londono dum dekkvar jaroj kaj neniam vizitis Skotlandon? Pro pigreco kaj timo pri la malfacilkompreneblaj akĉentoj de niaj najbaroj, Skotlando estis malpreciza, nuba fantazio por mi, sed nun estis la ĝusta tempo por realigi la sonĝojn, kaj la ĝusta ilo por fari ĝin estis Esperanto.
Venis la sesa de junio, kaj alvenis mi al la stacidomo por komenci la vagonarveturadegon Skotlanden. Je tiaj momentoj mi ne scias, ĉu mi preferas la vojaĝon aŭ la cellokon. Dum la vagonaro trapasis la urbojn Jorko, Novkastelo, kaj Berwick-upon-Tweed, videblis la ŝanĝo de la geografia konsisto de la tero ― ni forlasis la platajn verdojn de la sudo kaj trovis nin irinte trans la ŝtonan, montetan kamparon de la nordo de Anglujo kaj Skotlando. Mi devis ŝanĝi la trajnon en Edinburgo, do mi profitis de la horo kiun mi havis kaj trinkis kafon je la suno. Fine, mi alvenis en Pitlochry la malfruan postagmezon, trovis mian loĝejon, kaj ekis al la kongresejo, la Scotland’s Hotel, alveninte pinte kiam ĉiuj vespermanĝantis.
Post la vespermanĝo, David Bisset nin bonvenigis al Pitlochry per detala enkonduko al la historio de la urbo, sekvita de prelego de Paul Harry Barron pri kimraj manĝaĵoj kun gustumado de memfaritaj bongustegaj kuketoj. Nature, la posta celo estis trovi trinkejon, kion mi kaj iuj samideanoj sukcesis fari, kaj du aŭ tri horojn poste mi hejmeniris por ripozi antaŭ la oficiala komenco de la kongreso la venontan tagon.
La unua prelego kiun mi ĉeestis la venontan tagon estis tiu de Girvan McKay pri la gaela lingvo ― interesega prelego pri lingvo, pri kiu oni devus scii pli en Anglujo. Ĝi sekvitis de la skota bankedo, pri kiu mi jam antaŭĝojis dum antaŭaj tagoj, ĉar estos mia unua fojo manĝi hagison kaj en tre taŭga etoso. Tute tradicie, ni aŭskultis sakŝalmludadon antaŭ ol oni elirigis la hagison, kaj antaŭ ol ni manĝis ĝin, S-ro Bisset prenis grandan tranĉilon kaj kuraĝege mortigis ĝin laŭ la tradicia(?) maniero. Post la bongusta bankedo, estis muzika sesio kun ludadoj de originalaj verkoj kaj denova sakŝalmumo. Daŭrigante la keltan temon, la venonta prelego fokusis pri la kimra lingvo, S-ro Barron denove edukante nin pri la eco de sia devenlando. Mi iomete promenis tra la urbo inter la prelego kaj la vespermanĝo, kaj post kiam ĉiuj manĝigis la korpon estis la tempo por manĝigi la animon ― ni tradancis la nokton je la muziko de skota grupo kiu instruis al ni tradiciajn dancojn kiel la Gay Gordons kaj la Dashing White Sergeant.
Dimanĉon la okan mi matenmanĝis kaj laboris hejme ĝis la tagmezo, kiam mi kunvenis kun la aliaj kongresanoj por tagmanĝi. La posta prelego de Ed Robertson pri la skota lingvo estis tre eduka, specife la dialektaj variaĵoj kiuj troveblas en diversaj partoj de la lando. La sekva aktiveco de la tago por ĉiuj tiuj kiuj ne ĉeestos la Grundtvig-Seminarion estis tre agrabla traurba promenado. Ni transiris la riveron Tummel, trapasante la mirindan fiŝoŝtuparon, trinkis kunviskian kakaon ĉe trinkejo apud la fama Festivala Teatro de Pitlochry, kaj revenis al la urbocentro ĵus antaŭ ol vere aperis la pluvo. Post la vespermanĝo mi babilis iomete kun pajnto en la mano, sed sufiĉe frue hejmeniris por daŭrigi la skribadon. Jen la rokenrola vivstilo!
Mi ne ekskursis la sekvan tagon, tamen aĉetis poŝtkartojn (mia ŝatokupo) kaj skribis al amikoj en Anglujo. Pensante kunveni kun la ekskursintoj por la tagmanĝo ĉe la bierfarejo de la apuda vilaĝo de Moulin, mi ekis tien, sed survoje vidis amason da esperantistoj kontraŭvenantaj! Mi ne tre argumentemas ― mi simple aniĝis kaj sekvis la aron reen al la urbo. La celo estis tagmanĝi fritaĵe, kaj kompreneble, ĉiuj havis unu aferon en siaj mensoj: la legenda profundfritita Marso. Malfeliĉe, tiu delikataĵo ne troveblis, kaj anstataŭe mi manĝis hagison en proksima kafejo. Tamen, mi decidis ne tute maltrafi la okazon gustumi la lokajn bierojn de Moulin, do por la vespermanĝo mi denove iris tien. Mi ege ĝuis la vesperon; la manĝaĵo kaj bieroj ĉe la historia Moulin Hotel estis bonegaj, kaj la servistoj ankaŭ tre afablis, kvankam mi ja iom diskutis kun emeritulo sidinte ĉe la baro kiu, ni diru, ne tre entuziasmis pri la multikulturismo kaj la miksado de rasoj. Tamen, fine, la rezulto estis ke mi ricevis senpagan viskion de la viro, danke al lia maltrankviliĝo, ke li ofendis min. Mi marŝaĉis hejmen tra la mallumon, kantetante kaj laŭdante la povon de la alkoholo por kunigi la homojn.
Mardo dolore matenis. Bonŝance nek tiam mi estis ekskursonta, do al mi eblis vekiĝi je mia rapideco. Post forpeli la demonetojn mi iris al la kongresejo por tagmanĝi kaj trinki fortan kafon. Tamen, malgraŭ mia stato, la tri prelegoj kiuj okazis dum la lasta tago de la kongreso estis vere ĉeestindaj. Michael Boris Mandirola informis nin pri la prakeltoj de la sudaj Alpoj, pri kiuj mi ne sciis nenion antaŭe; Bert Schuman igis la aŭskultantaron diskuti la temon de Esperanta kaj lingva politiko; kaj ― la elstara afero por mi ― la pasia kaj elkora prelego de Nicola Ruggiero pri la poezio de William Auld. Mi faris mensan noton por aĉeti por mi ekzempleron de En Barko Senpilota kiel Kristnaska donaco ĉijare.
Bedaŭrinde mi devis forlasi la prelegon de S-ro Ruggiero antaŭ la fino por trafi la noktvagonaron, la Kaledona Dormanto, reen Londonen, kun mia kompleto en la sako por la morgaŭa laboro. Tamen ankoraŭ estis mirinda sperto por mi, eĉ se mi baldaŭ dormis kaj sonĝis strangajn aferojn; verdokulajn prakeltojn fiŝkaptante ĉe fiŝoŝtuparo; esperantistojn distilante viskion en ventbatata skota kastelo; sakŝalmistojn postkurante sovaĝajn hagisojn tra malluma arbaro; kaj vagonarojn, manĝante la kilometrojn, naĝante tra la distancon kiel fiŝoj en montaj riveretoj.
Recommended Comments
There are no comments to display.
Create an account or sign in to comment
You need to be a member in order to leave a comment
Create an account
Sign up for a new account in our community. It's easy!
Register a new accountSign in
Already have an account? Sign in here.
Sign In Now