Jump to content
BillChapman
BillChapman

Pioniroj de Esperanto in Aberdeen, Skotlando

    Iom grandnombre aperis parolantoj / uzantoj de Esperanto en Aberdeen antaŭ la Una Mondmilito.

La nomoj kaj adresoj de fruaj parolantoj de esperanto en Aberdeen, kun iliaj registraj numeroj aperas kiel ĉi-sekve en la Adresaro de Esperantistoj Kun la escepto de la unua nomita kaj 11278, ĉiu listiĝas en «Aberdeen, Anglujo»! (Adresoj aliloke en Skotlando estas ĝuste asignitaj al "Skotlando"). La numero donita estis unika por ĉiu individuo. Efektive, fruaj uzantoj de la lingvo ofte subskribis artikolojn per nur tiu numero, sciante ke kiu ajn deziranta kontakti ilin povus facile trovi la adreson en la Adresaro.

Jen la listo :

9930    Hugh G. Ross (M.A.), 8 Thomson Street

10406  Joseph Bisset, Engineer, 14 Roslin Terrace

10407  A. Christen, Bel Air, King’s Gate

10408  David A. Duff, Clerk, 23 Thistle Street

10409  John Durward, Rookseller (tiel!), 5 Upperkirksgate

10410  Mrs C. Farquharson Kennedy

10411  Walter Laing, Clerk, 30 Union Street

10412  John Macdonald, 216 Union Street

10413  George A. Miller, 18 Mile End Avenue

10414  Won (?) G. Robertson, 27 Wallfield Crescent

10415  S. Rose Donaldson, Advocate, 259 Union Street

10461  George Michie, Craigton Cottage, Peterculter

10462  James Robertson, Craigton Cottage, Culter

10463  George Skinner, 40 Devonshire Road

10464  W.G. Smith, 72 Whitehall Road

10465  George Wallace, 98 Bonnymuir Place

10466  Alexander A. Watt, 84 Leslie Terrace

10475  René de Blanchaud, 160 Midstocket Road

10476  Alda de Blanchaud, Viewbank, Midstocket Road

10477  W. Edmund Bell, 24 St Swithin Street

10478  Mrs W. Bell, 24 St Swithin Street

10479  William Kemp, (? c/o) A. Booth, 48 Elmbank Terrace

10480  Robert Brown, 31 Rubislaw Den South

10481  W. Copeland, 49 Garden Place

10482  Miss R.F. Craigmile, 5 Strawberry Bank     

10483  Miss B. Craigmile, 5 Strawberry Bank

10484  E.L. Duncan, 33 Hamilton Place

10485  Miss A.H. Grant, Rowan Cottage, Powis Terrace

10486  S.C. Howard, 67 Beaconsfield Place

10487 Dr A. Dalziel Keith, 53 Desswood Place

10488  George Laing, Cults

10489  A. H. Macandrew, Vinery Lodge, Cults

10490  John Milne, 109 Union Grove

10491  James Milne, 9 North Silver Street

10492  W. Todd Moffatt, 68 Forest Road

10493  J.M. Morrison, Grammar School

10494  Alexander Rodger, 165 Forest Avenue

10495  Mary I. Sheret, 78 Powis Place

10535  G.A. Simpson, 14 Belvidere Street

10536  John Smith, 211 Union Street

10537  Alfred J. Tongh, 33 Street (tiel!)

11278  F-ino Forrest, Ludgreharn, Longside, Skotlando

12472  G.M. Mackenzie, 28 Albyn Place

13417 Andew Craig, apotekisto kaj drogisto, 210 Gallowgate

Laŭ la interna kovrilo (p.ii) de la revuo The British Esperantist por januaro 1905, Esperanto Societo en Aberdeen estis fondita en oktobro 1904.  Ĝia secretario tiam estas S-ro Donaldson S. Rose de 259 Union Street, Aberdeen, kaj la prezidanto aperas kiel A. Christen.

En la listo de filiiĝintaj grupoj en 1907 (vidu The British Esperantist,, vol. III, titola paĝo) Aberdeen ne estas enlistigita, aŭ ĉar ĝia societo ĉesis renkontiĝi aŭ ĉar ĝi elektis ne filiiĝi al Brita Esperantista Asocio. Nur en januaro 1919 filiiĝinta Esperanta grupon aperas denove en The British Esperantist, por tiu monato. La sekretario en tiu jaro estis f-ino Annie L. Burgess, p/a s-ino Christopher, 30 Mid-Stocket Road. La kunvenejo estis Trejna Centro, Charlotte Street. La grupo kunvenis vendrede duonmonate je la 8a vespere. En 1921 kiel sekretario rolis f-ino M. Campbell, 34 Skene Square. En 1923 la Sekretario estis f-ino M.D. Thomson, 6 Orchard Lane.

La nombro da esperanto-uzantoj en Aberdeen en tiuj fruaj jaroj estas proporcie tre granda kompare kun Edinburgo kaj Glasgovo. Ĉu iu povas klarigi pri tiu subita ekapero de internaciismo en Aberdeen? Certe aperis artkoloj pri la volapuka en lokaj ĵurnaloj dum 188 kaj 1889. Eble tiu ekapero de la volapka pretigis la terenon.

Lastatempe mi trovis en Lingvo Internacia, majo 1905 (p. 212) tekston kiu meritas represon senŝanĝe:

En Aberdeen aperis nova gazeto esperantista, aŭ pli ĝuste rondiranta maŝinskribajo, eldonata en formo de eleganta kajereto « neostile » presita; ĝia titolo estas La Norda Stelo. La desegnaĵo de la kovrilo montras esperantan stelon brilantan en mallurna ĉielo super la Aberdeen’a urbo prezentata per la urbestreja turo; la kajero entenas diversajn literaturajn tradukojn de Ia grupanoj kaj lokajn sciigojn. Sinturni al la sekretario de la grupo, S-ro D. S. Rose, 259 Union Street, Aberdeen, Skotlando.

Por montri, kiel rapide disvastiĝas nia ideo en tiu regiono, ni jene presas eltirajon el letero de D-ro CHRISTEN, la fondinto  de la grupo en Aberdeen :

« En junio 1904, mi trovis, tralegante broŝureton de D-ro JAVAL, Entre Aveugles, aludon pri Esperanto, dank’ al kiu la aŭtoro povis korespondadi  internacie pli facile ol per aliaj de li konataj lingvoj. Mi tre interesiĝis pri tio ĉi kaj tuj venigis kelkajn librojn pri la nova lingvo. En julio ka] aŭgusto, mi ne havis tempon okupi min pri ĝi, sed nur mi povis ricevi kelkajn informojn pri la nuna  disvasteco de la lingvo dum vojaĝo, kiun mi faris Parizon. En tiu momento, mi alestis internacian kongreson en  Annecy kaj tie mi devis traduki diversajn paroladojn ! Tio ĉi tute konfirmis min en mia intenco ellerni la helpan lingvon, kaj fine en septembro mi  povis malfermi miajn esperantajn librojn. La 10-an de decembro mi publikigis unu unuan leteron en la plej gravaj ĉi-tieaj gazetoj ; mi ricevis kelkajn respondojn. La 13-an, mi presigis duan leteron kaj alvokis al kunveno. En tiun ĉi venis pli ol 600 personoj kaj la duono el ili devis returnen iri pro manko da spaco en la halo. La morgaŭan tagon, la ĉefa loka gazeto petis de mi du artikolojn pri la demando ; mi malfermis du senpagajn kursojn, kie enskribiĝis 125 kaj 83 lernantoj. Multaj personoj eklernis Ia lingvon private, la libro- vendistoj ne povis sufiĉi la postulojn. »

aberdeenscan 001.jpg

Al tiu ĉi letero, skribita en oktobro lasta, ni povas nur aldoni, ke la propagando senĉese alportis novajn kaj pli belajn rezultatojn. S-ro Höveler, kiu vizitis nian redakcion antaŭ kelkaj tagoj, diris al ni, ke nun la Aberdeen’a  grupo esperantista kalkulas pli ol 500 membrojn, kaj ekster ĝi estas ankaŭ multaj esperantistoj en la regiono. (fino de la citaĵo)

Klare la personeco de D-ro Christen ludis gravan rolon en la komenco, sed nek li nek Aberdeen ricevas mencion en La Enciklopedio, eldonita en 1933-35.

Mi demandas min ĉu postvivis tiu bulteno La Norda Stelo. Laǔ mia sperto tiaj eldonaĵoj, tiom valoraj por nia historio, rare restas facile troveblaj. Mi scivolas kio okazis al Esperanto en Aberdeen post 1923. Ĉu la grupo daŭre kunvenis? Ĉu protokoloj restas en ekzisto? Ĉu aperis raportoj en lokaj revuo post 1904? Ĉu iuj el tiuj entuziasmuloj havis eblecon paroli Esperanton kun homoj de aliaj landoj?

Bill Chapman


  • Like 1



User Feedback

Recommended Comments

Quote

ĉiu listiĝas en «Aberdeen, Anglujo»! 

?

Cetere, Bill, eblas elekti la lokon, kie en via artikolo aperu la alfiksitaj bildoj. Simple iru al la ĝusta loko, kreu novan linion, kaj alklaku la alfiksaĵon:

ezgif-2-9b58c9fe0e38.gif

Alie aperos ĉiuj alfiksitaj bildoj je la malsupro de la artikolo.

Share this comment


Link to comment
Share on other sites



Create an account or sign in to comment

You need to be a member in order to leave a comment

Create an account

Sign up for a new account in our community. It's easy!

Register a new account

Sign in

Already have an account? Sign in here.

Sign In Now

×
×
  • Create New...

Important Information

We have placed cookies on your device to help make this website better. You can adjust your cookie settings, otherwise we'll assume you're okay to continue. By using this site, you agree to our Terms of Use. Please familiarise yourself with our Guidelines for posting and consult our Privacy Policy to ensure that you're happy with how we use your information.