Jump to content
Ed Robertson
Ed Robertson

Kabe: Ĉu Eterna Mistero?

    Aperis tutunue tiu artikolo en 2002 en la aŭtuna eldono de Esperanto en Skotlando. Mi verkis ĝin honore al la 130a datreveno de la naskiĝo de Kabe.

En antaŭa numero de Esperanto en Skotlando mi uzis la vorton “kabeiĝis”, sen klarigi al la legantoj kion ĝi signifas. Amiko retpoŝtis al mi kaj plendis: “se vi uzas vortojn kiel kabeiĝi, mi kabeiĝos”. Mi pardonpetas al nia amiko pro mia uzo de tiu vorto senaverte, kaj por tiuj kiuj ne estas familiaraj kun Kabe, kaj la verboj “kabei” aŭ “kabeiĝi” kreitaj “honore” al li, mi volas skizi ĉi tie la atingaĵojn de Kabe, kaj laŭ mia eblo, la originon de la vortoj, kiuj aludas al lia ŝajne subita forlaso de la Esperanto-movado en 1911, kaj signifas do “fari kiel Kabe”.

1-kabe.jpg

Kazimierz Bein (1872-1959)

Kazimierz Bein (lia pseŭdonimo, Kabe, venis de la komencaj literoj de liaj nomoj) naskiĝis en 1872 en la urbeto Sierzno apud Lodz en la nuna Pollando, tiam parto de la carisma Rusa Imperio. Lia patro Aleksander en 1863 partoprenis la malsukcesan Januaran Insurekcion por la sendependiĝo de Pollando. Kazimierz kiel studento en 1891 ankaŭ aktivis en la kontraŭcarisma movado. Pro sia konspirado, la juna Bein, same kiel lia patro, estis arestita, kaj kiel puno estis ekzilita al Civinsk, apud Ekaterinburg en Ruslando mem, kien ankaŭ ekziliĝis la patro Aleksander preskaŭ 30 jarojn antaŭe. (Kazimierz Bein denove en 1944 estis aktivonta en la Varsovia Insurekcio kontraŭ la nazia armeo.) Post la punrestado, Kazimierz decidis resti en la proksima urbo Kazan’, kaj studi en la universitato tie. Diplomiĝinte pri okulkuracado, li revenis en 1900 al Varsovio kaj ekposedis postenon en la medicina instituto pri tiu fako.

En 1903 li esperantistiĝis, sed tio ne estis lia unua sperto pri Esperanto. En 1887, kiel lernejano, li jam aŭdis pri la lingvo, kiam kolego lia aĉetis la unuan lernolibron. Kune, Bein kaj la aliaj knaboj mokis la lingvon, kaj precipe kelkajn sufiksojn kiujn ili trovis maldecaj! Kabe poste diris ke li fakte trovis la versaĵojn en la libro “ĉarmaj”, kaj li eĉ “en sonĝo princinon vidis”! (Aludo al la teksto de unu el la poemoj de Zamenhof, traduko de Heinrich Heine.) Ĉiaokaze li kiel knabo ne plu interesiĝis pri la lingvo. Tamen 16 jarojn poste li ree interesiĝis kaj demandis al si pri kiu estas tiu D-ro Zamenhof, okulisto en Varsovio kiel li, kiu ekis lingvon. Li ricevis de amiko kelke da materialo, kaj post pluraj horoj da studado, li libere komprenis ĉiajn esperantajn tekstojn, sen helpo de vortaro, eĉ.

Tiel komenciĝis 7 jaroj da forta kaj sindona laborego por Esperanto. Kabe tradukis literaturaĵojn el pluraj lingvoj kaj verkis kaj faris aliajn kontribuojn al la Esperanto-movado dum eble 4-5 horoj ĉiutage, kaj lia lasta granda verko estis la Vortaro de Esperanto, en kiu unuafoje ĉiu esperanta vorto estis difinita en Esperanto, tiel formiĝanta la bazon por la pli postaj Plena Vortaro kaj Plena Ilustrita Vortaro.

Kabe ĉiam estis sia propra persono kun propraj sintenoj kaj ideoj. Kontraŭ la harfendemo kaj pezaj stilaj konsiloj de Louis de Beaufront, la estonta idisto kiu tiam ludis gravan rolon kiel lingva konsilanto en la Esperanto-movado, Kabe instinkte evitis nenecesajn afiksojn kaj kunmetitajn formojn. Pli poste, tia sama sinteno pri “neceso kaj sufiĉo” estos konscie proponata de Rene de Saussure, kaj entuziasme aprobata de la esperantistaro, liberiĝinta post 1907 desub la morta mano de la stila influo de de Beaufront.

Bein plejparte ne verkis originalaĵojn, pro sia konvinko ke la lingvo multe pli profitas el la traduklaboro, ĉar per tio la tradukanto ne povas eviti malfacilaĵojn, kaj devas trovi por ili la plej taugan esprimmanieron. Kabe opiniis ke “por havi bonan stilon, nepre estas necese koni minimume tri diversajn lingvojn, al si malparencajn”, kaj ke por la simpleco de sia stilo li dankis al sia rusa instruisto, kiu ne toleris du akcesorajn frazojn sinsekve.

Kabe ankaŭ ne ĝoje toleris idiotojn. Laciĝante pri la ĉiama propagandado ke tiu aŭ alia grupo de homoj “devus lerni Esperanton” por solvi la problemojn de la mondo, kiun li aŭdis de personoj kiuj mem ne bone regas Esperanton, li rebatis en 1906 “Esperanton plej necese devas lerni la Esperantistoj mem!” Nuntempe mi supozas, ke tiajn homojn kiujn li kritikis ni hodiaŭ nomus “fluŝaj” (flua + fuŝa = fluŝa), sed finfine Esperanto estas komunikilo, ne konkurso. Perfektemo, jes; eĉ aroganto, foje, jes, absolute; sed ofte ankaŭ honesta realismo; tiaj estis liaj trajtoj.

3-kabe-vortaro.jpg

4-kabe-vortaro.jpg

Vortaro de Esperanto: Apogeo de la verkaro de Kabe

En 1911, Kazimierz Bein forlasis la E-movadon. Li simple malaperis de la publika okulo. Lia foresto apenaŭ estis menciata en la esperanta gazetaro. En sekvantaj jardekoj lia rezigno, pro manko de informo, akiris enigman karakteron. En poemo de Kalman Kalocsay, estis demandite “Kia mister-malica forto / Vin povis preni de ni rabe?” (“Rimportretoj”, 1931). Li apenaŭ povis scii, car tute mankis detaloj. En la pionira tempo kun la tiamaj grandiozaj esperoj estis nekompreneble, ke iu tiel grava gvidanta personaĵo simple senaverte foriru. Ĝi estis taksata preskaŭ kiel perfido, kaj en la tiama etoso oni simple ne diskutis tiajn aferojn, kaj precipe ne publike.

En la verkoj “Historio de la Lingvo Esperanto” (1927) kaj “Vivo de Zamenhof” (1920) de Edmond Privat, la fakto ke Kabe rezignis pri la E- movado simple ne aperas, malgraŭ lia alta rango en la organizo (vicprezidanto de la Lingva Komitato) kaj lia eminento en la lingvo. Pli poste, Marjorie Boulton en sia biografio de Zamenhof (“Zamenhof: Creator of Esperanto”, 1960) mencietas la kontribuon de Bein, sed brosas sub la tapiŝon iajn pravigojn aŭ kialojn rezigni kiel “verŝajne ... privataj”.

Do, kial Kabe kabeis? Unu ŝlosilo al pli bona kompreno de la fono malantaŭ tiu evento estas eble trovebla en intervjuo kun li kiun faris en 1931 Jean Forge (pseŭdonimo de la verkisto Jan Fethke). Kabe en 1931 ne bedaŭris sian rezignon. Li diris “Mi ne estas plu Esperantisto ... eĉ mi havas ideojn tute nefavorajn al Esperanto”. Sed pri ĝuste kiuj tiuj nefavoraj ideoj estis, oni devas legi inter la linioj, ĉar Fethke ne volonte enlasas nin en sian konfidencon, montrante la tiaman nervozecon pri ia informo potenciale nefavora al la lingvo. Fethke diras, ke el la duhora diskutado pri lingvaj demandoj, kiu zumis en la oreloj post la intervjuo, li “bedaŭrinde ne povas ... citi”. Kia domaĝo por la nunaj historiistoj!

Buŝumetoj tamen eskapas: “Esperanto ne progresas ... ili restas la samaj, kvazaŭ mi forlasus hieraŭ Esperanton; nenio ŝanĝiĝis, ili parolas, paroladas, paroladas ĉiam la samon, ĉiam la samon ... la esperantistoj, jes ili havas multajn mankojn”. Kaj reen al la muelado de la temo de 1906: “antaŭ ĉio, ili ne scias sian lingvon!” Kaj, pli hereze, la sinteno kiun Fethke resumas kiel sekve: “lam venos, li pensas, nova geniulo, kiu kreos la veran solvon de la lingvo-problemo. Esperanto ja ne estas tiu ĉi solvo. Eble ĝi ... venos baldaŭ, eble post 100 jaroj”. Bedaŭrinde mankas detaloj pri ia eventuala pravigo en la vortoj de Kabe mem.

Ĉu, laŭ la opinio de Kabe, la lingvo mem kulpas pri la “malprogreso” de Esperanto? Kabe certe iam volis reformi Esperanton. En skizo pri Esperanto-literaturo en 1956, Vlastimil Novobilsky citas el iuj rememoroj de Kabe kies fonto tamen evitis nian esploradon: “Mi venis al la firma konkludo, ke diversaj reformoj estas neeviteblaj en Esperanto kaj mi prezentis miajn proponojn al la Doktoro. Kun miro mi konstatis, ke li ne estas ravita kaj ke li ne volas akcepti ilin. ‘Terura konservativulo’, pensis mi, ‘mine plu diskutos kun li pri la reformoj; baldaŭ li komprenos sian eraron, kaj bedaŭros, ke li ne adoptis pli frue miajn proponojn’.” Novobilsky diras “ĉi tiuj vortoj [de Kabe] estis skribitaj en la jaro 1909”.

Do, ĉu Kabe rezignis pri Esperanto pro sia reformemo? Laŭ la artikolo de Novobilsky, tio estas la implico. Miaopinie tio eble ne estis la sola aŭ unua afero en lia menso. En la rememoroj cititaj de Novobilsky, Kabe diras, parolante pri tiu okazaĵo kiam li proponis reformojn al Zamenhof, ke li faris tion “tradukinte du rakontetojn”. Oni povas do supozi ke tiu okazaĵo estis pasinta okazaĵo jam en 1905-6, post liaj tradukoj de “La fundo de l’ mizero” (1904) kaj “La interrompita kanto” (1905), kaj antaŭ “Pola Antologio” (1906). Ne nepre temas do pri aktuala opinio de 1909, do eble reformo ne estis la plej aktuala disputtemo por Kabe kiam li forlasis la movadon en 1911. Dermod Quirke aldone opinias pri la teksto ke “Liaj komentoj en 1909 estis ŝercaj, kaj certe la vortelekto sugestas sinmokon, sed humuro estas ĉiam riska afero en Esperanto”.

5-kabe-lernolibro.jpg

Novobilsky ankaŭ aludas al eblaj personaj malpaciĝoj kun Grabowski kaj Zakrzewski, kaj tio estis verŝajne parto de la historio. Sed ankaŭ eble malkonsentoj kun Zamenhof, kvankam tiu iomete tabueta sugesto ne estas eksplicite menciita de Fethke en la intervjuo de 1931. Tamen Kabe certe plendis tiam, ke por Zamenhof “la tuta lingvo por li estis nur rimedo ... ĉiam estis grava nur la ideo, tiu lia homaranismo, ĉion alian li toleris, car li devis”. Ŝajnas ke Kabe eble ne dividis la religia-filozofiajn antaŭecojn de Zamenhof, kiuj en 1911 pli kaj pli surfaciĝis en la iomete internen-rigardanta etoso tuj post la Ido-skismo. Kaj Kabe silentis ĉar li ne volis damaĝi la ideon de internacia lingvo.

Do, la kialoj de Kabe por la rezigno estis kompleksaj, kaj verŝajne ill enhavis ĉiujn jam menciitajn aspektojn: la reformemo, la malpacienco kun la (liaopinie) malalta intelekta nivelo kaj propagandaj pretendoj, kaj fine malentuziasmo por la persona ideologio de Zamenhof. Kabe fariĝis mistero car ni tiam ne pretis priparoli la malfacilajn temojn kiujn lia rezigno levis. Ni povas bedaŭri la mankon de liaj honestaj konsiloj dum tiu sekvanta grava periodo, sed Kabe ankaŭ volis dediĉi sian vivon al kuracado, kaj ne al Esperanto. Kiu rajtas plendi pri tio?

Tamen, la Esperanto-kariero de Kabe havas ankoraŭ unu plian ĉapitron. En 1956, li malkabeis! Kaj la homo kiu revenis al la movado estis eble pli humila. Intertempe, la Esperanto-movado ankaŭ ŝanĝiĝis dum tiuj 45 jaroj de lia memekzilo. Ŝajne plaĉis al Kabe la nova emfazo. Esperanto plenaĝiĝis kaj funkciis. Komenciĝis malaperi la naiva finvenkismo de la fruaj jaroj. Ĝi provizis praktikajn eblecojn por internaciaj amikecaj rilatoj, ege bezonataj dum tiuj jaroj de la malvarma milito. Precipe tian agadon Kabe aprobis kaj kuraĝigis. Bedaŭrinde Kabe ne postvivis sufiĉe longe por vidi la Jubilean UK de 1959 en Varsovio, kiun li ege sopiris ĉeesti.

Ĉi-jare estas la 130a datreveno de la naskiĝo de Kabe. Eble li meritas esti pli ol enigmo.

kabe-old.jpg


Bibliografio:
Adolf Capf: Doktoro Kabe ne vivas en Pola Esperantisto, 1959 N-ro 6.
E.J.F. (“Jean Forge” / Jan Fethke): Kion diris sinjoro Kabe? En Literatura Mondo 1931 N-ro 6.
Vlastimil Novobilsky: Skizo pri la Esperanta literaturo, Opava: Esperanto-Junularo, 1956.
Andrzej Pettyn: La unua stilisto esperantlingva en Pola Esperantisto, 1976 N-ro 3-4.

Mi volas danki al Roy McCoy, Dermod Quirke, Rob Moerbeek kaj Aleksander Korĵenkov pro ilia helpo elterigi fontojn pri la supra temo.

  • Like 3



User Feedback

Recommended Comments

Dankon al Ed pro la tre interesa raporto pri la Kabea mistero!

  • Like 2

Share this comment


Link to comment
Share on other sites



Create an account or sign in to comment

You need to be a member in order to leave a comment

Create an account

Sign up for a new account in our community. It's easy!

Register a new account

Sign in

Already have an account? Sign in here.

Sign In Now

×
×
  • Create New...

Important Information

We have placed cookies on your device to help make this website better. You can adjust your cookie settings, otherwise we'll assume you're okay to continue. By using this site, you agree to our Terms of Use. Please familiarise yourself with our Guidelines for posting and consult our Privacy Policy to ensure that you're happy with how we use your information.