

Event created by Tim
Ĉi-jare Somerlernejo, kiu ekzistas jam dum pli ol 50 jaroj, okazos virtuale. Gvidos la programon Ed Robertson, kiu konsistos el tri 90-minutaj sesioj. Jen la horoj: 11:00-12:30, 14:00-15:30, 17:00-18:30.
La kurso taŭgas por homoj jam kapablaj paroli en Esperanto: ne necesas esti tute flua parolanto, sed la sola lingvo uzota estos la internacia. Laŭ la interna sistemo de EAB, la kurso celas homojn pli progresintajn ol Lernu kaj Lernu Plu.
Ni intence limigas la lokojn por permesi al ĉiu partoprenanto kontribui. Aliĝu do rapide. Bedaŭrinde, pro la malgranda nombro de lokoj, rajtas partopreni nur esperantistoj loĝantaj en Britio.