
Event created by Mark Wootton
-
Sign in to follow thisFollowers 0
Event details
Dum la koronavirusa hejmrestado, la Notinghama Esperanto-Klubo renkontiĝas interrete. Skajpa kunveno okazos dimanĉon la 23-an de aŭgusto je la 13-a horo (BST/UTK+1), kaj ni faros Montru kaj Priskribu. Oni atendas, ke la evento daŭros de du ĝis tri horoj. Se vi volus partopreni, bonvole kontaktu nin antaŭ la fino de sabato la 22-a. Se vi estas uzanto de Duolingo, oni povas gajni 250 spertumojn per partopreno — pli da detalo ĉi tie.
Jen ekrankopio el antaŭa retkunveno: