

Event created by Rico
La 15an de novembro Anna Lowenstein faros anglalingvan prezenton pri Esperanto por Mirthy, asocio kiu organizas retajn paroladojn, lecionojn kaj aliajn eventojn.
Vi trovos informojn pri la evento ĉe: https://www.mirthy.co.uk/event-calendar/esperanto-the-worlds-easiest-language/
La prezento komenciĝos je 16.00 kaj daŭros unu horon. Necesos pagi £2.99 por partopreni, aŭ oni povos aliĝi senpage se oni enskribiĝos por la senpaga unumonata provabono. Anna estos kontenta ricevi vian subtenon kaj montri, ke multaj homoj interesiĝas pri la temo.
Por enskribiĝi por la unumonata provperiodo, iru al https://www.mirthy.co.uk/accounts/membership/
kaj elektu "Unlimited => Sign up for FREE trial".