
Event details
EAB kaj Esperanto-France kunigos siajn naciajn kongreson en unu grandan kunkongreson en Dovro! Detalojn trovu ĉe la kongresa retejo!
Gaste prelegos Bertilo Wennergren, membro de la Akademio de Esperanto kaj verkinto de la Plena Manlibro de Esperanta Gramatiko.
Sabaton vespere koncertos Martin Wiese, kiu kunfondis la grupon Persone en 1986 kaj dum la lastaj jaroj havas personan projekton Martin kaj la Talpoj:
En la unua vespero prezentos 'kejlion' (Ceilidh, prononcu 'kejli', irlanda aŭ skota popolmuzika dancado kaj rakontado) Jano Carter:
Kaj la sekvan tagon Tim Owen gvidos leĝeran kvizon por paroligi vin kun viaj kolegoj:
Pliaj prelegoj atendas vin, kiel ankaŭ ekskursoj al
Kastelo Dovro
al la Blankaj Klifoj
kaj eĉ per pramŝipo al Kalezo, kie gvidos vin lokaj esperantistoj!
Do, vizitu la kongresan retejon kaj aliĝu!
-
1
-
1