
EAB

Event created by Tim
Senpaga unutaga kurso en Londono por progresintoj, kiuj jam kapablas paroli (ĉu sufiĉe flue, ĉu iom heziteme) Esperanton. Gvidos la sesion Tim Owen. Ĉi tiu kurso venas post Lernu Plu en la kursa serio de EAB. Partoprenantoj diskutos diversajn temojn (kaj rilate Esperanton, kaj ĝeneralajn) kaj pritraktos diversajn tiklaĵojn en la lingvo.