

Event created by Tim
Ni estas tre feliĉaj povi anonci la daton de la ĉi-jara Somerlernejo. Temas pri ĉiujara kursaro, kiu okazis unuafoje antaŭ pli ol duonjarcento! La venonta komenciĝos ĉe nia sidejo en Barlaston je la 10:00 sabaton la 17an de Aŭgusto kaj finiĝos je la 13:00 dimanĉon la 18an.
Kiel kutime estos du klasoj: Jack Warren gividos sesion por progresantoj; homoj pli altnivelaj ĝuos la progresintan kurson gvidotan de Ed Robertson.
Somerlernejo estas senpaga; se vi atingos Esperanto-Domon, vi ricevos senkoste la instruadon!
Por pli da detaloj, ekzemplaj ekzercoj kaj por aliĝi, iru al https://esperanto.org.uk/events/somerlernejo/