This was the Esperanto Association of Britain's site from 2005 to 2018. You will find its current site at esperanto.org.uk.

EAB Event 2012-10-06: Aŭtuna kunveno de la nord-okcidenta esperanto federacio

Aŭtuna kunveno de la nord-okcidenta esperanto federacio

Ni kore invitas vin al nia Aŭtuna Kunveno kiu okazos je sabato, la 6a de oktobro ĉe Hotelo Westminster, City Road, Chester CH1 3AF (tel: 01244 317341). La hotelo troviĝas nur kelkajn metrojn for de la stacidomo.

Alvenu post la 11a horo: ni komune sociumos en la Deva Bar, kie krom trinkaĵoj oni povos ankaŭ aĉeti biletojn por la loterio, kaj eventuale novajn kaj brokantajn librojn kaj esperantaĵojn. Je la 12:30 oni servos abundan - kaj tre lauditan! - bufedan tagmanĝon. Vegetaraj kaj veganaj pladoj haveblos laŭ antaŭmendo.

Post la lunĉo ni kunvenos en alia ĉambro por mallonga aferkunsido. La ĉefa ero de la programo estos la parolado je memoro al Antonia Rostron-Van Ess, de Jack Warren. Sendube tio estos amuza kaj informa prelego de klara kaj klera parolanto - aktivulo en la loka movado kaj popolara instruanto kaj distranto ĉe Barlastono.

Oni servos teon/kafon kaj biskvitojn post la parolo. Okazos eltirado de la loteribiletoj - tiam ni povos gaje aŭ triste interbabili ĝis venos la horo por disiĝo, ĉirkaŭ la 4a 30.

La kosto estas £16.50 inkluzive de la menciitaj manĝaĵoj kaj trinkaĵoj.

Por partopreni bv sendi ĉekon al EAB, Esperanto House, Station Road, Barlaston, STOKE-ON-TRENT, ST12 9DE (kun kromnoto ke temas pri "NOEF Aŭtuna Kunveno"). Aŭ (prefere) vi povas mendi kaj pagi perrete, klakante je la butono sube:

£16.50 NOEF Aŭtuna Kunveno

Ja menciu en la "komentoj/pliaj instrukcioj" parto de via mendo (aŭ ret-mesaĝe al eabatesperanto.org.uk) ĉu vi volos manĝi vegetare aŭ vegane.

Se eble, bonvolu uzi debitkarton por via mendo (ĉar niaj procentaĵokostoj estas malpli grandaj kun debitkartoj, tiel pli granda proporcio de via pago iros al la federacia kaso.)

Por vidi la kondiĉojn de perretaj mendoj kaj paĝoj, vidu la EAB libroservo paĝo. La ĉi-supra ero ne havas sendokoston.

Se vi volas mendi librojn aŭ varojn el la EABa libroservo kun via mendo, metu tiujn en la butikĉaron ankaŭ, antaŭ ol vi iras al la 'checkout' (=pagejo).

La limdato por aliĝo estas la 30a de septembro, kiam ni devos sciigi la hotelon pri la preciza nombro de partoprenontoj. Venu amase al bela, interesa Chester! (Bv noti: Ni bonvenigus premiojn por la loterio!)

Por informoj aŭ helpo - ankaŭ en Chester - kontaktu: 07703 310 610.


[Return to EAB events list]
[EAB Homepage]