This was the Esperanto Association of Britain's site from 2005 to 2018. You will find its current site at esperanto.org.uk.

EAB News 2014-05-22: Festo por la 90a datreveno de Marjorie Boulton

Festo por la 90a datreveno de Marjorie Boulton

Por honori al Marjorie Boulton, Kolegio Somerville en Oksfordo kaj Geoffrey Greatrex, nome de EAB, organizis feston por celebri ŝian 90an datrevenon. Patroprenis pluraj ŝiaj amikoj, inkluzive de Paul Gubbins, John Wells, Edmund Grimley Evans, Heleno Fantom, Anna Lowenstein, Martyn McClelland, Olga Kerziouk, Terry kaj Anica Page, Brian Moon, Claude Nourmont, Tim Owen kaj, kompreneble, Kate Hall.

La tagordo por la festo.

Paul Gubbins, prezidanto de EAB kaj delonge amiko kaj studento de Marjorie, varme gratulis ŝin kaj ofertis kelkajn personajn memorojn. En tiu foto li laŭtlegas la poemon Riĉeco.

Surekrane oni spektis bondezirojn de pluraj homoj, inkluzive de Humphrey Tonkin ...

... kaj Simon Davies.

Brian Moon, nome de la Akademio de Esperanto, prezentas al Marjorie atestilon.

La honorato distras per personaj memoroj kaj anekdotoj.

La ĉefulino de Kolegio Somerville, Alice Prochaska, parolas kun Marjorie kaj petas, ke ĉiuj tostu ŝin.

Marjorie kaj Alice Prochaska en la bela ekstero.

Marjorie ricevas sian tre dolĉan ĉokolado-kukon.

Geoffrey Greatrex kaj Alice Prochaska kune kun Marjorie ektranĉas la kukon.

La kvar lastaj prezidantoj de EAB staras kune.

La Kolegio Somerville afable videbligis kelkajn librojn de Marjorie verkitajn.

Photoblog by Tim Owen


For details of future Esperanto events in Britain, see the EAB Events web page.

[Return to EAB news bulletins list]
[EAB Homepage]