Jen la retejo de Esperanto Association de Britain ek de 2005 ĝis 2018. La nuna retejo troveblas ĉe esperanto.org.uk.

Skip to main content.

La Organizo de Esperanto-Asocio de Britio

Ĉi tiu paĝo temas pri la organizo kaj funkciado de la Asocio. El ĉi tiu paĝo, vi ankaŭ trovos liojn al novaĵo pri Esperanto-agadoj en Britio, al britaj Esperanto-eventoj (kiujn la Asocio aŭ britaj Esperantistoj organizas), detalojn pri kelkaj homoj kiu prizorgas la Asocion, kaj raportojn kaj konsilojn verkitajn por aŭ pri la funkciado de la Asocio.

Ĉar niaj reklamoj, anoncoj, informoj ktp celas la anglaparolantan publikon, tiuj (ĉi-subaj menciitaj) paĝoj estas en la angla lingvo. Tamen ja memoru ke ĉiam eblas kontakti nin (esperantlingve aŭ anglalingve), kaj nia oficejo provos respondi al via demando.

Ene de la Asocio

La Esperanto-Asocio de Britio estas laŭjure neprofita fondaĵo (numero 272676). Nia celo estas antaŭenigi kleradon en, kaj pri, la lingvo internacia Esperanto, kaj konservi kaj diskonigi la kulturon kaj heredaĵon de Esperanto, por la eduka bono de la ĝenerala publiko.

Estras la fondaĵon la kuratoroj, are konataj kiel la Estra Komitato (ManCom), kiuj laboras ene de la reguloj de la statuto, kaj kiuj aplikas la bona direktadon, kiun postulas la brita komisiono (t.e. instanco) pri bonfaraj fondaĵoj de ĉiu eduko-cela fondaĵo.

Prizorgas la fondaĵon (de tago al tago) la oficeja stabano, sub estrado de la kuratoroj. Subtenas tiun stabanon diversaj pagataj dungatoj kaj nepagataj volontuloj.

Por trovi resumon de la lastatempaj agadoj de la asocio, bonvolu legi la plej lastan raporton de la kuratoroj (Trustees' Report).

Multaj homoj aktivas promocii Esperanton en Britio, kaj ne eblas listigi la tuton. Tamen, en la paĝo pri EAB homoj ni ja montras la kuratorojn, dungantojn, kaj tiuj volontulojn, kiuj estras kelkaj el la aspektoj de la Asocio.

La Asocio fondiĝis kiel laŭjure neprofita fondaĵo en 1976, kaj transprenis agadojn de The British Esperanto Association (Inc). Tiu BEA fondiĝis en 1904, tial en 2004 ni festis la centjariĝon de nia landa asocio.

^ Iri al la supro

Estrado

La kuratoroj estas la anoj de la estra komitato de la Esperanto-Asocio de Britio, elektitaj de la membraro dum la jarkunsido, por servi tiel ĝis la fino de la venonta jarkunsido. Dum la jaro, se labor-nivelo aŭ bezono de taŭgaj spertoj okazas, la kuratoroj rajtas alelekti pliajn volontulojn, kiuj servas en la komitato ĝis la venonta jarkunsido, kiam tiuj homoj sin proponas en la baloto.

La nuntempaj kuratoroj troveblas en la paĝo pri EAB homoj.

La estra komitato dungas kaj direktas la pagataj dungantoj de la Asocio (kiaj ankaŭ troveblas en la paĝo de EAB homoj).

La estra komitato direktas sub-komitatojn kaj individuojn pritrakti specifajn taksojn, kaj postulas progresraporto(j)n al la komitato.

La statuto de la Asocioj estas konsilo-kadro, ene de kiu EAB funkcias. Novaj kuratoroj ankaŭ ricevas "Ekondukan Prezentadon por Kuratoroj" post ties enpostigo.

^ Iri al la supro

BEA Ltd

British Esperanto Association (Incorporated) (BEA) Ltd (laŭjure limigita kompanio) estis la antaŭulo de Esperanto-Asocio de Britio (Esperanto Association of Britain, EAB). Ties oficiala kompanio-numero estas 93189 kaj ties oficiala kompanio-adreso estas Esperanto House, Station Road, Barlaston, Stoke on Trent, Staffordshire, ST12 9DE. Ni retenas ĝin kiel dormanta limigita kompanio pro teknikaj kialoj. La kompanio ne aktivis post la transdono de ties aktivoj al EAB (akcioj kaj mono en 1995 kaj konstruaĵo en 1999). Oni fermis la bank-konton en 2002, kaj tiam BEA registriĝis kiel neaktiva (do, dormanta) kompanio, laŭ konsento de ties direktoroj, je 20 aprilo 2002. Oni kutime elektas ties direktoroj el (anoj de) la EAB Estra Komitato, kaj la membroj de la kompanio estas tiuj direktoroj, plus unu dumviva membro kiu ne volis membriĝi en EAB.

En majo 2007, BEA Ltd ricevis centjariĝan atestilon de Companies House (t.e. la instanco en britio kiu prizorgas kompaniojn).

Grava Distingo:
Esperanto-Asocio de Britio (Esperanto Association of Britain, EAB) laŭjure neprofita fondaĵo,
British Esperanto Association (BEA) Ltd estas la dormanta limigita kompanio.
La nomoj kaj la ĉefliteroj tre similas, do tre facilas konfuziĝi inter la du!