Estante landa sekcio de la Universala Esperanto-Asocio, EAB rajtas havi reprezentan membron en ties komitato. Ĉi tiu homo portas la titolon komitatano A. (Estas pluraj rangoj en la komitato. B estas la estraro kaj C konsistas el fakuloj.)
La komitatano A tenas sian pozicion dum tri jaroj kaj partoprenas en reta diskutado tra la jaro kaj komitat-kunsidojn ĉe la Universala Kongreso. UEA al sia komitatano pagos duonon de la kotizo por la UK; la kuratoroj de EAB decidis, ke ĝi pagu la alian duonon, do la UK estas senkotiza por nia reprezentanto.
Ofte okazas, ke la komitatano A ne mem povas partopreni la Universalan Kongreson. En tia situacio, ni rajtas nomumi anstataŭulon, kiu la kunvenojn partoprenu. Ĉi tiu homo ricevos do la kotiz-rabaton.
Por esti komitatano A aŭ anstataŭulo, necesi esti membro de UEA dum almenaŭ la du antaŭaj jaroj.
Ĉu interesus vin okupi ĉi tiun rolon? Ĉu vi interesiĝus esti anstataŭulo? Por pli da informoj, bonvolu kontakti nin.