Kurso por progresantoj, kiuj jam superas Lernu Plu
La Esperanto-Asocio de Britio ofte starigas porkomencantajn kaj porkomencintajn kursojn ĉe sia sidejo. Postplu estas provo starigi kurseron por tiuj, kiuj sukcese jam partoprenis Lernu Plu kaj bezonas iom pli. Partoprenado estas senkosta.
Gvidos Postplu Tim Owen. Se vi tiel progresis, ke Lernu Plu ne plu taŭgas por vi, pensu partopreni Postplu.