Enprofundiĝo eksterlanda en Esperanton

Kaj ni proponas £200-an kontribuon al viaj kostoj

£200 por lerni Esperanton

ĉe internacia evento en Slovakio

Ni kredas, ke la plej efika maniero fariĝi memfida kaj flua parolanto de Esperanto estas profundiĝi en internacian etoson eksterlande. Tial ni volas kuraĝigi per financa helpo homojn partopreni la aranĝon Somera Esperanto-Studado

Somera Esperanto-Studado

La plej bona okazo por lerni Esperanton kaj plifortigi vian uzadon

Nitra (Slovakio), 12-a ĝis 20-a de julio 2019

Somera Esperanto-Studado (SES 2019) okazos de la 12-a ĝis 20-a de julio 2019 en la historia slovaka urbo Nitra, situanta 90 km for de la slovaka ĉefurbo Bratislavo.

La programo konsistos el kelkaj partoj:

  • Antaŭtagmeze: instruado pri Esperanto, kurso pri literaturo
  • Posttagmeze: ekskursoj, prelegoj, manlaboroj, sportoj, laborgrupoj ktp
  • Vespere: nacia kaj internacia vesperoj, koncertoj, diskoteko…

Esperanto-instruadon gvidos spertaj Esperanto-instruistoj en 6 grupoj, laŭ la lingvo-nivelo.

SES-retejo

Instruado de Esperanto

Instruado de Esperanto

Instruadon de Esperanto gvidos spertaj Esperanto-instruistoj, kiuj havas abundan internacian sperton. Ili instruos je niveloj A1 ĝis C2 de la komuna eŭropa referenc-kadro por lingvoj.

Literaturo kaj kulturo

Spertaj gvidantoj instruos pri literaturo kaj kulturo, kaj prezentos la traduk- kaj redaktartojn.

Pliaj informoj pri instruado

Ekskursoj

La organizantoj proponas plurajn ekskursojn por videbligi al vi belan Slovakion. Vi ne nur vidos kastelojn, naturon, montaron ktp, sed havos plenan okazon uzi Esperanton en eksterklasĉambra situacio.

Informoj pri ekskursoj

Kulturo kaj sociumado

Kulturo kaj sociumado

Okazos plena kultura programo kun io por ĉiu: muziko (koncertoj kaj diskejo), kinejo, kaj kuirarta festivalo.

Eblos aĉeti librojn, t-ĉemizojn ktp, partopreni prelegojn pri kulturo, kaj eĉ lerni la slovakan.

Pliaj informoj pri kulturo kaj sociumado

Peti subvencion

Kandidatu por peti £200

Faru antaŭ la 19-a de aprilo!

EAB ofertas subvencion ĝis £200 por helpi ĝis 10 kandidatojn partopreni la ĉi-jaran SES. Se vi jam aliĝis, vi daŭre rajtas peti subvencion. Bonvolu noti, ke restas via respondeco aliĝi al la aranĝo kaj aranĝi veturadon ktp.

Rajtas peti subvencion tiu, kiu:

  • loĝas en Britio
  • havas britan bank-konton
  • estos pli ol 17-jara
  • neniam antaŭe partoprenis Esperanto-renkontiĝon ekster Britio

Por kandidati necesas plenigi la formularon antaŭ la limdato, la 19-a de aprilo 2019. Ni pritraktos eventualajn petojn kaj respondos en la lasta semajno de Aprilo.

Kandidati