Jump to content
Rico

(2020/04) La Fermita Urbo

Recommended Posts

Jen la libro, kiun mi legos ekde la 1a de Aprilo. Ĉu ankaŭ vi volas legi ĝin? Aŭ eble vi jam legis ĝin 🙂 Se jes, atendu kelkajn tagojn kaj poste komencu kundividi viajn impresojn. Eble ankaŭ mi faros tion. Se vi ankoraŭ ne legis ĝin kaj volas fari tion pli malpli je la sama tempo ol mi, mi antaŭĝojas legi viajn komentojn pri la libro. Mi esperas, ke miaj impresoj pri ĝi estos pli proksimaj al tiuj pri 'La fotoalbumo' ol tiuj pri 'Ĉu vi konas...."!

  • Like 1

Share this post


Link to post
Share on other sites

Dankon, Rico!

Mi komencis ĝin lastan oktobron kaj jam mez-unuapaĝe decidis resurbretigi ĝin, do mi aktuale ne estas tiel optimisma. Ni vidu, ĉu dua provo estos pli sukcesa 🙂

  • Like 1

Share this post


Link to post
Share on other sites

La unuaj impresoj estas bonaj. Mi daŭrigos la legadon..

  • Like 1

Share this post


Link to post
Share on other sites

Do, estas du paralelaj rakontoj, kiuj ĝis nun (mi legis ĝis paĝo 31) ne montras kunligon. La, ni diru, 'ĉefa' rakonto estas plena je mistero, danĝero por la ĉefrolulo kaj malkovrendaj sekretoj. Tiu parto estas interesa. La dua rakonto ŝajnas ĝis nun iomete enuiga kaj ne bone konektita al la ĉefa intrigo. Mi certas, ke tia situacio pliboniĝos baldaŭ.. 🙂

Share this post


Link to post
Share on other sites

Mi finlegis 'La fermita Urbo'. Al tiuj, kiuj ankoraŭ ne legis la libron, mi povas sendube rekomendi ĝin. La diversaj rakontoj, kiuj je la komenco ŝajnis paralelaj kaj ne kunligitaj, kuniĝis kaj fariĝis granda unueca intrigo. Mi povas imagi la libron kiel filmon sciencfikcian. Mi spektus ĝin. Bone farite, S-ro Nemere.

Share this post


Link to post
Share on other sites

×
×
  • Create New...

Important Information

We have placed cookies on your device to help make this website better. You can adjust your cookie settings, otherwise we'll assume you're okay to continue. By using this site, you agree to our Terms of Use. Please familiarise yourself with our Guidelines for posting and consult our Privacy Policy to ensure that you're happy with how we use your information.