Jump to content

About This Group

Ni samtempe legos libron, kaj diskutos en Esperanto kiel ni progresas, kion ni opinias pri ĝi ktp.

  1. What's new in this group
  2. Fininte la legadon de 'Murdo en la Orienta Ekspreso' mi nun komencas 'La fotoalbumo - dua volumo'. Estas agrabla sento de konateco - ĉar oni jam konas la ĉefrolulojn antaŭ ol komenci la legadon - tiel bela kiel vizito al delonge neviditaj amikoj aŭ parencoj.
  3. Ĝi estas en mia listo...
  4. Mi ĵus finlegis la duan volumon de "La fotoalbumo". Ĝi estas eĉ pli bona ol la unua, laŭ mi. (Jen la paĝnombroj de la tri volumoj: 366, 165, 77. Bonŝance ne estas kvara volumo, ĉar ĝi estus nura broŝuro!)
  5. Mi finlegis 'La fermita Urbo'. Al tiuj, kiuj ankoraŭ ne legis la libron, mi povas sendube rekomendi ĝin. La diversaj rakontoj, kiuj je la komenco ŝajnis paralelaj kaj ne kunligitaj, kuniĝis kaj fariĝis granda unueca intrigo. Mi povas imagi la libron kiel filmon sciencfikcian. Mi spektus ĝin. Bone farite, S-ro Nemere.
  6. Mi ĵus legis "Kaj staros tre alte..." de Trevor Steele. Ĝi estas pli bona ol la Jesuo-libro de Manuel de Seabra, laŭ mi. La kadra rakonto - oni prezentas la ĉefan tekston kiel biografion verkitan de romiano en la unua jarcento - estas apenaŭ kredebla, sed oni povas ignori tion kaj legi ĝin kiel ankoraŭ unu version de la vivo de Jesuo. Se vi ŝatas tiajn rakontojn - mi ja ŝatas ilin kaj legis verŝajne dekojn - eble vi ŝatos ĉi tiun. Jena sceno pensigis min. Jen kiel Jesuo renkontas la esenojn: ... Jeŝu sidis en ombro apud la bela Maro de Galileo, pensante kiel ĉiam pri sia sorto, kiam aliris lin du viroj. Ili petis permeson eksidi apud li. Post kelkaj diroj pri la belo de la lago ili menciis, ... Mi ne scias, kiel la homoj kutime ekkonversaciis en Galileo antaŭ du mil jaroj, sed oni atendus ioman ekzotecon, ioman diferencon de hodiaŭaj angloj, ĉu ne? Aliflanke, eble tiel vere okazis, kaj la aŭtoroj, kiuj inventas ekzotan parolmanieron, estas nuraj trompistoj. Jen interesa demando pri historio kaj kulturo kaj beletro, se iu volus profundiĝi. (Mi provizore ignoras la demandojn, kiel la biografo ekscius pri tiaj detaloj, kaj kial la biografo konsiderus tiajn detalojn notindaj aŭ inventindaj. Kiel menciite, la kadra rakonto laŭ mi ne bone funkcias.)
  7. Do, estas du paralelaj rakontoj, kiuj ĝis nun (mi legis ĝis paĝo 31) ne montras kunligon. La, ni diru, 'ĉefa' rakonto estas plena je mistero, danĝero por la ĉefrolulo kaj malkovrendaj sekretoj. Tiu parto estas interesa. La dua rakonto ŝajnas ĝis nun iomete enuiga kaj ne bone konektita al la ĉefa intrigo. Mi certas, ke tia situacio pliboniĝos baldaŭ.. 🙂
  8. La unuaj impresoj estas bonaj. Mi daŭrigos la legadon..
  9. Dankon, Rico! Mi komencis ĝin lastan oktobron kaj jam mez-unuapaĝe decidis resurbretigi ĝin, do mi aktuale ne estas tiel optimisma. Ni vidu, ĉu dua provo estos pli sukcesa 🙂
  10. Jen la libro, kiun mi legos ekde la 1a de Aprilo. Ĉu ankaŭ vi volas legi ĝin? Aŭ eble vi jam legis ĝin 🙂 Se jes, atendu kelkajn tagojn kaj poste komencu kundividi viajn impresojn. Eble ankaŭ mi faros tion. Se vi ankoraŭ ne legis ĝin kaj volas fari tion pli malpli je la sama tempo ol mi, mi antaŭĝojas legi viajn komentojn pri la libro. Mi esperas, ke miaj impresoj pri ĝi estos pli proksimaj al tiuj pri 'La fotoalbumo' ol tiuj pri 'Ĉu vi konas...."!
  11. Bele, ke iu proponis ion 🙂 Kial ne konsideri ĝin "nia libro eklegota la unuan de aprilo"? Ĉu vi deziras krei la fadenon por ĝi, Rico? Ne estas tiel, ke nur mi rajtas, kaj cetere, mi ne estas certa, ĉu mi havos tempon legi ĝin. (Pli trafe: mi provis iam, kaj decidis, ke mi ne ŝatos ĝin jam unuapaĝe!)
  12. Saluton, ĉiuj. En lastatempa Skajpa kunbabilado, iu menciis 'La fermita Urbo' de Istvan Nemere. Tiu libro estas en nia listo, ĉu ne? Pro tio, ke mi rapide finlegis mian elektitan libron por la nuntempa Sumoo, mi pripensas legi tiun libron. Kaj vi? 🙂
  13. Se iu volas legi senpagan tradukitan romanon, jen: https://rano.org/frateto/ (Eblas elekti "seksisman" lingvaĵon!)
  14. Kaj mi ĵus atingis la finon de "Ŝia lasta poŝtkarto".
  15. Ni havas 4 ekzemplerojn en la vendejo Sed mi estas tute kontenta starigi sondon pri la elektota ĉiaokaze. Mi tamen proponas iom da atendado, ĉar sendube mi ne estas la sola, kiu ricevis Esperantajn librojn je Kristnasko kaj ŝatas legi ankaŭ ilin!
  16. Ho jes, la tria volumo nur lastatempe eldoniĝis. Raklamojn pri ĝi oni povas vidi en kelkaj el la pasintaj eldonoj de la revuo 'Monato'. Mi certe aĉetos ĝin se ne baldaŭ, ĉar mi lastatempe aŭ aĉetis aŭ alimaniere ricevis plurajn E-librojn kaj ne estas sufiĉe da tempo en la tago! Pro la sama kialo, mi kunsentas pri ioma malrapidigo de la sinsekvo de legotaj libroj.. Pri 'La enigmo de la ar@eneo', bedaŭrinde mi ne posedas ekzempleron. Do, se vi volas legi tiun libron, bonvolu fari tion kaj mi rekomencos la komunan legadon kiam la grupo legas 'La fotoalbumo Vol II'. ?
  17. Ĝis nun, mi ne sciis pri tria volumo! Mi finlegis antaŭ Kristnasko, sed ne ĝisdatigis vin pro forgesemo. Mi ne scias, ĉu aliaj homoj legas ĝin, ĉar neniu alia aldonis komenton. Ni eble atendu ĝis februaro, ĉu ne, antaŭ ol komenci novan. @Rico: Kion vi opinias pri 'La enigmo de la ar@eneo?' Mi scias, ke Edmund ĵus legis ĝin, do li povus komenti, sen tio, ke li devos relegi ĝin.
  18. Bone. Mi povas konfirmi, ke post la legado de La Fotoalbumo - Vol I -, mi certe intencas legi la duan volumon kaj verŝajne aĉetos la ĵus eldonitan trian.
  19. Hieraŭ mi finlegis la libron "La enigmo de l' ar@neo". Eble tio estu nia sekva libro, por ke mi estu jam plenuminta la taskon. Se ni diskutus ĝin ĉi tie, estus interese, laŭ mi, kolekti erojn por tri listoj: * Ne-PIV-aj vortoj, kiuj ne estas en la "Glosoj" ĉe la fino de la libro. (Ekzemple "furumi", kies signifo estas facile divenebla.) * Esperantistoj, Esperantaj libroj, Esperantaj organizaĵoj, ktp menciitaj en la teksto. * Esperantistoj, Esperantaj libroj, Esperantaj organizaĵoj, ktp menciitaj en la teksto, sed per alia nomo.
  20. Mi ĵus finlegis "Ĉu vi konas Blaise Cendrars?", kaj mi ne trovis ĝin tiel malbona. La lingvaĵo estas iom stranga, kaj la miksitaj rememoroj iom konfuzas, kaj kelkaj frazoj iom tro ofte ripetiĝas, sed ĝi havas ian elanon kaj ja donas vivan impreson pri la batalado en Afriko kaj pri la studentaj ribeloj. Kaj ĝi estas mallonga libro, kvankam tio estas ankaŭ problemo el merkata vidpunkto: ĝi estas tro mallonga por esti romano, sed eble iomete tro longa por esti novelo. Ia novelego, verŝajne. Sur la titolpaĝo aperas la vorto "romano", sed ĝi havas nur ĉirkaŭ 20-25 mil vortojn! Mi preferis ĝin ol alian libron de la sama aŭtoro, "La tago kiam Jesuo perfidis Judason".
  21. Mi konfesas, @Edmundo, ke kiam mi vidis viajn vortojn "Mi legis ĝin ĝis la fino", mi ne volis atente plulegi viajn komentojn... por ne riski ekscii la nomon de la mortiginto... Ne, mi ŝercas. Mi legis duonon de la libro, pli malpli. Mi rimarkas grandan diferencon inter la aŭtoro de ĉi tiu libro kaj la aŭtoro de la antaŭa libro, kiun ni legis. Trevor Steele bone priskribas la pensojn, sentojn kaj vivmanieron de la roluloj. Mi tre ŝatas lian stilon, lian priskribon de la protagonistoj kaj de la vivo en fora Kvinslando dum la 1950-1960aj jaroj. Mi havis kelkajn okazojn por lerni novajn vortojn, esti memorigita pri aliaj kaj ekkoni multajn belajn Esperantajn esprimojn. Estas multaj ekzemploj, sed tiun ĉi mi memoras nun: "ŝi trovis la serĉitaĵon". Serĉitaĵon! Kia belega esprimo. Kaj kia trafa pruvo de la riĉeco de Esperanto. Kiel vi povus esprimi tiun ideon en la nacia lingvoj? En neniu el la lingvoj, kiujn mi konas, mi kapablus esprimi tiun ideon sen uzi almenaŭ 5-6 vortojn. Kian belan lingvon ni ĉiuj lernas! Finfine, mi devas korekti 'historian' eraron, kiu prezentiĝas en la libro: En kelkaj el la lastaj ĉapitroj, kiujn mi legis, T. Steele parolas pri la agado de la Papo Pio XII. La okazintaĵoj en tiuj ĉapitroj okazis, laŭ la priskribo de la aŭtoro, en 1959. Tamen, Pio XII mortis en 1958 (Frua Oktobro)... La Papo en 1959 estis Johano XXIII (karesnomita 'La bona papo'). Eble la aŭtoro ŝatus ekscii pri tio, se li iam volas reeldoni (kaj/aŭ redakti la enhavon) la libron.
  22. Mi legis ĝin ĝis la fino. Ĝenerale ĝi ŝajnas al mi ne malbona, kaj mi eble legos la daŭrigon. (Volumon 2 mi jam posedas; volumo 3, la lasta, nur 77-paĝa, aperis en 2019.) Ĝi estas, evidente, familia "sagao", en la senco, ke ne estas unu ĉefa persono kaj pluraj preskaŭ sendependaj rakontoj disvolviĝas samtempe, kaj ĝenerale mi verŝajne preferas unufadenajn rakontojn, sed la ĉefaj personoj vere ekvivas, kun propraj personecoj kaj parolmanieroj, tiel ke oni povas interesiĝi pri ili, kaj la bildigo de la tiama vivo en diversaj aŭstraliaj medioj estas kredinda kaj interesa, kvankam mi volonte vidus pli da detaloj pri la ĉiutaga vivo en katolika internulejo, ekzemple. Mi supozas, ke la morto, kiu okazas proksime al la fino de volumo 1, ŝajnas ne tute reala, kvazaŭ la aŭtoro simple ne volis enfokusigi tiun okazaĵon, eble prave, ĉar tio ne estus tre gaja legaĵo, sed en tiu okazo la normala solvo de romanisto estus tute ne okazigi la morton.
  23. Jen lingva strangaĵo de paĝo 200: ... en la brilegan tagon, kiu doloris momente la okulojn. La taglibra strangaĵo estas sur paĝoj 136-138.
  24. Bone. Mi komencis la legadon hodiaŭ. La unuaj impresoj estas pozitivaj kaj certe pli bonaj ol la unuaj impresoj, kiujn mi ricevis kiam mi eklegis la pasintan libron. La rakonto fluas glate kaj mi ŝatas la ideon elekti fotografaĵojn kiel 'mejlŝtonojn' por la rakonto (mi nur supozas, ke tio okazos. Mi ne estas sufiĉe ene de la rakonto mem por esti certa pri tio). Mi ja rimarkis kelkajn, mi diru, idiotismojn aŭ almenaŭ trajtojn / influojn de la denaska lingvo de la aŭtoro. Tio estas tute normala kaj pardoninda afero laŭ mi: mi certas, ke ni ĉiuj faras ion similan. Tamen, êc kiam li eksplikas la kialon de siaj neologismoj, li malkaŝas ke ni ĉiuj nepre vidas aferojn 'de unu vidpunkto' kaj tiu estas nur 'vidpuntko' kaj ĝi ne povas esti neŭtrala. Ekz. li plendas pri 'divorci' kaj diras 'kial, ho kial, iu decidis en PIV nomi tiun verbon netransitiva?' Hmmm... kial ne? Tiu verbo estas transitiva en la angla kaj netransitiva en aliaj lingvoj (ekz. en la Itala, ĝi estas netransitiva). Nek transitivecon nek netransitivecon en Esperanto oni povas laŭdi aŭ pravigi pripensante aliajn lingvojn. Sed, kiel mi diras, mi certas ke ni ĉiuj falas en tiajn kaptilojn..
  25. Jes, mi rimarkis, ke iu 'par'las tiel', kaj ke alia 'a-homo a-parolas a-tiel'. Mi konsentas, ke tiu lasta ĝenis. Mi finfine decidis ignori ĉiun 'a' kaj legi kvazaŭ ili ne estus tie.
  26. Mi pensas, ke mi rimarkis kelkajn dubindajn participojn en la teksto, sed ĝenerale la lingvaĵo estas tre bona. Laŭ mi la stranga lingvaĵo citita el la taglibro estis malbona decido de la aŭtoro. (Eble ĉirkaŭ pago 100; mi ne memoras.) Al mi ne ŝajnas kredeble, ke iu skribus tiel, kaj la leganto estas ĝenata.
  27.  

×
×
  • Create New...

Important Information

We have placed cookies on your device to help make this website better. You can adjust your cookie settings, otherwise we'll assume you're okay to continue. By using this site, you agree to our Terms of Use. Please familiarise yourself with our Guidelines for posting and consult our Privacy Policy to ensure that you're happy with how we use your information.