Ne plu eblas kandidatiĝi

Pasis la limdato por kandidatiĝi. Sin anoncis 39 kandidatoj:

  • 4 por Rebeka en la ĉefa konkurso.
  • 21 por Matilda en la konkurso nova talento.
  • 14 por kaj Rebeka kaj Matilda!

Traduk-konkurso por eventuala eldonado

Ĉu plaĉus al vi vidi vian nomon apud tiu de renoma aŭtoro? Tio eblos – kaj ni eĉ pagos vin!

Esperanto-Asocio de Britio fariĝis majstra eldonejo de altkvalitaj libroj, kaj plenŝtopis la breĉon en la merkato por infanlibroj. Ĝi nun turnas sian fokuson al alispecaj literaturaĵoj.

Niaj konkursoj

Ni aĉetis la traduk-rajtojn al du mondfamaj libroj, kaj per konkursoj serĉas la tradukontojn. Ĉu eble vi? Ni okupiĝos pri ĉio alia rilate la aperigadon; vi nur la tradukado. Post eldonado, vi ricevos viajn proprajn ekzemplerojn kaj – jen maloftaĵo en Esperantujo – £500 (~575€) kiel dankesprimon.

Eblas registriĝi por la konkursoj ĝis la 15-a de decembro. Tradukojn sendu al ni konkursantoj plej laste la 31-an de januaro 2023.

Ĉefa konkurso

Klasikaĵo de la angla literatura heredaĵo

Elstara ekzemplo de gotika fikcio, Rebecca estis verkita de Daphne du Maurier kaj publikigita en 1938. Milionoj da ekzempleroj vendiĝis post tiam en diversaj lingvoj, kaj ĝin oni adaptis plurforme, inkluzive en 2020 por Netflix.

La libro enhavas 27 ĉapitrojn, 428 paĝojn, kaj ĉirkaŭ 150.000 vortojn. Ĉapitrojn 1 kaj 3 (sed ne 2) oni devos traduki en la konkurso: sume 14 paĝojn. La esperantigo «Rebeka» ne estas definitiva; konkursontoj decidu siajn proprajn preferojn pri nomado de homoj kaj lokoj. La gajninto rajtos konsulti niajn spertulojn kaj, ĝustatempe transdoninte publikigindan manuskripton, ricevos £500 kaj kelkajn ekzemplerojn postlanĉe.

Konkurso nova talento

Amuza libro por la novaj tradukistoj inter ni.

Matilda, verkita en 1988 de Roald Dahl, temas pri samnoma knabino tre inteligenta kaj legema, kies gepatroj apenaŭ rimarkas ŝin. Post kiam adoptas ŝin unu el ŝiaj instruistoj, ŝi ekscias, ke ŝi havas misterajn lertojn kaj kapablojn. La libro fariĝis filmo en 1996 kaj 2022.

La libro estas 232 paĝojn longa kaj enhavas ĉirkaŭ 40.000 vortojn. Por konkursi necesas traduki la unuan ĉapitron, ĉirkaŭ 2.000 vortojn longan. En la konkurso nova talento rajtas partopreni ĉiuj, krom homoj, kiuj jam tradukis libron pli ol 12.000 vortojn longan. La gajninto ricevos ses unuhorajn mentor-sesiojn kun niaj spertuloj, kaj, transdoninte manuskripton bon-kvalitan ĝustatempe por publikigado, £500 plus kelkajn ekzemplerojn.

Regularo

Bonvolu priatenti la sekvajn informojn rilate la konkursojn.

  • Alklaku por videbligi

    EAB proponas du traduk-konkursojn, malfermajn al esperantistoj ĉie en la mondo. La ĉefa konkurso postulas tradukadon de ĉapitroj 1 kaj 3 de la angla versio de Rebecca, verkita de Daphne du Maurier. La dua konkurso, kun kromnomo nova talento, postulas tradukadon el la angla de ĉapitro 1 de Matilda, verkita de Roald Dahl. Rajtas konkursi en nova talento ĉiuj esperantistoj, krom tiuj, kiuj jam tradukis verkojn pli ol 12.000 vortojn longajn.

    La gajnintaj konkursintoj poste tradukos la tutan libron. Ili ricevos £500 post publikigado, se ili ĝustatempe provizos nin per taŭga traduko. Pri ĉiu alia parto de eldonado respondecos EAB, ne la tradukonto.

    Oni anoncu sian kandidatiĝon per formularo alligita en la menuo kaj diversloke en tiu ĉi paĝo, plej laste antaŭ la fino (britahore) de Zamenhof-tago, la 15-a de decembro 2022. EAB poste kontaktos vin.

    Viajn tradukojn vi devos sendi al Tim Owen (tim.owen@esperanto.org.uk) plej laste antaŭ la fino (britahore) de la 31-a de januaro 2023. Estos akceptitaj nur elektronikaj dokumentoj en formatoj .rtf, .doc, .docx, aŭ .odt. Oni uzu Esperantajn supersignojn; se necese, akcepteblos tradukoj verkitaj per la x-sistemo. Tradukoj verkitaj per la h-sistemo aŭ aliaj ne estos akceptitaj.

    Oni rajtas kandidatiĝi al unu aŭ al ambaŭ konkursoj. La juĝontoj tamen ne nomos la saman kandidaton gajninto de ambaŭ konkursoj; eblas gajni en nur unu!

    La gajninto de nova talento ricevos ses unuhorajn virtualajn mentor-sesiojn kun spertaj tradukistoj pagataj de EAB. Alt-nivelan subtenon kaj konsilojn ricevos laŭpete la gajninto de la ĉefa konkurso.

    Kandidatoj povas esti aŭ unuopuloj, aŭ kunlaborantaj teamoj. Atentu, tamen, ke la premioj ne estos disigeblaj: EAB provizos per unu aro da mentor-sesioj (en nova talento), ne po unu por ĉiu kandidato. Maksimume kvin ekzempleroj de la publikigita libro estos transdonitaj, krom sen antaŭa interkonsento. Se gajnos teamo, ĝi nomumos unu teamanon por esti la korespondonto kun EAB kaj ricevi, post publikigado, £500.

    Kandidatoj estas liberaj traduki nomojn laŭ siaj propraj preferoj (Rebecca/Rebeka/Rebeko, Maxim/Maksim/Maksimo de Winter/Vinter/Vintro, ktp) en siaj konkursaj specimenoj, sed EAB, kiel eldonejo, decidos kiuj formoj aperos en la publikigota versio.

    Alternativajn premiojn al la jam indikitaj EAB ne disponebligos.

    La juĝontoj estas tri EAB-anoj, kiuj zorgeme rigardos ĉiun specimenon, al ili plusenditan anonimigite, por taksi la ĝustecon, konfirmi, ke la tono de la originala verko restas, kaj kontroli la legeblecon. Ilia decido estos definitiva.

    Gajnintoj devos labori kun EAB kaj ĝiaj reprezentantoj por ke ene de unu jaro ili provizos per manuskripto taŭge bona por publikigado, antaŭ ol malvalidiĝos la traduk-rajtoj. (Laŭbezone, eblos interkonsenti pri eventuala plilongigo.) EAB ne anoncos gajninton, se ĝi ne ricevos tradukojn sufiĉe bonajn por pensigi, ke, kun subteno, eblos traduki la koncernatan libron ĝis publikiginda kvalito en la necesa tempo.

    La plenan premion (£500 kaj kvin ekzempleroj de la libro) EAB transdonos post publikigado de la koncerna libro. Se la manuskripton oni sendos malĝustatempe aŭ malaltkvalite, la premio estos forcedita.

    Kopirajto por la tradukita teksto restos ĉe EAB, kiel estas normale kiam tradukinto ricevas pagon kontraŭ sia laboro, kaj kiel okazis en ĉiuj lastatempaj libroj eldonitaj de EAB, inkluzive de tiuj tradukitaj senpage. La tradukinton oni nomos tradukinto de la verko, kaj la kopirajt-paĝo de la libro indikos, ke la tradukinto asertas sian moralan rajton esti agnoskata tio. La nomo de la tradukinto aperos en la titol-paĝo de la libro, kaj en informoj pri ĝi, ktp.