Ni gratulas la gajnintojn, Zerbie Hyson (Usono; La filino de la tempo) kaj Nicole Else (Aŭstralio; Kiam Hitlero ŝtelis Rozkuniklon).
Sin anoncis entute 27 kandidatoj, el kiuj 17 transdonis tradukojn:
Ĉu plaĉus al vi vidi vian nomon apud tiu de renoma aŭtoro? Tio eblos – kaj ni eĉ pagos vin!
Esperanto-Asocio de Britio fariĝis majstra eldonejo de altkvalitaj libroj. Plenŝtopinte la breĉon en la merkato por infanlibroj, ĝi turnis sian fokuson al alispecaj literaturaĵoj.
Ni eldonos du pliajn renomajn librojn, kaj per konkursoj serĉas la tradukontojn. Ĉu eble vi? Ni okupiĝos pri ĉio alia rilate la aperigadon; vi pri nur la tradukado. Post eldonado, vi ricevos viajn proprajn ekzemplerojn kaj – jen maloftaĵo en Esperantujo – £500 (~575€) kiel dankesprimon.
Eblas registriĝi por la konkursoj ĝis la 25-a de decembro. Tradukojn sendu al ni konkursantoj plej laste la 31-an de decembro.
«La plej bona krimromano en la tuta historio»
Verkita en 1951 de la skota aŭtoro Josephine Tey, La filino de la tempo pritraktas esploradon de policisto pri la supozataj krimoj de la mezepoka angla reĝo Rikardo la tria. Per logiko de detektivo, inspektoro Alan Grant deduktas, ke Rikardo estas viktimo de propagandado de la Dinastio Tudor.
En 1990, Asocio Brita de Krimverkistoj nomis ĝin la plej bona krimromano en la tuta historio.
La libro enhavas 27 ĉapitrojn kaj ĉirkaŭ 50.000 vortojn. Ĉapitron 1 oni devos traduki en la konkurso: sume 3.500 vortojn. Konkursontoj decidu siajn proprajn preferojn pri nomado de homoj kaj lokoj; la definitiva aliro decidiĝos post la konkurso. La gajninto rajtos konsulti niajn spertulojn kaj, ĝustatempe transdoninte publikigindan manuskripton, ricevos £500 kaj kelkajn ekzemplerojn postlanĉe.
Ĝuinda libro por la novaj tradukistoj inter ni.
Kiam Hitlero ŝtelis Rozkuniklon, verkita en 1971 de Judith Kerr, estas konata libro por junuloj en Britujo, kaj ofte estas uzata en lernejoj en Germanujo kaj Britujo kiel enkondukon al tiu periodo en historio, kaj pri la sperto esti rifuĝanto.
La libro baziĝas parte sur la reala vivo de Judith Kerr. La rakonto komenciĝas en Berlino en 1933, kiam naŭ-jara Anna ekscias, ke ŝia patro fuĝis al Prago. Veturonte al Svislando kun siaj patrino kaj frato, Anna devas decidi, kiun pluŝbeston kunporti. Ŝi postlasas sian amatan rozkoloron kuniklon kredante, ke ŝi baldaŭ revenos al Berlino.
La libro enhavas ĉirkaŭ 58.000 vortojn. Por konkursi necesas traduki la unuan ĉapitron, ĉirkaŭ 3.000 vortojn longan. En la konkurso nova talento rajtas partopreni ĉiuj, krom homoj, kiuj sukcese jam tradukis libron pli ol 12.000 vortojn longan. La gajninto rajtos konsiliĝi kun niaj spertuloj, kaj, transdoninte manuskripton bon-kvalitan ĝustatempe por publikigado, £500 plus kelkajn ekzemplerojn.
Konatiĝi kun la tekstoj antaŭ ol kandidatiĝi
The Daughter of Time ne plu estas protektata de kopirajto. Plenan version de la libro eblas trovi en Interreto.
Kontraste, ne eblas libere legi When Hitler Stole Pink Rabbit. Ĉi tie estas legeblaj la unuaj du paĝoj; ili montras bone la stilon kaj nivelon.
Eblas ricevi kroman premion!
En nia lasta konkurso deko da konkursintoj, kies tradukoj estis bonaj, ricevis poste inviton partopreni plursemajnan traduk-atelieron, kiun gvidis Hoss Firooznia. Hoĉjo afable konsentis plian fojon starigi la atelieron por promesplenaj partoprenintoj de la nunaj konkursoj!
Taksos viajn tradukojn – al ili senditajn sennomigite – niaj juĝistoj: Probal Dasgupta, Simon Davies kaj Edmund Grimley Evans. Ĉiuj tri estas membroj de Akademio de Esperanto.
Ili ne nur elektos la gajnintojn de la du konkursoj, sed informos pri tio, kiuj kandidatoj montriĝis promesplenaj, kaj estu invititaj al la traduk-ateliero.
Artikolo en La Brita Esperantisto
El niaj unuaj konkursoj, lanĉitaj en 2022, rezultis Rebecca kaj Matilda, tamen ne nur!
Per analizado de kelkaj el la provoj traduki la unuan ĉapitron de Matilda, Simon Davies revivigis la rubrikon Traduku! post kvaronjarcento. Li same faris por Rebecca, helpe de la konkursaĵoj, montrante, kiel solvi aparte tiklajn tradukendaĵojn.
Bonvolu priatenti la sekvajn informojn rilate la konkursojn.
EAB proponas du traduk-konkursojn, malfermatajn al esperantistoj ĉie en la mondo. La ĉefa konkurso postulas tradukadon de la unua ĉapitro de la angla versio de La filino de la tempo, verkita de Josephine Tey. La dua konkurso, kun kromnomo nova talento, postulas tradukadon el la angla de la unua ĉapitro de Kiam Hitlero ŝtelis Rozkuniklon, verkita de Judith Kerr. Rajtas konkursi en nova talento ĉiuj esperantistoj, krom tiuj, kies tradukon de verko pli ol 12.000 vortojn longa oni jam eldonis.
La gajnintaj konkursintoj poste tradukos la tutan libron. Ili ricevos £500 post publikigado, se ili ĝustatempe provizos nin per taŭga traduko. Pri ĉiu alia parto de eldonado respondecos EAB, ne la tradukonto: ni enapaĝiĝos, aranĝos la kovrilojn, ktp. Ni eble kontrolos ĉe vi rilate kontroladon de la presprovaĵoj, sed helpi tiel ne estos deve.
Oni anoncu sian kandidatiĝon per formularo alligita en la menuo kaj diversloke en tiu ĉi paĝo, plej laste antaŭ la fino (britahore) de la 31-a de decembro 2025. EAB poste kontaktos vin por transdoni la tradukendan tekston.
Viajn tradukojn vi devos sendi al Tim Owen (tim.owen@esperanto.org.uk) plej laste antaŭ la fino (britahore) de la 31-a de decembro 2025. Estos akceptitaj nur elektronikaj dokumentoj en formatoj .rtf, .doc, .docx, aŭ .odt. Oni uzu Esperantajn supersignojn; se necese, akcepteblos tradukoj verkitaj per la x-sistemo. Tradukoj verkitaj per la h-sistemo aŭ aliaj ne estos akceptitaj.
Tekstoj prezentu alineon en la angla kaj tuj sube ĝian tradukon en Esperanto; poste la sekvanta alineo en la angla kaj, sube, la tradukon; kaj tiel plu.
Oni rajtas kandidatiĝi por unu aŭ por ambaŭ konkursoj. La juĝontoj tamen ne nomos la saman kandidaton gajninto de ambaŭ konkursoj; eblas gajni en nur unu!
Alt-nivelan subtenon kaj konsilojn ricevos laŭpete la gajninto de ambaŭ konkursoj.
Kandidatoj povas esti aŭ unuopuloj, aŭ kunlaborantaj teamoj. Atentu, tamen, ke la premioj ne estos disigeblaj. Maksimume kvin ekzempleroj de la publikigita libro estos transdonitaj, krom sen antaŭa interkonsento. Se gajnos teamo, ĝi nomumos unu teamanon por esti la korespondonto kun EAB kaj ricevi, post publikigado, £500.
Kandidatoj estas liberaj traduki nomojn laŭ siaj propraj preferoj en siaj konkursaj specimenoj, sed EAB, kiel eldonejo, decidos, kiuj formoj aperos en la publikigota versio. EAB redaktos la tekston laŭbezone antaŭ ol eldoni.
Alternativajn premiojn al la jam indikitaj EAB ne disponebligos.
EAB invitos promsplenajn konkursintojn senpage partopreni plursemajnan traduk-atelieron gvidatan de Hoss Firooznia.
La juĝontoj estas tri membroj de la Akademio de Esperanto, kiuj zorgeme rigardos ĉiun specimenon, al ili plusenditan anonimigite, por taksi la ĝustecon, konfirmi, ke la tono de la originala verko restas, kaj kontroli la legeblecon. Ilia decido estos definitiva.
Gajnintoj devos labori kun EAB kaj ĝiaj reprezentantoj por ke ene de unu jaro ili provizos per manuskripto taŭge bona por publikigado, antaŭ ol malvalidiĝos la traduk-rajtoj. (Laŭbezone, eblos interkonsenti pri eventuala plilongigo.) EAB ne anoncos gajninton, se ĝi ne ricevos tradukojn sufiĉe bonajn por pensigi, ke, kun subteno, eblos traduki la koncernatan libron ĝis publikiginda kvalito en la necesa tempo.
La plenan premion (£500 kaj kvin ekzempleroj de la libro) EAB transdonos post publikigado de la koncerna libro. Se la manuskripton oni sendos malĝustatempe aŭ malaltkvalite, la premio estos forcedita.
Kopirajto por la tradukita teksto restos ĉe EAB, kiel estas normale, kiam tradukinto ricevas pagon kontraŭ sia laboro, kaj kiel okazis en ĉiuj lastatempaj libroj eldonitaj de EAB, inkluzive de tiuj tradukitaj senpage. La tradukinton oni nomos tradukinto de la verko, kaj la kopirajt-paĝo de la libro indikos, ke la tradukinto asertas sian moralan rajton esti agnoskata tio. La nomo de la tradukinto aperos en la titol-paĝo de la libro, kaj en informoj pri ĝi, ktp.